La Balta Ondo » Japanio

Monda Pupfestivalo 2016
Dum la 6a Monda Pupfestivalo estos montrataj proksimume 1,500 pupoj el 71 landoj, ĉiuj portantaj la tradiciajn kostumojn de la originaj landoj. De 2014 estas inkludita ankaŭ Esperantujo kun pupoj senditaj de esperantistoj el la tuta mondo.

La festivalo okazos la 28-30an de oktobro ĉe la ĉefsidejo de la Nova Turisma Asocio en Hiketa. Ĝi estas dediĉita al Germanio. Estos montrataj lignaj fumpupoj mane faritaj en Harcmontaro, homgrandaj nuksorompuloj, Kristnaskaj piramidoj, pupdomoj, bavaraj pupoj k. a. La ambasado de Germanio en Tokio, la Germana Domo en la urbo Naruto kaj la Naruta Turisma Asocio aŭspicias la eventon.

La kulturan programon kompletigos prezentado de la 9a simfonio de Betoveno. Lokaj restoracioj ofertos vastan gamon de internaciaj pladoj.

Pliaj informoj ĉe

http://world-doll-festival.org/

Etsuo Miyoshi

Prezidanto de la Komitato

de la Monda Pupfestivalo

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/09/japanio-4

Japana descendo en Saĥaleno
Dum dekoj da jaroj mankis kontakto inter esperantistoj de la najbaraj insuloj Saĥaleno (Ruslando) kaj Hokkajdo (Japanio).

Celante fratigi saĥalenanojn kaj hokkajdanojn per la neŭtrala lingvo internacia Esperanto, studentoj de la Esperanto-Rondo de la Hokkajda Universitato kun aliaj samideanoj planis vojaĝon al Saĥaleno. Komence de la nuna jaro komenciĝis reta korespondo inter esperantistoj de la du insuloj.

Ĉar studentoj ne estas sufiĉe riĉaj por vojaĝi alilanden, ni varbis monoferojn per “Crowdfunding”, kaj post unu monato ni povis sukcese kolekti monon.

Nia grupo restis en Saĥaleno de la 10a ĝis la 17a de aŭgusto. Ni vizitis gazetejon por informi pri nia plano, bibliotekon kaj universitaton por doni vortarojn kaj lernolibrojn  de Esperanto. Surstrate ni disdonis flugfoliojn pri nia kunveno, okazinta la 15an de aŭgusto. La kunvenon en la hotelo Gagarin vizitis dudeko da ruslandanoj. Ili entuziasme aŭskultis paroladon pri Esperanto kaj elementan lecionon de Esperanto.

Ni esperas, ke la novaj lernantoj progresos en nia lingvo kaj fortiĝos la ligo inter esperantistoj de la du najbaraj insuloj.

Hoŝida Acuŝi

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/09/sahaleno

Monda Pupfestivalo 2015
Kun la mirinda nombro de 15 mil vizitantoj finiĝis la kvina Monda Pupfestivalo en la urbo Higashikagawa loĝata de 32 mil personoj. Al tiu sukceso kontribuis 15 mencioj en la japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj informoj en ĵurnaloj, TV kaj radio eksterlande.

La pupkolekto nun enhavas 1 mil 390 pupojn en tradiciaj kostumoj el 70 landoj kaj ĝi estis farita danke al la tutmonda esperantistaro.

Inter la francaj pupoj troviĝas ekzempleroj mane faritaj el diversaj regionoj de la lando: porcelanaj pupoj, riĉa kolekto de Provencaj statuetoj, pupoj portantaj tradiciajn robojn de diversaj regionoj kaj eĉ pupoj pri la reĝinoj Marie-Antoinette kaj Anna de Bretonio, plejparte donacitaj de gesinjoroj Lafargue (Parizo). Plie, estis donacita trideko da pupoj el 15 landoj, kiel Hispanio, Italio, Peruo, ktp.

La gastoj estis bonvenigataj en la ĉefsalono per bildo de Catherine Deneuve, farita de amatora pentristo, kaj afiŝoj pri diversaj francaj regionoj. La pupoj estis montrataj en budoj tra la urbo kaj ĉie estis fotoj kaj informoj pri la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj listigitaj de Unesko en la 70 landoj partoprenantaj la Festivalon.

Speciala gasto estis la franca kantisto jOmO el Tuluzo, kiu ĉiutage koncertis kaj dancigis la ĉeestantarojn. La kulturan programon kompletigis dancoj fare de lokaj grupoj: flamenko, havajaj, ventra kaj folkloraj dancoj. Virina grupo, krome, rakontis fabelojn al infanoj kaj ventroparoladis. 40 budoj ofertis ampleksan menuon de internaciaj pladoj.

