Arkivo por la etikedo 'kalendaro'

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2019

5. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Georges Warnier (1884-1903-1953), franca komercisto kaj esperantisto; fondinto de Librejo de Esperanto (1906) kaj Domo de Esperanto (kun E. Archdeacon, 1928), prezidanto de la landa asocio UEF (1948-50), sekretario de la 10a UK (Parizo, 1914), prezidanto de LKK de la 24a kaj 35a UK (Parizo, 1932 kaj 1950); aŭtoro de […]

Civilizaciaj diferencoj

Fössmeier, Reinhard; Maitzen, Hans Michael. La gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2019. – 32 p. La verko recenzata Esperantistoj ĉiam interesiĝis pri la kalendaraj aferoj. Jam en la «Fundamenta Krestomatio» aperis la artikolo «Fingra kalendaro»; poste pri la kalendaroj verkis, i.a., mi mem[1] kaj A. Cherpillod[2]. Kaj jen ĉi-jare aldoniĝis la […]

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2018

3. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Josip Pleadin (1958-1977-), jugoslavia kaj kroata eldonisto, presisto kaj esperantisto; redaktoro kaj eldoninto de pluraj verkoj en/pri Esperanto, aŭtoro de Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj (2002), Ordeno de Verda Plumo (2006) kaj Cigna kanto (2013). 5. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Magomet Izmajloviĉ Isajev (1928-1956-2011), sovetunia kaj ruslanda lingvisto kaj esperantisto; […]

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2018

02. Antaŭ 30 jaroj mortis Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij (1905-1925-1988), rusa sovetunia inĝeniero, ĵurnalisto, kunlaboranto de enciklopedia eldonejo kaj esperantisto; vicprezidanto de TEĴA, aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto kaj de la monografio Enkonduko en la arton traduki, gvidanto de koresponda kurso por Esperanto-tradukantoj, tradukanto (i.a. de Princidino Mary de Lermontov), Esperanto-instruisto.

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2018

5. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Magomet Isajev (Магомет Измайлович Исаев, Исаты Измаилы фырт Мæхæмæт, 1928-1956-2011), konata fakulo pri la iranaj lingvoj, sociolingvistiko kaj interlingvistiko, vicprezidanto de la Ruslanda Packomitato, prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetuniaj Esperantistoj ĉe Unio de Societoj de Amikeco kun Eksterlando (1971-79), la unua kaj sola prezidanto de Asocio […]

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2018

10. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Theodor Čejka (1878-1899-1957), ĉeĥa instruisto kaj esperantisto, aŭtoro kaj kunaŭtoro de pluraj E-lernolibroj kaj vortaroj por ĉeĥoj, instruisto de Esperanto, eldoninto de Revuo Internacia, Germana Esperantisto, Bohema Esperantisto kaj Internacia Pedagogia Revuo, membro de la Lingva Komitato ekde ties fondo (1905) ĝis 1923.

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2017

1. Antaŭ 50 jaroj forpasis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1967), hungara kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto, aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano Tiel okazis, aŭ Mistero minora (1958), kompilinto de la antologio 33 rakontoj (kun Reto Rossetti, […]

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2017

1. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Roman Dobrzyński (1937-), ĵurnalisto el la Pola Televido TVP kaj esperantisto, redaktoro de Pola Esperantisto (1963-65) kaj Kontakto (1966-69), vicprezidanto de TEJO (1966-69), prezidanto de PEA (1986-89), vicprezidanto de UEA (1989-91), kreinto de pluraj E-filmoj, aŭtoro de la pollingva libro Ulica Zamenhofa (2001) bazita sur interparoloj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, poste […]

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2017

1. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Hector Hodler (1887-1920), ĵurnalisto kaj esperantisto, kunfondinto kaj kunredaktoro (kun Edmond Privat) de Juna Esperantisto (1903), posedanto kaj redaktoro de la revuo Esperanto (1907-20); kunfondinto (1908), vicprezidanto (1908-11), direktoro (1911-19) kaj prezidanto (1919-20) de UEA; la ĉefideologo de UEA. Testamentis al UEA grandan monsumon, la revuon Esperanto kaj sian bibliotekon.

