Arkivo por la etikedo 'jubileoj'
9 Decembro 2016 de AlKo
Per la subaj tradukoj de Valentin Melnikov, aperintaj antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ (Максім Багдановіч), naskiĝinta antaŭ 125 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la 9an de decembro) 1891 en Minsko. Dum sia nur 25-jara vivo, Bahdanoviĉ iĝis la plej [...]
3 Decembro 2016 de AlKo
1. Monda kontraŭaidosa tago.
6 Oktobro 2016 de AlKo
Antaŭ 125 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiun multaj opinias la plej grava poeto en la tuta historio de Esperanto. Okaze de ĉi tiu jubileo de la hungara poeto ni proponas legi pri li la suban artikolon de Javier Guerrero, kiu aperis en marto 2012 en la rubriko “Nia Trezoro” [...]
2 Oktobro 2016 de AlKo
1. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Kalifornio ekfunkciis la Stanforda Universitato. 2. Antaŭ 25 jaroj mortis Demetrios Papadopoulos (1914-91), ekumena patriarko Demetrio I de Konstantinopolo (1972-91). 4. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Prudente José de Moraes Barros (1841-1902), la tria prezidento de Brazilo (1894-98).
3 Septembro 2016 de AlKo
1. Sciotago: komenco de la lernojaro en Ruslando kaj en kelkaj ekssovetuniaj landoj. 2. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Salma Hayek (1966), populara meksika-usona filmaktorino. 4. Antaŭ 50 jaroj maskiĝis Jana “Janka” Djagileva (1966-91), sovetunia subgrunda kantistino kaj poetino. 6.Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Ivano la 5a (1666-96), caro de Ruslando kun sia frato Petro la Granda [...]
13 Julio 2016 de AlKo
De maldekstre: Ahto Siimson (peranto, Estonio), Svetlana Smetanina (peranto, Ruslando), Gleb Malcev (ekspeda servo, Litovio), Aleksander Korĵenkov (redaktoro), Marian Zdankowski (redakciano, Pollando), Halina Gorecka (eldonanto), Povilas Jegorovas (redakciano, Litovio), Margarita Želve (peranto, Latvio), Irina Gonĉarova (kunlaboranto, Ruslando), Stano Marček (peranto, Slovakio). La 4an de julio en la kafejo “Banginuko vaišės” en Birštonas, ekster la oficiala [...]
4 Julio 2016 de AlKo
1. Antaŭ 100 jaroj (1916) komenciĝis la batalo ĉe Somme, kiu daŭris pli ol kvar monatojn. Antaŭ 50 jaroj (1966) Francio forlasis la armean strukturon de NATO. 2. Antaŭ 450 jaroj mortis Nostradamus (Michel de Nostredame, 1503-66), franca astrologo, fama pro siaj profetaĵoj. 3. Antaŭ 150 jaroj (1866) la prusia armeo venkis la aŭstrian en [...]
1 Junio 2016 de AlKo
1. Internacia Infana Tago. Antaŭ 400 jaroj mortis Tokugawa Ieyasu (1543-1616), fondinto de la ŝoguna dinastio Tokugawa, kiu regis Japanion dum la epoko Edo (1603-1868). Antaŭ 175 jaroj mortis Nicolas Appert (1749-1841), franca inventisto, fondinto de la unua konservaĵ-fabriko en la mondo. 2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Charles Robert “Charlie” Watts (1941-), drumisto de The [...]
4 Majo 2016 de AlKo
1. Pasko laŭ la Julia kalendaro. Internacia laborista tago. 3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro. Antaŭ 225 jaroj (1791) la sejmo (parlamento) de la Respubliko de Du Popoloj (Pollando kaj Litovio) akceptis konstitucion. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Nona Gaprindaŝvili (1941-), sovetia kaj kartvelia ŝakistino, mondĉampiono pri ŝako (1962-78). Antaŭ 100 jaroj estis [...]
23 Aprilo 2016 de AlKo
La 23a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Jen taŭga okazo por pritaksi lian influon – en la mondo ĝenerale kaj en la Esperanto-movado specife, ĉar ankaŭ ĉe Esperanto Shakespeare havis [...]
12 Aprilo 2016 de AlKo
Okaze de la hodiaŭa Kosmotago ni republikigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu aperis antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto kaj en La Balta Ondo. (En la unua frazo ni ŝanĝis «Antaŭ 50 jaroj» al «Antaŭ 55 jaroj»). Antaŭ 55 jaroj, matene la 12an de aprilo 1961, la sovetia armea piloto Jurij Gagarin [...]
11 Marto 2016 de AlKo
Pli kaj pli da homoj aliĝas al la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazos dum Pentekosto, la 13-16an de majo en la bavara ĉefurbo Munkeno en suda Germanio. En la listo de aliĝintoj troviĝas jam pli ol 160 homoj, inter ili trideko da homoj el eksterlando. Entute temas pri 16 diversaj loĝlandoj: Nederlando, Brito, Danio, Aŭstrio, [...]
3 Marto 2016 de AlKo
1. Antaŭ 50 jaroj (1966) la sovetunia interplaneda senpilota spacŝipo “Venuso 3” atingis la surfacon de Venuso kaj iĝis la unua tera spacŝipo, atinginta alian planedon. Antaŭ 25 jaroj mortis Edwin Herbert Land (1909-91), usona sciencisto kaj inventisto, aŭtoro de 535 inventoj, fondinto de la korporacio “Polaroid”.
1 Februaro 2016 de AlKo
1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anatolij Firsov (1941-2000), elstara sovetunia hokeisto, trifoja olimpika ĉampiono (1964, 1968, 1972), okfoja mondĉampiono (1964-71, 62 ludoj, 64 goloj). 2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis François-Alphonse Forel (1841-1912), svisa sciencisto, la fondinto de limnologio. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ngô Xuân Diêu (1916-85), vjetnama poeto kaj novelisto.
15 Januaro 2016 de AlKo
Antaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj forveturis en Sankt-Peterburgon, kie la estonta poeto studis kun paŭzoj en du fakultatoj de la [...]