La enketiloj montras, ke 2/3 el la vizitantoj estis virinoj; 60,1% estis pli ol 50-jaraj; 53,4% konsideris ĝin ege bona kaj 46% bona. Ankaŭ infanoj povis lerni pri la mondo kaj kulturaj diferencoj! Estis speciala danko al la volontuloj. Ili esprimis, ke ili volus estonte vidi pupojn el Nordameriko, Anglio, Japanio, Ruslando, Germanio, ktp kaj pupojn pri la historiaj homoj kiel Anne Frank, Florence Nightingale, Andersen, ktp.

La Pupekspozicio estas ĉiujare organizata de la Komitato por la Monda Pupfestivalo http://world-doll-festival.org/ kaj okazanta en malnova, tradicia domo nuntempe uzata kiel kulturcentro. Ĉi-jare ĝin aŭspiciis la Ambasado de Francio en Japanio, la Japana-Franca Instituto, Universala Esperanto-Asocio kaj Espéranto France.

Etsuo Miyoshi

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/11/japanio-3

La unua scienca prezento de la Bahaa Kredo en Japanio
Aibara Susumu. A Taisho Era Japanese Elite’s Consideration of the Baha’i Movement. – Tankobon: Foad Katirai, 2014.  – 202 p., il.

Tiu ĉi libro estas la editorita publikigo en du partoj – de la japana kaj de komentita kaj vaste prinotita angla versioj – de disertacio el 1925 de unu el la plej unuaj japanaj bahaanoj, Aibara Susumu. La editoro kaj eldonanto, Foad Katirai, ricevis la verkon de la vidvino de la aŭtoro, kies elkora deziro estis vidi ĝin publikigita.

Aibara Susumu naskiĝis en 1900 kaj mortis jam fine de 1931, postlasante la junan edzinon kaj unumonatan bebinon. La kialo de lia frua morto ne estas konata, sed Katirai donas indikojn por supozi ke ftizo aŭ tuberkulozo ĝin kaŭzis.

Aibara kiel studento renkontis Esperanton kaj en 1921 fondis kune kun Sono Kenji la unuan Esperanto-grupon en la universitato Keio, la plej malnova kaj unu el la plej prestiĝaj universitatoj de Japanio. Li fariĝis konsilanto de JEL, oficisto de la Tokia filio de la Sekretariejo de Ligo de Nacioj kaj multe verkis por japanoj artikolojn pri Hungario. La nun publikigita libro estas lia tezo pri la bahaa movado, prezentita studofine al la universitato – manskribita kaj bindita kiel libro. Tra ĝi aro da japanaj intelektuloj unuafoje eksciis pri Bahaismo.

Aibara en 1921 aŭ 1922 konatiĝis kun Bahaismo tra Agnes Alexander (1875-1971), la unua bahaano en Havajo, kiu de 1914 ĝis sia morto dum longaj periodoj vivis en Japanio por tie disvastigi la novan Kredon. Aibara eksciis, ke Alexander estis esperantisto kaj pro tio ŝin kontaktis. Ŝi poste skribis pri tiu interkonatiĝo:

“La momenton kiam mi lin renkontis mi sentis grandan inspiron kaj tuj komencis rakonti al li pri la [bahaa] Afero. Li poste diris ke estis mia entuziasmo kio kondukis lin al la Bahaa Kredo, sed tio kompreneble okazis pro la granda beno de nia Sinjoro, kiu elektis tiun junan viron por Sia laboro. Tra tiu aminda juna viro la studentoj de Keio Universitato eksciis pri la Afero kaj multaj el ili vizitis min kaj ĉeestis iujn de niaj renkontiĝoj” (citita en la editora antaŭparolo).

Lige kun sia verkado Aibara kontaktis la tiaman gvidanton de la bahaa mondkomunumo, Shoghi Effendi, kaj John E. Esslemont, la verkinton de la unua kaj ĝis hodiaŭ valida enkonduko en la Kredon Bahá’u'lláh kaj la nova epoko, kiu aperis en la origina angla unuafoje en 1923 kaj ĝis hodiaŭ vidis multege da reeldonoj kaj tradukoj al pli ol cent lingvoj – interalie, Lidia Zamenhof tradukis ĝin al Esperanto (la unua Esperanto-eldono, 1930). Tiel Aibara havigis al si – de hodiaŭa vidvpunkto mirige ampleksan kaj detalan – literaturon pri Bahaismo. Kaj tiel lia vidvino poste heredis ne nur lian disertaĵon sed ankaŭ bildojn, librojn, korespondaĵojn kaj aliajn materialojn de kio tamen plej multon ŝi devis detrui por ne endanĝerigi sin kaj sian novan familion dum la milito kaj reganta socia medio, kiu estis suspektema rilate al nova religia movado.

