Arkivo por la etikedo 'Julio Baghy'

Dimanĉa poezio: Julio Baghy

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sepa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Gyula Baghy (1891-1967), konata en Esperantujo kiel Julio Baghy. Julio Baghy, hungara aktoro kaj esperantisto (de 1911), aktiviĝis por la lingvo dum la Unua Mondmilito kiel […]

Julio Baghy: La grupfeino

Libroj de Julio Baghy el la biblioteko de La Ondo (BibLO) Hieraŭ okaze de la kvindeka datreveno de la forpaso de Julio Baghy ni aperigis kvar liajn poemojn; hodiaŭ ni proponas al vi legi lian primovadan satiron La grupfeino. Ĉu vi konas la priskribitan tipon? LA GRUPFEINO Tri landlimoj kaj ankoraŭ ses semajnoj kuŝis inter […]

Kvar poemoj de Julio Baghy (1891-1967)

Antaŭ 50 jaroj, la 18an de marto 1967 en Budapeŝto mortis Gyula “Julio” Baghy (1891–1967), elstara hungara esperantisto, instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano, kunredaktoro de Literatura Mondo, aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur […]

Jubileo de Julio Baghy

Antaŭ 125 jaroj, la 13an de januaro 1891 en Szeged naskiĝis Gyula Baghy, kiu famiĝis en Esperantujo kiel Julio Baghy. Okaze de la jubileo de la hungara poeto ni rekomendas legi pri li la suban artikolon de Carlo Minnaja, kiu aperis antaŭ kvar jaroj en la rubriko “Nia Trezoro” de la revuo La Ondo de […]

Nia trezoro: Julio Baghy, homo homa

Nia trezoro La hungara aktoro Gyula (ekde la esperantistiĝo: Julio) Baghy (1891–1967), siavice filo de aktoro kaj de sufloristino, jam juna verkis poemojn kaj novelojn hungarlingve; sed rekrutite en la hungara armeo por la unua mondmilito li malsaniĝas kaj la hospitalo kie li troviĝas estas konkerita de la rusoj. Komenciĝas sesjara militkaptiteco, travivita en diversaj […]