Arkivo por la etikedo 'jubileo'

Aperis la jubilea Ondo №300 (oktobro 2019)

La 4an de oktobro, vendrede, aperis la oktobra numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas jubilea – la tricenta ekde la (re)lanĉo de ĉi tiu gazeto en 1991. Sed la jubileo havas iom amaran kromguston, ĉar ĝi estos la lasta jubileo de La Ondo, kiu aperos nur ĝis la fino de la 2019a jaro. […]

Celebrado en Veisiejai

Veisiejai ĉi-jare plenumas la rolon de “Malgranda kultura ĉefurbo de Litovio”. Lige kun tio kaj pro la centjariĝo de Litova Esperanto-Asocio, mi pasintjare proponis al gvidantaro de la urbeto speciale mencii tion kaj ankaŭ la 160-jariĝon de Ludoviko Zamenhof, kies vivo estas ligita kun Veisiejai. Kiel estas konate, Ludoviko Zamenhof post la fino de siaj […]

La Unua Libro

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis […]

Venu aŭguste al Berlino por jubileo de Zamenhofparko

La 9an de aŭgusto je la 19a horo en Zamenhofparko de Berlin-Lichtenberg okazos literatura-muzika aranĝo. La pola Esperanto-bardo Georgo Handzlik prezentos kelkajn el siaj kantoj. Ni invitis ankaŭ la kantiston Stephan Schneider, la akordeoniston Alexander Danko, la muzikiston Hartmut Mittag kaj la Klezmeran muzikgrupon de Peter Bäß. Estos prezentataj Esperante kaj germane mallongaj Esperantaj literaturaj […]

Petras Čeliauskas – 90-jara!

Antaŭ 90 jaroj, la 18an de marto 1929 en la vilaĝo Surinkiškiai (distrikto Švėkšna, okcidenta Litovio) naskiĝis Petras Čeliauskas. En 1948 li finis la mezlernejon en Švėkšna kaj post unu jaro eklaboris en ĝi kiel instruisto de matematiko. Čeliauskas koresponde studis en la Vilna Pedagogia Instituto kaj en 1960 ricevis diplomon de instruisto. Li laboris […]

Antaŭ 40 jaroj fondiĝis ASE

Antaŭ 40 jaroj, la 14an de marto 1979, okazis la fonda konferenco de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE). Tio estis, unuflanke, rezulto de longa esperantista strebado oficialigi la Esperanto-movadon en Sovetunio. Aliflanke, funkciuloj respondecaj pri amatoraj movadoj estis malkontentaj pri la neoficiala (kaj ideologie ne ĉiam ĝusta) aktivado de esperantistoj, kaj ili bezonis kontroli kaj […]

La 110-jara jubileo de UEA dum Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 48a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 28an de aprilo 2018, de la 10a ĝis la 17a horo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando. Tuj poste, dimanĉe, la 29an de aprilo, ne okazos seminario pri informado, sed promeno […]

Juan Régulo Pérez

Antaŭ 25 jaroj, la 27an de januaro 1993 forpasis Juan Régulo Pérez (1914-1993), konsiderata kiel la plej grava Esperanto-eldonisto. Okaze de la 25a mortodato ni publikigas artikolon pri li el la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro. Juan Régulo Pérez naskiĝis la 30an de marto 1914 en la vilaĝo Cueva del Agua, komunumo Garafía, en la kanaria […]

Jubileo de Teo Jung (1892-1986)

Antaŭ 125 jaroj, la 21an de decembro 1892 naskiĝis Theodor “Teo” Jung (1892-1986), ĵurnalisto kaj esperantisto, fondinto kaj redaktoro de Heroldo de Esperanto. Okaze de la jubileo ni publikigas artikolon pri li el la baldaŭ eldonota enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK), kiu entenas biografiajn artikolojn pri ducent elstaraj esperantistoj.

