1 Majo 2013 de AlKo
1. Internacia laborista tago. 2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Moshoeshoe II (Constantine Bereng Seeiso, 1938-1996), reĝo de Lesoto (1966-1990, 1995-1996). Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia esperantisto, tradukisto Nikolaj Danovskij (1905-1988). 3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.
1 Aprilo 2013 de AlKo
01. Ŝercotago (Stultula tago). Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la rumandevena usona esperantistino Giselle (Ĝiĝi) Harabagiu (1913–2001), stariginta omaĝe al sia frato Henriko la pokalon Harabagiu por honori novajn talentojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. 02. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la armena sovetia verkistino Marietta Ŝaginjan (1888–1982). Antaŭ 500 jaroj (1513) la hispana konkistadoro Juan [...]
2 Marto 2013 de AlKo
1. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la germana kantisto, aktoro kaj komponisto Thomas Anders (1963-), eksa solkantisto de la pop-duopo Modern Talking. 3. Antaŭ 400 jaroj la 16-jara Miĥail Romanov (1596-1645) estis elektita kiel la caro de Ruslando, la unua en la dinastio Romanova. 7. Antaŭ 350 jaroj naskiĝis la itala violonisto kaj komponisto Tomaso Antonio [...]
1 Februaro 2013 de AlKo
1. Antaŭ 10 jaroj (2003) la usona kosmopramo Columbia kun sep astronaŭtoj disrompiĝis kaj forbrulis dum sia 28a flugo. 2. Antaŭ 775 jaroj (1238) la armeo de ĥano Batuo konkeris Moskvon. 3. Antaŭ 525 jaroj (1488) la portugala ŝipestro Bartolomeu Dias iĝis la unua eŭropano, kiu atingis la Kabon de Bona Espero kaj venis al [...]
2 Januaro 2013 de AlKo
1. Novjarfesto laŭ la Gregoria kalendaro. Antaŭ 225 jaroj (1788) la angla gazeto The Daily Universal Register ŝanĝis sian nomon al The Times, kiu restas unu el la plej influaj tagĵurnaloj en la mondo. Antaŭ 150 jaroj (1863) aperis Manifesto pri liberigo de sklavoj en Usono. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis barono Pierre de Coubertin (1863-1937), [...]
30 Decembro 2012 de AlKo
Feliĉa estas, kiu kun plezuro Parolas pri la patroj, kiu ĝoje Rakontas pri iliaj grandaj agoj Kaj en la fino de la bela vico Sin mem fiere vidas. (Goethe, Ifigenio 5, 13) La jaro 2012 staris sub la signo de la 125-jara ekzisto de Esperanto kiu trovis sian plej brilan manifestiĝon en la ekspozicio de [...]