La unua Zamenhofa busto en Kubo
La 15an de decembro, matene, Kuba Esperanto-Asocio (KEA) senvualigis buston memore al d-ro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto. La ceremonion ĉe la sidejo de KEA en Havano ĉeestis Adrian Chrobot, komisiito pri politikaj kaj ekonomiaj aferoj de la pollanda ambasado, kaj Rosa Teresa Rodríguez, direktoro pri internaciaj rilatoj de la kuba kulturministerio, [...]














