Arkivo por la etikedo 'Julia Samsonova'

Jubileaj eventoj dum APERo-9

MASI ekfestis la 20-jariĝon La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.

La Tria Tutmonda Ekzamentago en Moskvo

La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, [...]

La tria lerneja LF en Kaluga

La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.

Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj

La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB). Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.