La nuna eldono estis por la editoro, kiel li agnoskas, sufiĉa defio. Sole la deĉifrado de la manuskripto en la antaŭmilita kanji-skribo estis tre pena kaj foje eblis nur helpe de la origina angla versio. Krome, necesis ampleksa editora laboro por igi la tekston komprenebla por moderna leganto – ja Aibara metis Bahaismon en la kuntekston de la tiutempaj socisciencaj diskutoj; la verko, kiel skribas Katirai, ne estas atesto pri nove trovita Kredo – malgraŭ ke ja ankaŭ tio ĝi estas – nek prezentas ĝi la personan vidpunkton de sia aŭtoro, sed ĝi estas scienca traktaĵo, kiu referas al la pensado de la siatempa japana klera elito kaj kiun eniris eltrovoj el vasta esplorado de siatempaj eksterlandaj fontoj.

Interese, la lasta parto de la verko de Aibara estis ekskluzive en Esperanto. Tio eble ne mirigas ĉar ja li estis arda esperantisto. Katirai tamen supozas ke Aibara tiun sian naŭpaĝan Esperantan tekston ne tradukis al la japana por kaŝi la solan kritikon en la verko kontraŭ ekscesa naciismo, kio estis probable riska afero en la tiutempa socia medio. En la nuna libro tiu fina parto, respektive, apendico sub la titolo “Organizo de Bahaa Socio”, kompreneble estas tradukita kaj al la japana kaj al la angla.

Sed ankaŭ tuta ĉapitro de la libro traktas – ne mirige, ĉar ja estas kerna bahaa principo – la demandon de internacia helpa lingvo resp. Esperanton. Tie Aibara enire citas la germanan sociologon, ekonomon kaj filozofon Ferdinand Tìnnies kaj poste apud Zamenhof ankaŭ Bahá’u'lláh kaj `Abdu’l-Bahá. Post tio li unue referas al la tiutempa diskuto pri la temo en la Ligo de Nacioj kaj fine sciigas pri la bahaaj aktivecoj cele al instruado de Esperanto en Irano, la naskiĝlando de la Kredo, kie la legantoj trovos vere interesajn informojn, interalie, pri la fondo de virina Esperanto-societo en Kazvin.

Nelaste danke al la editora laboro de Katirai la leganto tenas enmane prezenton de la Kredo, kiu origine celis la japanan eliton, sed estas nun ankaŭ alirebla por la ĝenerala tutmonda publiko. Ĝi ne nur rivelas multon pri tiu tempo, sed prezentas daŭre validan enkondukon en la fundamentojn kaj kernajn trajtojn kaj principojn de la Bahaa Kredo.

La libro estas profesie kaj bonkvalite eldonita. Iom mirigas la manko de paĝnombrado (laŭ informo de la eldoninto ĝi estas 200-paĝa) kaj iom ĝenas la tre eta skribo precipe en la anglalingva parto.

La libro haveblas en interretaj librovendejoj aŭ rekte ĉe la eldoninto:

foad.katirai@trinity.oxon.org.

Bernhard Westerhoff

Ĉi tiu recenzo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/02/recenzo-48/

Nia trezoro: Gustav John Ramstedt
Per la suba artikolo en Nia trezoro finiĝis la dujara ciklo dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton. En la sekva jaro ĉi-rubrike aperos artikoloj pri dek plej gravaj movadorganizantoj.

La granda finna lingvisto kaj diplomato Gustav John Ramstedt naskiĝis la 22an de oktobro 1873. La malriĉa familio havis 11 infanojn, el kiuj ne nur Gustav John iĝis elstara civitano. El liaj fratoj Rafael (1888-1933) estis populara ŝlagrokantisto kaj Manu (1881-1960) socialista parlamentano, dum Armas (1894-1979) iĝis la ĉefa finna adepto de Occidental-Interlingue.

