Arkivo por la etikedo 'kampanjo'

Helpi al blindsurduloj!

La 27an de julio, je la Internacia tago de blindsurduloj, la Ruslanda ŝtata fonduso “Со-единение” (kunigo) iniciatus retkampanjon “Reverse” por logi atenton al tiaj homoj. Hodiaŭ ne ekzistas preciza statistiko pri kvanto da ili en la lando. La retkampanjo povos atingi homojn en plej foraj anguloj de la lando, helpi al ili ekscii pri la […]

Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock 2018

UEA kaj la Eŭropa Komisiono de UEA petas vian helpon. Helpu nin kolekti 4500 eŭrojn por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2018 dum la junulara festivalo Woodstock. Al ĉiuj 2 eŭroj donacotaj, UEA aldonos 1 eŭron el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de 4500 eŭroj, almenaŭ. Vi povas sendi vian donacon […]

Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock

Helpu nin kolekti € 4 000 por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2017, dum la junulara festivalo Woodstock. Ĉiu donaco al tiu ĉi evento estas duobligata de UEA, ĝis la sumo de € 2 000, tiel ke organizantoj ricevas entute la sumon de € 4 000.

Ĉu Esperanto reaperos sur la mapo de Kazano?

En Kazano, la ĉefurbo de Tatarstano, estos aranĝita kajo de la strato Salimĵanov ĝis la placo Vaĥitov ĉe la lago Niĵnij Kaban. La kajo ankoraŭ estas sennoma. Leonid Ivanov el Kazano proponis doni al la nova kajo la nomon “Esperanto” (Ruse: Набережная Эсперанто; Tatare: Эсперанто яр буе). Por apogi sian proponon li lanĉis peticion en […]