La Balta Ondo » Kanado

Forpasis Stevens T. Norvell
La 7an de februaro, nur kvar tagojn antaŭ sia 92-jariĝo, post mallonga malsano mortis

D-ro Stevens T. Norvell (1923-2015)

Li naskiĝis en Usono la 11an de februaro 1923. Li ekstudis medicinon dum soldatservo kaj fariĝis doktoro pri medicino en 1947. Kiel konvinkita pacifisto li transloĝiĝis al Kanado en 1950 pro la milito en Koreio. En la nova lando li faris karieron kiel ĥirurgo, laborante 32 jarojn kiel instruisto pri ĥirurgio ĉe la Universitato Dalhousie kaj esplorante precipe pri melanomo. Li kreis tutkanadan ekzamenon por junaj ĥirurgoj kaj ankoraŭ ĉiujare premio  kun lia nomo estas aljuĝata al iu el la superaj ekzamenitoj. Lige kun sia emeritiĝo en 1992 li ricevis la titolon Honora Emerita Profesoro de Ĥirurgio.

Norvell lernis Esperanton aŭtodidakte unuafoje kiel 15-jara skolto. Post la knabaĝo li ne okupiĝis pri la lingvo, sed pro la proksimiĝanta emeritiĝo li decidis reveni al ĝi en la Jubilea Jaro 1987. De post tiam li partoprenis somerajn kursojn kaj kongresojn. Li prelegis pri melanomo  en la Internacia Kongresa Universitato de la 77a UK en Vieno (1992) kaj aktive verkis en Esperanto. Li kunlaboris pri medicino kaj ĥirurgio por Plena Ilustrita Vortaro (2002) kaj reviziis Angla-Esperanta medicina terminaro (2001) kaj Esperanta-angla medicina Terminaro (2006) de Yamazoe Saburoo. De 1995 ĝis 2001 li estis vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de 2004 ĝis 2011 redakciano de Medicina Internacia Revuo. Li komputile katalogis grandan bibliotekon donacitan de Harry Lewis (1913-1993), kun kiu li kunigis sian propran kolekton, daŭre akirante pliajn librojn. Tiu “Libraro Ludovika” poste transiris al Kanada Esperanto-Asocio.

Ekde 1967 Norvell estis membro de UEA, ekde 1987 delegito kaj ekde 1990 ĉiujare membro de Societo Zamenhof. En la 90a UK en Vilno en 2005 li estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Saman honorigon li ricevis de Kanada Esperanto-Asocio en 2002.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №568

NASK gastis en Kanado
La 45a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉi-jare vagis norden, al la kanada urbo Viktorio sur la nordokcidenta marbordo de Brita Kolumbio.

De la 29a de junio ĝis la 8a de julio la universitato de Viktorio iĝis la hejmo por 63 studantoj kaj 6 instruistoj/stabanoj. Esperantistoj venis el ok landoj kaj multaj usonaj ŝtatoj kaj kanadaj provincoj. La alta nombro de la partoprenantoj memorigis la fruajn jarojn de NASK, kiam ĝi okazis ĉe la Sanfranciska Ŝtata Universitato. Pli da studantoj venis el aziaj landoj eble pro la plia proksimeco de la loko kaj la ebleco partopreni aliajn Esperanto-aferojn en la regiono.

Preskaŭ la tuta grupo loĝis kune en trietaĝa dormejo kiu estis kvazaŭ Esperanto-Domo dum la oktaga intensa kursaro. La lecionoj okazis en tri niveloj dum la tuta mateno, ĉiutage. István Ertl (Hungario/Luksemburgo) gvidis la altnivelan kurson, Usui Hiroyuki (Japanio/Ĉinio) instruis la mezan grupon, kaj Ĵenja Bondelid el la najbara ŝtato Vaŝingtonio prizorgis la post-bazajn lernantojn kun helpo de Lee Miller el Misurio. Hoss Firooznia, multjara kaj diligenta helpinstruisto, grava membro de la organiza teamo, prizorgis la tagbultenon La NASKa Fasko, kiu enhavis artikolojn verkitajn de la studantoj kaj informis pri la tagaj aktivadoj.

Tiuj eksterklasaj aktivadoj inkludis prezentaĵojn de instruistoj kaj de kursanoj kaj ekskursojn en la urbo. La temoj de la prezentaĵoj variis de literaturo kaj lingvoj, dancado kaj meditado, I-Ĝingo kaj aŭguro ĝis nuklea katastrofo kaj voĉaktorado en monstraj filmoj. La ekskursoj inkludis kunfeston de la nacia tago de Kanado per spektado de artfajraĵoj kaj partoprenon en Esperant-lingva teatra drameto en la Marmuzeo de Viktorio. Tiu lasta estis unu el la multaj aldonaĵoj kiujn la lokano Wally Du Temple aranĝis por pliriĉigi la NASKan programon ĉi-jare.

Je la fino de NASK la partoprenantoj havis la eblecon translokiĝi al la apuda urbo Sidneo por la AMO-seminario de UEA kaj la kunkongresoj de la Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA.

NASK revenos al Usono en 2015, verŝajne ie en la meza parto de la lando. Informoj pri ĝi aperos antaŭ la fino de la jaro ĉe http://nask.esperantic.org; aŭ kontaktu: Ellen M. Eddy ĉe eddyellen@aol.com.

Ellen M. Eddy

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/08/nask/

Dua AMO-seminario dementis mitojn kaj ekskizis inform-strategion por vasta kontinento
Mark Fettes: “Informado estas pli efika kiam ĝi tuŝas la sentojn/emociojn de la homoj” (Foto: Grant Goodall)

La 9an kaj 10an de julio trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Aŭstralio, Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, partoprenis dutagan Seminarion por Aktivula Maturigo (AMO) en la marborda urbeto Sidnejo (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko sub la gvido de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.

