11 Novembro 2012 de AlKo
La Esperanto-Kulturdomo de Esperanto organizos la 3an fojon la jarfinan renkontiĝon en sia Esperanto-Kastelo de Greziljono de la 28a de decembro 2012 ĝis la 2a de januaro 2013. La festo, taŭga por familioj, ĉiujare plezurigas homojn per bona etoso, festa regalado kaj ĉarma kadro. Ni invitas vin aliĝi, vizitante la retejon de la Kulturdomo. Por [...]
13 Majo 2012 de AlKo
La Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Grezijono (Grésillon) proponas restadojn en la kastelo de la 21a de julio ĝis la 20a de aŭgusto 2012 dum kvar tutsemajnaj Esperanto-renkontiĝoj. La programo enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj kaj aliajn aktivaĵojn: prelegoj, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmoj), atelieroj (libro-bindado, masaĝo, astronomio…), sporto (tabloteniso, [...]
29 Septembro 2011 de AlKo
Post la sukcesega FESTO 2010 en Donneville ĉe EUROKKA/Vinilkosmo estis malfacile fronti novan defion por 2011, tamen la organiza teamo kuraĝis prepari FESTON 2011. La teamo stariĝis ĉirkaŭ la kerno de JEFO kun la partnereco de EUROKKA por la arta programo. Taŭga loko estis trovita en la Esperanta Kastelo Greziljono ĉe Baugé en la Luara [...]
28 Septembro 2011 de AlKo
Preskaŭ tricent esperantistoj vizitis la Esperanto-Kulturdomon Kastelo Greziljono ĉi-somere. La Esperanto-Kulturdomo mem organizis kvar staĝo-semajnojn kun meze dudeko da partoprenantoj kaj sep organizantoj, plejparte volontuloj.