Arkivo por la etikedo 'Kanado'

UK 2020: aliĝu dum la unua, plej avantaĝa aliĝperiodo!

Multaj personoj aliĝis al la UK-2020 en Montrealo, Kanado (de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2020) jam dum la antaŭa UK en Lahtio, kaj nun la aliĝilo disponeblas por la plej malmultekosta aliĝperiodo. La prezo por aliĝo en tiu ĉi unua aliĝperiodo por individuaj membroj de UEA estas 190 eŭroj por A-landanoj kaj […]

“Mia Asocio, Mia Urbo”: filma konkurso vojaĝigos vin al Montrealo

Kadre de la 55-jariĝo de la esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj de la agado por Ĝemelaj Urboj de UEA, ĈRI kun UEA lanĉas la filman konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj. […]

UEA invitas prelegi en Montrealo

Kadre de la 105a UK en Montrealo okazos la 73a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU amri@huji.ac.il. La proponoj alvenu plej laste la 15an de januaro 2020.

La 105a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio

La Montreala UK sukcesis kapti atenton de la kongresanoj en Lahtio: ĉ. 90 homoj – aŭ 10% de kongresanoj – jam aliĝis por la venontjara kongreso en Kanado. La averaĝa kvanto de aliĝintoj jam en la antaŭa UK estas ĉ. 60, do por Montrealo aliĝis jam 50% pli ol averaĝe.

Forpasis Stevens T. Norvell

La 7an de februaro, nur kvar tagojn antaŭ sia 92-jariĝo, post mallonga malsano mortis D-ro Stevens T. Norvell (1923-2015)

NASK gastis en Kanado

La 45a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉi-jare vagis norden, al la kanada urbo Viktorio sur la nordokcidenta marbordo de Brita Kolumbio.

Dua AMO-seminario dementis mitojn kaj ekskizis inform-strategion por vasta kontinento

La 9an kaj 10an de julio trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Aŭstralio, Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, partoprenis dutagan Seminarion por Aktivula Maturigo (AMO) en la marborda urbeto Sidnejo (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko sub la gvido de d-ro Mark Fettes, […]