Arkivo por la etikedo 'José Antonio del Barrio'

Senpaga bitlibro “Don Quijote”

La 1an de julio 2016 en Herrera del Duque en la kadro de la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, estis prezentita la kulmino de longdaŭra kolektiva laboro de Hispana Esperanto-Federacio (HEF): la bita eldono de La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha – la senmorta verko de Miguel de Cervantes en Esperanto.

Esperanto en konferenco pri socia historio

Inter la 30a de marto kaj la 2a de aprilo okazis en Valencio (Hispanio) la Eŭropa Konferenco pri Socia Historio (ESSHC). Ĝi estas kongreso de esploristoj en tiu areo, kiu disvolviĝas ĉiun duan jaron sub la organizado de la Internacia Instituto pri Socia Historio bazita en Amsterdamo https://socialhistory.org/ Unu el la paneloj (= podiaj diskutoj) [...]

La “alia” Siberio, aŭ kiel eblos varme kongresi

En La Ondo de Esperanto ne maloftas artikoloj pri urboj kaj regionoj de Ruslando, kaj en la januara numero legantoj povis ĝui artikolon pri Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio. Do neniel strangos por legantoj trovi ĉi-numere artikolon pri alia urbo de Siberio. Sed temas ne pri la kutima Siberio de ĉiuj konata. Temas [...]

La nova urbestrino de Barcelono kampanjis en Esperanto

La 24an de majo estis celebrita balotado en Hispanio por la lokaj municipoj kaj 13 el la 17 regionaj registaroj. La elektoj estis tre specialaj pro la partopreno de novaj sukcesaj partioj kiuj rompis la tradician dupartiismon de la lando kaj la granda sukceso de kandidatecoj de popola unueco bazitaj en maldekstremaj movadoj, kiuj venkis [...]

Hispana kongreso en turisma ponto

La unua semajnfino de majo kun la antaŭa festa vendredo (“ponto”, laŭ la kutima lingvouzo en Hispanio) ebligis la okazigon de frua Hispana Kongreso de Esperanto, jam la 74a laŭ la tradicia kalkulado de ĉi tiu ĉiujara celebrado.

Hispanio: flamenko kaj instruado

Dum la unuaj tagoj de majo disvolviĝis en Arundo (Ronda, Malaga provinco) la 73a Hispana kaj 18a Andaluza Kongreso de Esperanto kun pli ol 150 homoj el Hispanio kaj deko da aliaj landoj. Indas substreki la altan partoprenon de junuloj kaj la ĉeeston de esperantistoj el norda Afriko, malgraŭ malhelpoj por permesoj eniri Hispanion, kaj [...]

Post karnavalo, bikinoj en Esperanto

Ŝajnas ke Esperanto jam atingis statuson de normala lingvo, taŭga por ĉiuj avenuoj de la vivo, eĉ plej frivolaj. En la pasinta numero de La Ondo ni raportis pri la utiligo de nia lingvo por kanti en karnavalaj festivaloj en la sudo de Hispanio. Nun ni povas informi pri nova atingo: eblas anonci bikinojn per [...]

Radia bonveno al la printempo

Dum la lastaj monatoj la asocio SAT-en-Hispanio kunlaboras kun programoj de la alternativa radiostacio Radio Vallekas, el la madrida populara kvartalo Vallecas. Ĉefa ĉeesto troviĝas en la anarkiisma programo “La hora impía” (La malpia horo), sed ili ankaŭ prezentis la lingvon en aliaj elsendoj.

Esperanto triumfas en karnavalo

Muzikbando, nomata Esperanto kaj utiliganta motivojn rilatajn al la Internacia Lingvo, partoprenis dum la Karnavala sezono en diversaj festivaloj de la okcidenta Andaluzio, en Hispanio. Temas pri speciala speco de grupo, nomata “comparsa” en la hispana, tipa de tiu celebrado, kiu maskas sin kaj kantas satirajn pecojn en ofte tre spektataj konkursoj. Unu tia grupo, [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.