En la programo estis pluraj prezentoj kaj diskutsesioj por la plena seminario, kaj diversaj laborgrupoj pri specifaj temoj, celgrupoj kaj agmetodoj. La varia ritmo kaj enhavo de la sesioj sukcesis teni la atenton de la partoprenantoj kaj kondukis al viglaj kaj foje profundaj interŝanĝoj de ideoj. Fine de la seminario naskiĝis kvar laborgrupoj: pri evoluigo de teknikaj rimedoj, utiligo de sociaj retoj, respondado al tiklaj demandoj, kaj la enkadrigo de la informa laboro en la pli vastaj streboj al daŭripova evoluo. Ĉiu grupo celas plukonstrui sur ideoj kaj diskutoj el la seminario por pretigi konkretajn konsilarojn kaj informrimedojn en la venontaj monatoj.

En prezento, kiu malfermis la seminarion, Fettes atentigis, ke informado estas pli efika kiam ĝi tuŝas la sentojn/emociojn de la homoj. Kvankam oni ne neglektu raciajn argumentojn por Esperanto, pli prioritata estas la komunikado de kernaj valoroj – ekzemple, ke esperantistoj estas malfermitaj, inkluzivemaj, scivolemaj, kleriĝemaj, kun alta sento de persona respondeco. Li resumis esplorojn pri valororientiĝoj en Usono kaj Kanado, montrante la kompleksecon de la situacio, sed emfazante, ke kreskas konscio kaj akceptemo pri la multlingveco de la mondo. Laŭ li, la informado pri Esperanto klare metu ĝin en tiun kuntekston – do montru, ke esperantistoj mem estas multlingvaj, multspecaj homoj kiuj komprenas kaj ŝatas la homan diversecon.

En plia pensiga kontribuo Grant Goodall dementis kelkajn ŝatatajn mitojn de nia movado. Laŭ li, la nuntempa lingvoinstruado estas grandparte sufiĉe sukcesa, almenaŭ kiam haveblas trejnitaj instruistoj, kaj la nereguleco de lingvoj ne donas tiel grandajn problemojn por la lernado, kiel esperantistoj emas imagi. Kvankam usonaj lingvoinstruistoj dividas kelkajn el niaj kritikoj pri la troregado de la angla, multaj el ili vidas simile grandan problemon en la disvastiĝo de la hispana kiel “dua lingvo por ĉiuj” en usonaj lernejoj. Tiel necesas en kontaktoj kun lingvoinstruistoj emfazi nian konvinkon, ke ĉiuj lingvoj estas instruindaj kaj lernindaj. Goodall ankaŭ esprimis skeptikon pri la argumentoj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, kvankam li agnoskis, ke indas fari pliajn esplorojn pri ĝi.

Laborgrupo pri ĵurnalista intervjuado kondukis al plia laborgrupo pri la “plej tiklaj” demandoj, kiujn oni devas foje respondi pri Esperanto. Paralele, laborgrupoj pri sociaj retoj kaj la kreado de aŭdvidaj inform-materialoj (videoj k. a.) kreis bonan bazon por posta laborgrupo pri la celgrupo “universitataj studentoj.” Tiujn laborojn gvidis Mark Fettes, Humphrey Tonkin, Ĵenja Amis, Derek Roff, Chuck Mays kaj Nicholas Woods (“Nikvo”), kun kontribuoj de multaj seminarianoj.

Kelkajn el la ideoj de Fettes esploris kaj pluevoluigis plia laborgrupo sub gvido de Tamara Anna Koziej. Dum diskuto pri kernaj valoroj, la grupo konstatis, ke necesus repripensi la aspekton kaj enhavon de la bazaj informiloj kaj retpaĝoj de la nordamerikaj asocioj por pli bone komuniki tiujn valorojn al ĝenerala publiko. Ekzemple, oni povus kolekti mallongajn personajn atestojn kaj rakontojn pri la kleriga kaj interpersona valoro de Esperanto, de homoj el diversaj aĝoj, regionoj, etnecoj, ktp, por vive ilustri la buntecon kaj inkluzivecon de la movado. Poste la sama grupo traktis la koncepton de daŭripova evoluo, konstatante la bezonojn de bazaj informiloj kiuj koncize kaj en simpla lingvaĵo klarigas la rilaton inter socia/ekonomia evoluo, naturo, kulturo, lingvoj kaj Esperanto.

En diskuto pri celgrupoj, evidentiĝis ke ni ne scias sufiĉe pri la fonoj, motivoj, interesoj kaj kapabloj de la nordamerikanoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. Tial naskiĝis projekto de enketo inter pluraj grupoj – membroj, informpetantoj, lernu-uzantoj, NASK-studentoj – por kolekti kaj analizi tiajn informojn. Kun subteno de la estraroj de Esperanto-USA kaj Kanada E-Asocio, kaj fakaj konsiloj de Ĵenja Amis (magistra studento pri merkatiko), malgranda teamo realigos tiun projekton en la venontaj monatoj. Se tio montriĝos utila, oni proponos ĝin kiel modelon por aliaj landaj asocioj.

multaj kontribuoj estis filmitaj de Chuck Mays kaj Derek Roff, kaj daŭras kolektado kaj redaktado de la diversaj tekstoj kaj prezentoj kiuj naskiĝis antaŭ kaj dum la seminario. Tiel AMO-2 alportas pliajn riĉaĵojn al la rikolto el AMO-1. Baldaŭ pretiĝos komuna retejo por kolekti kaj disponigi tiujn diversajn materialojn.

Mark Fettes

Ĉi tiu artikolo aperos en la duobla kongres-sezona kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8-9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/07/amo/