Arkivo por la etikedo 'KAEST'

KAEST 2016 invitas

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) organizata ĉiun paran jaron, okazos ĉi-jare 17–20an de novembro en Modra (Slovakio). La ĉeftemo de KAEST 2016 estas “Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado”. La temo estas tre aktuala kaj trafa, ja E@I, kiu ĉeforganizas la konferencon, okupiĝas pri modernaj teknologioj ekde sia ekesto. Krome, [...]

La rekorda KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazis la 13–16an de novembro en la malgranda slovakia urbo Modra-Harmónia. Ĝia ĉeftemo estis “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. Krome eblis partopreni ankaŭ AMO-seminarion (Aktivula Maturiĝo), kies ĉefa temo estis “Ciferecigo de la Esperanto-kulturo”.

KAEST: Konservi nian heredaĵon

KAEST estas mallongigo de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĝi okazas ĉiun duan jaron, ĉi-foje la 13a–16an de novembro en Slovakio. La ĉeftemo de KAEST 2014 estas “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. La konferenco ĉiam havas ĉeftemon, pri kiu oni prelegas, kaj paralele okazas dua parto [...]

Someraj eldonaĵoj de E@I

Krom kreado de retejoj kaj organizado de aranĝoj E@I okupiĝas pri eldonado. Temas plejparte pri lernolibroj, instrutekstoj, kaj fakaj libroj, kies enhavo kongruas kun la celoj de Edukado@Interreto. Ĉi-somere aperis du novaj libroj.

Enciklopedio sur disko

E@I speciale por KAEST 2012 produktis sian novan eldonaĵon. DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 estas eksterreta (angle “offline”) eldono de la aktuala stato de Vikipedio en Esperanto je oktobro 2012, kun pli ol 170 mil artikoloj. La disko havas ankaŭ utilan arkivan signifon, ĉar ja prezentas ĉi-jaran staton de la projekto Vikipedio [...]

KAEST: Science kaj teknike en Slovakio

Ekde 2010 la tradicia KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas organizata de la asocio E@I, kiu du jarojn poste denove okazigis ĝin en Modra-Harmónia, Slovakio. Por fakaj sekcioj/grupoj E@I ĉiufoje proponas “trafi du celojn per unu ŝtono”: fakkunsidi antaŭ aŭ post KAEST en la sama ejo kaj ĝui aldone la [...]

KAEST: Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj

KAEST estas mallongigo de “Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko”. Temas pri specifa konferenco, unu el unikaj ebloj ene de nia komunumo prelegi (aŭ spekti prelegojn) pri diversaj fakoj, rilataj al scienco kaj tekniko en Esperanto. La sekvan konferencon la ekde la 15a ĝis la 18a de novembro 2012 gastigos la Slovakia [...]

KAEST: La faka vivo en Esperanto evoluu

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas hodiaŭ unu el la plej gravaj agadoj stimulantaj la sciencan kaj fakan uzon de Esperanto. Origine temis pri komuna aranĝo de la sciencteknikaj sekcioj de la ĉeĥa kaj slovaka landaj asocioj de UEA, kiu okazis sepfoje inter 1978 kaj 1989, kaj reviviĝis en 1998 [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.