Arkivo por la etikedo 'Ĵenja Amis'

ESF 50-jara kaj pretas por 50 pli!

Vi eble ne scias, kio estas ege speciala pri la dato de la 23a de septembro? Estas la dato, kiam ESF oficiale fondiĝis, antaŭ precize 50 jaroj. Por ni en ESF estas granda okazo por festi kaj fieri pri la 50 jaroj da seninterrompa agado sub la ŝildo “Por lingva justeco en multkultura mondo”, subtenante […]

Esperantoplena somero!

Multaj Esperanto-rilataj aferoj okazas ĉi-somere! Jen bona okazo partopreni, renkonti simil-pensantajn homojn kaj lerni pri novaĵoj ĉe ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj la kampo de interlingvistiko, Esperanto-edukado kaj esplorado! Multaj eventoj estas organizataj, sponsorataj aŭ okazas kun partopreno de ESF. Vi ankaŭ havos la okazon renkonti la ESF-prezidanton, Humphrey Tonkin, kaj la estraron de ESF […]

ESF lanĉas novan bultenon kaj revivigas alian

ESF lanĉis novan anglalingvan retbazitan bultenon, kiu disponigas informojn kaj ĝisdatigojn en la kampoj de planlingvoj, interlingvistiko kaj lingvoplanado. La bulteno, Information for Interlinguists, enhavos detalojn pri eventoj, novaj publikaĵoj, raportojn pri lastatempaj konferencoj, kaj disponigos multajn aliajn informojn por universitatanoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko kaj rilataj kampoj.