Arkivo por la etikedo 'Kaliningrado'

Jubilea programo de Radio Esperanto

La 27an de oktobro aperis nova sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Ni ja hontas pro tio, ke ĝi enmondiĝis preskaŭ ses monatojn post la antaŭa programo, sed samtempe ni kun kontekto konstatas, ke ĝi estas nia 50a laŭvica sonprogramo. Jen eta jubileo. En la jubilea programo: 1. Enkonduko 2. Okcidente de Ruslando: Senpagaj […]

Kenigsbergaj klopsoj

Somere de la jaro 2001a nia familio translokiĝis el Urala grandurbo al Kaliningrado. Danke al afabla invito de Ilona Koutny fine de septembro mi venis al Poznano por rakonti al la kursanoj de la Interlingvistikaj Studoj pri la libroeldonado de Sezonoj. Post mia prezento en amika konversacio la unua demando al mi estis: ĉu mi […]

Nova eldono de Baza Literatura Krestomatio

Baza Literatura Krestomatio / Komp., red. Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov; Enkond. Vilmos Benczik; Biografioj: Vilmos Benczik, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. — 4a eld., kompl. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2019. — 368 p.; 500 ekz. — 27 eŭroj. Baza Literatura Krestomatio (BLK) estis unue eldonita antaŭ kvardek […]

La junia Ondo aperis

La junian eldonon de La Ondo de Esperanto, kiu aperis antaŭ dek tagoj je la unua junia lundo, la 3an de junio, malfermas ampleksaj intervjuoj de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski kun la du kandidatoj por la prezidanteco de UEA: Duncan Charters kaj Fernando Maia Jr.

Biblioteko de La Ondo (BibLO): Libroj ricevitaj en 2018

Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon: Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la konferenco “Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST), aranĝita en Modra (SK), 2014-11-13/16, fare de E@I / Kompilis Katarína Novotníčková. — Partizánske: Espero, 2015. − 174 p., il.; 150 ekz. — [Recenzoekzemplero]. Balmont, Konstanteno. Mi venis al la […]

La 49a programo de Radio Esperanto

Hodiaŭ, la 5an de majo aperis la 49a sonprogramo de la podkasto Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). En ĝi oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri du festivaloj kiuj nun okazas en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto. Poste Halina legas Esperantan tradukon […]

Pasko, krizo en UEA, Esperanto-kongresoj, muzeo en Ĉeĥio, kazaĥa kuirarto kaj aliaj temoj en la maja Ondo

Kvankam La Ondo de Esperanto kutime aperas la unuan lundon de la koncerna monato, la maja Ondo (70-paĝa) aperis multe pli frue, la 25an de aprilo, je la Granda Ĵaŭdo, ĉar la redakcio decidis eldoni ĝin antaŭ ĉi-jara Pasko, kiun la orientaj kristanoj ĉi-jare festis la 28an de aprilo. Pri la ĵusa Pasko memorigas ankaŭ […]

La Ondo de … Esperantologio

Antaŭ unu semajno, la unuan lundon de marto, aperis la tria ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio – sciencaj fakoj, esplorantaj, interalie, la lingvon Esperanto. En la komenco de la marta Ondo estas intervjuo kun la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta. Sekvas artikoloj de […]

La 48a programo de Radio Esperanto

La 48a sonprogramo de Radio Esperanto aperis la 24an de februaro, kvar semajnojn post la 47a. En la enkonduko oni ekscias pri la vojaĝo de la podkastogvidantoj al Poznano, kie okazis la vintra sesio de la dua studjaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. En sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la […]

La februara Ondo: rekorde ampleksa kaj interesa

La unuan lundon de februaro aperis la dua ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto sur rekorde multaj 78 paĝoj. Kiel kutime por februaro, ĝin malfermas ampleksa intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro: Hori Jasuo respondas la demandojn de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski. La movada sekcio Eventoj enhavas artikolojn pri la […]

