Arkivo por la etikedo 'Kálmán Kalocsay'

Dimanĉa poezio: Kálmán Kalocsay

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La oka gasto de nia dimanĉa versrubriko estas la hungara kuracisto kaj esperantisto (de 1911) Kálmán Kalocsay (1891–1976)

Monda Tago de Poezio: “En amara horo” de Kalocsay

Hodiaŭ, la 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj de la mondo oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en Esperantujo rajtas fieru pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiu, laŭ Wiliam Auld, «kvazaŭ mem ellaboris la tutan “tradician poezion” en Esperanto». […]

Vintra poezio: Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay VINTRO Lamentas la arboj, ĉielen etendas La brakojn skeletajn frostante kaj treme, Ĝis fine la bona ĉiel’ kompateme Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.

Jubileo de Kálmán Kalocsay

Antaŭ 125 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiun multaj opinias la plej grava poeto en la tuta historio de Esperanto. Okaze de ĉi tiu jubileo de la hungara poeto ni proponas legi pri li la suban artikolon de Javier Guerrero, kiu aperis en marto 2012 en la rubriko “Nia Trezoro” […]

Nia trezoro: Kalocsay, masonisto de la Parnaso

Nia trezoro Ĉu Esperanto estas taŭga ilo por poezio? Jam Zamenhof pripensis tiun ĉi demandon, sed sendube Kalocsay sin dediĉis dumvive al ĝi, kaj de liaj studoj priaj ŝprucis ne nur impona poemaro kaj originala kaj traduka, sed ankaŭ gvidlinioj por kompreni la spiriton de la Esperanto-poezio. Kálmán Kalocsay naskiĝis en 1891 en la vilaĝo […]