Arkivo por la etikedo 'Jukka Pietiläinen'

UK-101: La kongresaj kurieroj en la reto

En la 101a Universala Kongreso de Esperanto, laŭ longa tradicio ĉiutage aperas kongresa kuriero, kiun povas senpage preni ĉiu kongresano, kaj kiu estas legebla ankaŭ en la retejo de UEA.

Tiuj, kiuj en ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj…

Galor, Zbigniew; Pietiläinen, Jukka. UEA en konscio de esperantistoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2015. – 168 p. Kun granda intereso mi legis la sciencan libron (vere sciencan, ĉar plimulto da sciencaj libroj en Esperanto estas pseŭdosciencaj) de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, la libron kiu komprenebla estos por homoj kun sociologia kaj statistika studoj je pli [...]

La jubilea kongreso

100a Universala Kongreso de Esperanto Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015 La 100a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lillo, kaj kiel jubilea ĝi kaptis multajn kongresanojn, eĉ rekordkvante dum la unuaj 15 jaroj de la 21a jarcento. Tamen la fina nombro de kongresanoj, iomete sub 2700, restas for de la antaŭa franca UK [...]

99a Universala Kongreso de Esperanto

La 99a Universala kongreso de Esperanto, okazinta en Bonaero de la 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto, estis kongreso de ekstremoj. Unue ĝi estis tre malgranda, nur 706 registritaj aliĝintoj, kiun nombron subis nur la kongresoj en 1905, 1910, 1915 kaj 1920, do antaŭ tre longe. Mankis multaj konataj figuroj, kiuj kutimas umi en [...]

Rejkjaviko – malgranda kaj intima

98a Universala Kongreso de Esperanto Rejkjaviko, 21–28 jul 2013 Islando, loĝantare la plej malgranda lando (eĉ se kalkuli la liberan urbon Dancigo en 1927), kiu gastigis universalan kongreson, faris tion ĉi-jare la duan fojon. La kongreso kun 1034 aliĝintoj estis malpli granda ol en 1977 (1199 aliĝintoj), sed ne multe, kaj la nova kongresejo Harpa [...]

Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?

La rezultoj de la Ruslanda censo de la jaro 2010 indikas, kiel jam raportita en La Ondo de Esperanto (2012, №2), ke 992 ruslandanoj indikis, ke ili scipovas Esperanton. La ĵus publikigitaj pli detalaj raportoj malkaŝas, ke el tiuj parolantoj de Esperanto 223 troviĝas en urbo Moskvo, 91 en la urbo Sankt-Peterburgo, 53 en Moskva [...]

Hanojo – eburtura kongreso

97a Universala Kongreso de Esperanto Hanojo, 28 jul – 4 aŭg 2012 Kongreso malgranda, magra, eburtura, diversaĝa kaj varmega, tiuj ĉi eble estas la ĉefaj karakterizoj de ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo, la Vjetnamia ĉefurbo. La kongreso estis la plej malgranda dum la lastaj 28 jaroj kaj havis nur 866 aliĝintoj, kaj eble nur sepcenton [...]

Pluva, sed malskandala kongreso

La 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis eble la plej malskandala, kaj eble la plej pluva, dum la pasinta jardeko. Nu, la manko de skandaloj temis nur pri la movada flanko. Ne estis kvereloj, kritikoj, maldungoj, demisioj aŭ grandaj internaj skandaloj. La kongreso okazis tuj post la ekstremdekstraj bombo kaj atako en Norvegio [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.