La romano pri Romano

Antaŭ 80 jaroj, la 1an de novembro 1937 en Varsovio naskiĝis Roman Dobrzyński, televida ĵurnalisto kaj esperantisto, la plej konata aŭtoro de dokumentaj filmoj en/pri Esperanto. Ni gratulas nian eminentan samideanon okaze de la 80-jariĝo kaj deziras al li sanon kaj pliajn kreajn sukcesojn! La romano pri Romano de Roman Dobrzyński La redaktoro de La […]

Valentin Melnikov jubileas

Antaŭ 60 jaroj, la 18an de julio 1957 naskiĝis Valentin Melnikov (Валентин Викторович Мельников; prononcu: Valentín Mélnikov). Li studis en la Moskva Kemia-Teknologia Instituto D. I. Mendeleev kaj en 1980 diplomiĝis kiel kemiisto-teknologo, tamen poste laboris ĉefe kiel komputisto, kaj en la malfacilaj 1990aj jaroj – eĉ kiel biletkontrolisto en busoj. Li plu loĝas en […]

Kvar poemoj de Julio Baghy (1891-1967)

Antaŭ 50 jaroj, la 18an de marto 1967 en Budapeŝto mortis Gyula “Julio” Baghy (1891–1967), elstara hungara esperantisto, instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano, kunredaktoro de Literatura Mondo, aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur […]

10-jariĝo de E@I – projektoj, defioj, sukcesoj

Antaŭ dek jaroj, la 14an de novembro 2005 en Slovakio estis oficiale registrita internacia neregistara organizo E@I (Edukado@Interreto), antaŬe funkciinta kiel neoficiala laborgrupo. Dum la unua jardeko E@I montris sin en pluraj sferoj, ekzemple: dek Someraj Esperanto-Studadoj (SES), tri konferencoj KAEST, pluraj libroj kaj diskoj, retprojektoj, oficejo, volontulado k. m. a. Okaze de la dekjariĝo […]

Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo

Antaŭ 175 jaroj, la 25an de aprilo (Gregorie: la 7an de majo) 1840 en Votkinsk (tiam en Vjatka gubernio, nun en Udmurtio) naskiĝis Pjotr Ĉajkovskij (Пётр Ильич Чайковский). Kion oni rememoras, aŭdante la familinomon Ĉajkovskij? “La cigna lago”, “La nuksrompilo”, “La pika damo”, La unua piana konĉerto… Ĉio ĉi ja certe estas Ĉajkovskij, sed li […]

Jubileaj eventoj dum APERo-9

MASI ekfestis la 20-jariĝon La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.

Humphrey Tonkin 75-jara

La 2an de decembro festas sian 75an datrevenon prof. Humphrey Tonkin, eksa prezidanto de UEA kaj TEJO. Tonkin, kiu esperantistiĝis en 1956, estis estrarano de TEJO de 1961 ĝis 1971, de 1969 ĝis 1971 kiel prezidanto. En tiu periodo li fondis la revuon Kontakto kaj estis ĝia unua redaktoro. En 1974 li fariĝis prezidanto de […]

Ni dieu, ni maître

Inter la ses apostoloj de la anarkiismo (Godwin, Proudhon, Stirner, Bakunin, Tolstoj, Kropotkin) estas tri rusoj. Ĉi tiu nacia devio estas klarigenda. La adeptoj de la koncepto de la psika katastrofismo estu trankvilaj. La tri rusaj aristokratoj tute ne konformas al la rolo de l’ ofendito: ĉiuj tri estis riĉaj, brile talentaj kaj ĝuis la […]

Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj

La novembra Ondo aperigis sekan informon, kies komenco estis jena: “Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj. Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en […]

Amiko: Nikolaj Ogarjov 200-jara

Ne nur por siaj konatoj, sed ankaŭ iom por la historia memoro, li restis antaŭ ĉio amiko. Tiel okazis, ke li havis plej abunde tiun raran talenton. Lia kamarado Aleksandr Hercen (Herzen) jene skribis pri li: Ogarjov… estis dotita je precipa magnetismo, virineca kapablo de allogo. Sen iu videbla kaŭzo al tiaj homoj altiriĝas, albordiĝas […]

Tempora mutantur

La 5an de oktobro 1713 naskiĝis Denis Diderot. Tempora mutantur et nos mutamur in illis. 300-jariĝo de Denis Diderot… Kiel rapide pasas la tempo! Konscie vivinte pli ol sesonon de tiu periodo mi klare komprenas (sentas) ties kompaktan mallongon. Duonjarcento kaj aldone – historia peco reprezentata kiel preskaŭ persone travivita realaĵo, pere de vasta legado: […]