Arkivo por la etikedo 'Julian Modest'

Dankesprimo

Rakonto de Julian Modest Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke ili devojiĝu kaj vizitu ŝian naskiĝvilaĝon, kiu estis proksime al la ĉefvojo. Delonge Lina ne [...]

Julian Modest: La peko

Paŭlo ŝoforis malrapide, rigardis la vojon antaŭ si kaj la kampon, kiu vastiĝis ĉe la ŝoseo. Estis la fino de la somero. De la flava kampo kvazaŭ radiis senespero. Delonge li ne havis tian malbonan humoron. Unu sola demando turmentis lin: ĉu li iru tien? Ĉu estas senco? Multaj jaroj pasis de tiam. Ja ĉio [...]

Mediteranea breviero

Matvejević, Predrag. Mediteranea breviero / Tradukis el la kroata Tomasz Chmielik. – Bydgoszcz: Skonpres; Svidniko: Libro-Mondo, 2007. – 231 p., il. Predrag Matvejević, la aŭtoro de Mediteranea breviero estas neordinara persono. Filo de kroatino kaj ruso, li naskiĝis en 1932. En la Zagreba universitato li prelegis pri la franca literaturo. En 1991 li forlasis Jugoslavion [...]

Neordinara talenta virino

Đurić-Trbuhović, Desanka. En la ombro de Alberto Ejnŝtejno / Tradukis el la serba Agnesa Eremija, Dimitrije Janičić, Tereza Kapista, Pribislav Marinković, Ljiljana Popović; Antaŭparolo de Dimitrije Janičić. – Beogrado: Interpress, 2012. – 188 p., il.; 200 ekz. –(Biblioteko Esperanto; №6). Pri la vivo de la mondfama sciencisto Alberto Ejnŝtejno estas multaj libroj, sciencaj studoj kaj [...]

Nora

Novelo de Julian Modest Io okazas al Nora, diris al si mem Rosen. Dum la lastaj tagoj Nora estis maltrankvila kaj iom stranga. Rosen demandis ion, sed ŝi kvazaŭ ne aŭdis lin, kaj Rosen devis du aŭ tri fojojn ripeti la demandon. Li rigardis ŝin kaj miris. Ŝiaj grandaj helbluaj okuloj kvazaŭ ne vidis, kio [...]

Maturaj konfesoj

Janičić, Dimitrije Diso. Maturaj meditadoj / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beogrado: Interpress, 2012. – 112 p., il.; 500 ekz. – (Biblioteko Esperanto; №5). Mi ĉiam scivolis, kiel oni ekscias pri Esperanto kaj kial komencas lerni ĝin. En la libro Maturaj meditadoj en la enkonduka eseo Esperanto kaj amikeco la aŭtoro rakontas, kiel li eksciis [...]

Nebezonata lingvo

Rakonto de Julian Modest Julian Modest naskiĝis la 21an de majo 1952 en Sofio. En 1977 li finstudis la bulgaran filologion en la Sofia universitato Sankta Kliment Ohridski, kie en 1973 li eklernis Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en Bulgara Esperantisto. En 1977 li akiris diplomon de instruisto de [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.