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2017

3. Antaŭ 80 jaroj estis pafekzekutitaj Ilja Jefimoviĉ Izgur (1881-1937) kaj Viktor Moisejeviĉ Kolĉinskij (1904-1937), ukrainiaj judoj kaj esperantistoj, kunkompilintoj de la 720-paĝa Granda Rusa-Esperanta Vortaro (1931). 9. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Albert Steche (1862-1943), germana entreprenisto, politikisto kaj esperantisto, propagandisto kaj mecenato de Eo, aŭtoro de pluraj artikoloj, prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio (1920-25).

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2017

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Helmi Dresen (1892–1941), estona instruistino, urbestrarano en la sovetia Talino, “la animo de la estonia Esperanto-movado”. Ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de EAE (1922) kaj ties sekretario ĝis 1940, Esperanto-instruistino, kunaŭtoro de Esperanto-estona vortaro (1927) kaj de Estona Antologio (1932). Fratino de la poetino Hilda Dresen. Murdita de nazioj […]

Decembro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Monda kontraŭaidosa tago.

Oktobro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Kalifornio ekfunkciis la Stanforda Universitato. 2. Antaŭ 25 jaroj mortis Demetrios Papadopoulos (1914-91), ekumena patriarko Demetrio I de Konstantinopolo (1972-91). 4. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Prudente José de Moraes Barros (1841-1902), la tria prezidento de Brazilo (1894-98).

Septembro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Sciotago: komenco de la lernojaro en Ruslando kaj en kelkaj ekssovetuniaj landoj. 2. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Salma Hayek (1966), populara meksika-usona filmaktorino. 4. Antaŭ 50 jaroj maskiĝis Jana “Janka” Djagileva (1966-91), sovetunia subgrunda kantistino kaj poetino. 6.Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Ivano la 5a (1666-96), caro de Ruslando kun sia frato Petro la Granda […]

Julio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 100 jaroj (1916) komenciĝis la batalo ĉe Somme, kiu daŭris pli ol kvar monatojn. Antaŭ 50 jaroj (1966) Francio forlasis la armean strukturon de NATO. 2. Antaŭ 450 jaroj mortis Nostradamus (Michel de Nostredame, 1503-66), franca astrologo, fama pro siaj profetaĵoj. 3. Antaŭ 150 jaroj (1866) la prusia armeo venkis la aŭstrian en […]

Junio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Internacia Infana Tago. Antaŭ 400 jaroj mortis Tokugawa Ieyasu (1543-1616), fondinto de la ŝoguna dinastio Tokugawa, kiu regis Japanion dum la epoko Edo (1603-1868). Antaŭ 175 jaroj mortis Nicolas Appert (1749-1841), franca inventisto, fondinto de la unua konservaĵ-fabriko en la mondo. 2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Charles Robert “Charlie” Watts (1941-), drumisto de The […]

Marto 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 50 jaroj (1966) la sovetunia interplaneda senpilota spacŝipo “Venuso 3” atingis la surfacon de Venuso kaj iĝis la unua tera spacŝipo, atinginta alian planedon. Antaŭ 25 jaroj mortis Edwin Herbert Land (1909-91), usona sciencisto kaj inventisto, aŭtoro de 535 inventoj, fondinto de la korporacio “Polaroid”.

Februaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anatolij Firsov (1941-2000), elstara sovetunia hokeisto, trifoja olimpika ĉampiono (1964, 1968, 1972), okfoja mondĉampiono (1964-71, 62 ludoj, 64 goloj). 2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis François-Alphonse Forel (1841-1912), svisa sciencisto, la fondinto de limnologio. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ngô Xuân Diêu (1916-85), vjetnama poeto kaj novelisto.

Januaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Novjarfesto. 2. Antaŭ 75 jaroj (1941) germania aerarmeo grave damaĝis la katedralon Llandaff en Kardifo. 5. Antaŭ 950 jaroj mortis Eduardo la Konfesanto (1003?-66), antaŭlasta anglo-saksa reĝo de Anglio. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Hayao Miyazaki (1941-), japana reĝisoro de desegnofilmoj, aŭtoro de la populara mangao pri Naŭsika.

Decembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Monda kontraŭaidosa tago. Antaŭ 375 jaroj (1640) duko João de Braganza estis proklamita reĝo Johano IV de Portugalio – la Iberia Unio ĉesis. 2. Antaŭ 25 jaroj (1990) la japana ĵurnalisto Akiyama Toyohiro kiel ekipano de la spacŝipo “Sojuz TM-11” iĝis la unua japana kosmonaŭto kaj la unua kosma turisto en la mondo. 3. […]