Arkivo por la etikedo 'Kajto'

La oka albumo de Kajto

En printempo 2019 Nanne kaj Ankie prezentis la okan albumon de Kajto kun la titolo La Universala Arbo. En la albumo estas 14 novaj kantoj kun tekstoj en Esperanto. Kiel kutime ĉe Kajto, la varieco de la kantoj estas granda: melankoliaj kantoj estas sekvataj de gajaj, humuraj kantoj; rapidaj kantoj estas alternataj de malrapidaj, etosplenaj […]

Iom pala daŭrigo

Kajto. Duope: KD. – Burgum: Windrose Music, 2011. La muzika bando Kajto certe ne bezonas longan prezenton. La popolstilaj akustikaj muzikaĵoj kaj kantoj de tiu nederlanda kolektivo de multaj jaroj ĝuas merititan atenton de la verda popolo. Bedaŭrinde, de kelka tempo la grupo ne plu ekzistas kiel tuto, sed per ĉi disko du ĝiaj motoroj, […]

Kvar novaj muzikaj diskoj en Esperanto

La dua hiphopa… Jen hiphopa kompilo centprocente en Esperanto. Simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo. Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el deko da landoj: Germanio (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio […]