Arkivo por la etikedo 'Kalle Kniivilä'

Verko profesia, altnivela, unuflanka

Kniivilä, Kalle. La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017. – Novjorko: Mondial, 2017. – 159 p. Esperanto-eldonejoj malofte aperigas aktualaĵojn, des pli dediĉitajn al la enigma Rusio. Libroj de Kalle Kniivilä estas malofta escepto, kaj la escepto estas duobla, se konsideri altan nivelon de tiuj ĉi ĵurnalismaj esploraĵoj. Ĉi-foje la aŭtoro provis kombini mikro- […]

Kalle Kniivilä ekoficis en Ukrainio

Ni jam informis, ke la konata Svedia ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de Libera Folio kaj aŭtoro de kvar libroj pri Ruslando, post dumonata deĵoro kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, fine de decembro estis forsendita el Ruslando. Tio estis respondo de Ruslando al la decido de Svedio ne doni […]

Kalle Kniivilä forsendita el Moskvo

Laŭ pluraj retinformoj (ekzemple, en Lenta.ru https://lenta.ru/news/2018/12/21/chemodan_vokzal_stokholm), la konata sveda ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de “Libera Folio”, kiu antaŭnelonge ekoficis kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, estas forsendita el Ruslando.

Homoj de Putin

Kniivilä, Kalle. Homoj de Putin. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 168 p. Estas malfacile recenzi libron, kiu ekster la esperantista mondo furoras kaj eĉ iĝis “Libro de la Jaro” en Finnlando. Aparte elstarigas ĝin ankaŭ la fakto, ke ĝi estis publikigita en Esperanto dum ĝi restas aktuala, samjare kun la alta agnosko en Finnlando […]