La unua ĉi-jara programo de Radio Esperanto

En la 47a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), aperinta du monatojn post la 46a, oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri du novaj projektoj realigataj en Kaliningrado kunlabore kun partneroj el Litovio kaj Pollando. Poste aŭdeblas Esperanto-novaĵoj, unu el kiuj sonas en aparta programero – temas pri la proklamo de la […]

La unua Ondo en la nova jaro

Kvankam ĉiu numero de La Ondo de Esperanto kutime aperas la unuan lundon de la koncerna monato, la januara Ondo estis eldonita tuj post la novjarfesto, la 2an de januaro. Kiel kutime por la januara eldono, ĝin komencas informoj pri la elekto de la Esperantisto de la Jaro (Hori Jasuo). Sekvas respondoj al la tradiciaj […]

La Ondo fermis la jaron

Per eldono de la decembra numero la redakcio de La Ondo de Esperanto kompletigis la jarkolekton por 2018. La lastan ĉi-jaran Ondon malfermas informo pri la projekto “La Esperantisto de la Jaro”, kies sekretariadon Halina Gorecka transdonis al Paŭlo Fischer-Kotowski. Sekvas la primovada sekcio “Eventoj” kun pluraj informoj el Esperantujo. Krome en la 71-paĝa decembra […]

Radio Esperanto, la 46a programo aperis

En la 46a podkasto de “Radio Esperanto”, registrita la 24an de novembro 2018 en Kaliningrado, post longa paŭzo revenas nia literatura rubriko kun traduko el lingvo, tre malofta en la Esperanta literaturo – temas pri humuraĵo de la tatara verkisto Gajaz Isĥaki. En sia felietono Halina Gorecka rakontas pri la inaŭguro de sinagogo en Kaliningrado; […]

La 45a programo de Radio Esperanto

La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa babilado de Aleksander Korĵenkov pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina Gorecka tuj post li rakontas pri la turista inundo en Kaliningrado, kiu gastigis kelkajn matĉojn de la Piedpilka Mondpokalo […]

La Ondo de Esperanto en 2019

La sendependa internacia bitgazeto La Ondo de Esperanto, renaskiĝinta en 1991, dum dek jaroj (2007-2016) aperis paralele en la tradicia papera versio kaj elektronike laŭ la normo “pdf”. Ekde januaro 2017 La Ondo estas eldonata kiel bitgazeto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. La Ondo de Esperanto aperas en Kaliningrado (Ruslando), kutime sur 65-75 paĝoj. […]

Nia diligenta kolegaro

La malvarmaj tagoj pludaŭras: ĉi-matene mi ne havis varman akvon por min razi. Mia filo rapide senglaciigis la tubojn trafitajn de frosto. Dum li laboris sub mia banĉambro, mi devis resti proksima de la malfermitaj kranoj de la lavabo kaj de la bankuvo por krie saluti la revenon de la varma akvo. La akvo ekfluis, […]

La julia Ondo aperis

Antaŭ unu semajno, la unuan lundon de julio, aperis la sepa ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Sur ĝia kovropaĝo estas Lýdia Machová kaj Peter Baláž, la ĉeforganizantoj de la kvina Plurlingvula Kunveno, okazinta ĉi-junie en Bratislavo. Pri ĉi tiu nekutima renkontiĝo temas en la ĉeftema artikolo de la julia Ondo”.

La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min: Intervjuo kun Aleksander Korĵenkov

Aleksander Korĵenkov parolas en “Radio Esperanto” Kiam kaj kiel vi eksciis pri Esperanto? Pro kio vi lernis ĝin? Mia patro bonŝance sukcesis aboni la 12-voluman Porinfanan enciklopedion (Детская энциклопедия, 1964-1969), kiu – malsimile al la nunaj similtitolaj enciklopedioj – konsistis plejparte el seriozaj artikoloj, verkitaj ne por amuzi, sed por instrui. La antaŭlastan volumon “Lingvo […]

Nova programo de Radio Esperanto

La 10an de junio 2018 post unujara paŭzo aperis en la reto nova (laŭvice la 44a) sonprogramo de “Radio Esperanto”. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduko 2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. “La Ondo de Esperanto”, 2018, №6 5. “Oni diras”: Kanzono de “Amindaj”