Arkivo por la etikedo 'junularo'

TEJO ekgvidas kunordigan strukturon pri tutmonda junularo

Lige al UNFCCC COP22 (UN Kunveno pri Klimatŝanĝo) estis organizita en Marakeŝo la jarkunveno de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kiu grupigas la kontinentajn junularajn platformojn, kaj la plej grandajn internaciajn tutmondajn junularajn organizojn. TEJO estis konfirmita en ties plenumorgano, kaj ekhavas gvidan rolon en ĝi. Aliaj organizoj en la plenumorgano estas YFJ [...]

IJK, ne pli problema ol kutime

En Vroclavo, sud-okcidenta Pollando, okazis la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Inter 240 kongresanoj el 36 landoj dudeko partoprenis ankaŭ en la trejnado de trejnistoj, kadre de la programo subvenciita de la Eŭropa Unio. La lernintoj en la fino de la kongreso mem gvidis proprajn kursojn por aliaj kongresanoj – pri praktikaj demandoj, kiel [...]

La junulara programo de la 101a UK: riĉa kaj ĉeestinda!

La junulara programo estos parto de 101a Universala kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazos de la 23a ĝis 30a de julio 2016. La junulara programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, vi devas nur senti vin juna spirite. Se vi naskiĝis post la 31a de decembro 1995, vi eĉ ne pagas aliĝkotizon! La ĉeftemo [...]

Junaj volontuloj serĉataj

Se vi: estas vojaĝema, juna (17-30-jaraĝa) esperantisto el eŭropunia aŭ lando najbara al EU*, volas helpi en organizado de la 101a Universala Kongreso de Esperanto, plej granda Esperanta evento de la jaro, gajni unikan sperton, ekhavi neforgeseblajn remorojn, ni invitas vin volontuli en Slovakio dum 14-59 tagoj (laŭ via prefero kaj disponeblo)!

La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

La 18an de aprilo, sabate, en la malnova urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 4a Lerneja Lingva Festivalo, kiu naskiĝis helpe de la Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI) — organizanto de la Moskva Lingva Festivalo. MEA MASI estas konstanta kunorganizanto de la Kaluga festivalo, menciata en ties programo kune kun la [...]

Volontuli per Esperanto

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu ebligas al junuloj (18- ĝis 30-jaraj) volontuli kaj loĝi en eksterlando dum kelkaj monatoj ĝis tuta jaro. EVS-projekto kunigas tri partnerojn: volontulon, sendan organizon kaj ricevan organizon. Unu el la organizoj devas esti en programlando (EU + kelkaj aliaj eŭropaj landoj), sed la [...]

Blanka Silvestro en Blankakvo

La Novan Jaron 2015 mi bonvenigis kun esperantistoj en la germania urbeto Blankakvo (Weisswasser), kie okazis la 6a Junulara Esperanto-Semajno. Antaŭe mi partoprenis JES-ojn en Gdansko kaj Ŝcxavno-Zdruj (Szczawno-Zdrój), ambaŭ en Pollando. Neniam mi estis en Germanio, nek por Esperanto-okazaĵo, nek kiel simpla turisto. Unue mi ne planis veturi al JES ĉi-jare, sed kelkajn semajnojn [...]

Komuna Seminario: Duafoje en Vjetnamio

Komuna Seminario (KS) origine estis evento de junuloj el Koreio kaj Japanio, poste ĉiniaj junuloj aliĝis. En 2010 KS unuafoje okazis en Hanojo laŭ la deziro de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) aliĝi al la kunorganizado de KS. En 2012 VEJO iĝis oficiala membro, kaj la 33a KS estis planita por Ho-Ĉi-Min-Urbo. KS-33, kies ĉeftemo [...]

IJK en varma vintro

Ekde mia esperantistiĝo mi partoprenis plurajn diversspecajn aranĝojn, sed dank’ al TEJO mi povis pli spertiĝi, partoprenante ĉi-jare la 70an Internacian Junularan Kongreson en Brazilo, kio estis por mi samtempe granda honoro kaj aventuro. Jam januare, atendante rezultojn de la konkurso, mi eltranĉis afiŝon de la 70a IJK el Kontakto kaj surgluis ĝin super mia [...]

CENTREJO: La plej long-noma renkontiĝo

La 7–9an de marto, iniciatate de la Pola Esperanto-Junularo (PEJ), okazis en Svitavy (Ĉeĥio) nova junulara kunveno, kiu celis kunigi, plidiskuti kaj plibonigi la funkciadon de tri junularaj landaj asocioj el Pollando (PEJ), Ĉeĥio (ĈEJ) kaj Slovakio (SKEJ). Dum la planado la kunveno ricevis eble la plej longan nomon el ĉiuj esperantistaj aranĝoj – Centr-Eŭropa [...]

Partoprenu IJK-on

Ĉio komenciĝis per simpla mesaĝo sendita en februaro en la interreto sub la titolo “Partoprenu IJK-n!” Mi serĉis en la reto: kiam kaj kie okazos la kongreso, kiom da tagoj ĝi daŭros, kiom kostus… Feliĉe iu klarigis al mi, ke tio estas ne nur kuraĝigo, sed ankaŭ konkurso, kiu povas faciligi la partoprenon en la [...]

Madrido: Iberia renkontiĝo

La 9a Iberia Renkontiĝo pri Esperanto (IRo) okazis en la junulargastejo San Fermín en Madrido, la 15–17an de marto. IRo estas juneca aranĝo (sed por ĉiuj aĝoj) en la Iberia Duoninsulo, sinsekve organizata de unu el la asocioj: PEJ (Portugala Esperanto-Junularo), KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) kaj HEJS (Hispana Esperanta Junular-Societo). Ĉi-jare estis la vico de HEJS.



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.