Ramstedt lernis Esperanton verŝajne en 1890 kiel la unua finno, kies esperantisteco estas dokumentita. En 1891 li aperis en la adresaro de Zamenhof kiel №3604. En lia taglibro tamen la unua mencio pri Esperanto aperas nur en januaro 1895, kiam li aĉetis lernolibron por perfektigi sian lingvoscion.

Tiutempe li jam havis kontaktojn kun alilandaj esperantistoj, precipe rusoj. En 1897 A. Zinovjev proponis al li kompili liston de Esperanto-radikoj kun finna traduko, sed por tio li ne havis tempon. Por sia planata kolekto Voĉoj de popoloj A. Kofman mendis de li tradukojn el pluraj lingvoj, i. a. la japana, kiun Ramstedt tiam ne sciis, kvankam Kofman ial kredis tion. La libroprojekto ne realiĝis, sed multaj tradukoj de Ramstedt aperis dise, iuj eble celitaj por Kofman. En sia periodo en Tokio Ramstedt esperantigis por La Revuo Orienta du poemojn de V. A. Koskenniemi, kiuj aperis en 1920 kiel la unua prezento de la finna beletro en Japanio.

Ramstedt ekstudis teologion en la Universitato de Helsinko, sed baldaŭ lingvoj konkeris lin, kaj la intenco iĝi pastro cedis al kompara lingvistiko. Post magistriĝo en 1898 li komencis esplorvojaĝon, kiu daŭris ĝis 1901 kaj direktiĝis al la centra regiono de Volgo kun pluraj finn-ugraj popoloj, al la regiono sude de Bajkalo kaj al la centro de Mongolio. Li celis verki disertacion pri siaj eltrovaĵoj, sed okazis katastrofo: la kesto kun liaj notoj k.a. materialoj estis ŝtelita en trajno. Tamen, dank’ al bona memoro kaj notoj en unu kunportita kajereto li povis fari en 1902 licenciulan kaj tuj poste doktoran disertaciojn.

Printempe 1903 Ramstedt vizitis la regionojn en Kaŭkazo kaj norde de la Kaspia Maro. Aŭtune 1903 startis la tria vojaĝo, kiu iris tra Kaŭkazo kaj la Kaspia Maro al Turkmenio kaj Kazaĥio, sed baldaŭ li malsaniĝis je malario kaj devis reveni. En 1904 li faris dum ok monatoj esplorojn ĉe kalmukoj en la regiono de Volgo kaj Dono. En majo 1905 li iris al Turkestano, la nuna aŭtonoma regiono Xinjiang en Ĉinio, por esplori orientmongolajn lingvojn, sed en decembro li tamen devis reveni hejmen pro la milito inter Japanio kaj Ruslando kaj la kaoso post la revolucio de 1905. En 1909 li faris dum duona jaro esplorojn en la centra parto de Mongolio. Tien iris ankaŭ la lasta vojaĝo en 1912, kiu daŭris kvin monatojn. Siajn sep esplorvojaĝojn li priskribis en Seitsemän retkeä Itään (Sep vojaĝoj orienten, 1944).

Ramstedt fariĝis docento en la Universitato de Helsinko en 1906 kaj en 1917 ĝia unua profesoro pri la altaja lingvistiko. En 1916 li fariĝis ankaŭ ano de la Finnlanda Scienca Akademio.

En 1908 Ramstedt faris prelegserion Lingvoscienco kaj Esperanto en la Universitato de Helsinko, la unuan tian universitatan kurson en la mondo. Tio verŝajne eblis, ĉar li estis docento de la universitato kaj ĉar inter ĝiaj aŭtoritatuloj troviĝis ankaŭ la prestiĝa lingvisto Emil Setälä, patro de Vilho Setälä kaj amiko de Esperanto.

Ankaŭ poste, kiam Ramstedt vivis en Tokio, li daŭrigis lingvosciencajn esplorojn kaj ekstudis ankaŭ la korean. El tio rezultis en 1939 la unua moderna korea gramatiko A Korean Grammar (Грамматика корейского языка, 1951).

En 1939 Japana Esperanto-Instituto eldonis Traktaton pri la origino de japana popolo de Motojuki Tokieda, kiun Ramstedt unue legis en Japan Advertiser en 1929. Li konsentis kun la aŭtoro, ke “la origino de la japana popolo estas intermiksita raso naskita el la geedziĝo inter viroj de suda gento kaj virinoj de norda gento”. Apoge al la konkludoj de Tokieda li verkis leteron, kiun la sama revuo aperigis. La du tekstoj estis eldonitaj kune de JEI en Esperanta traduko.

Al Tokio Ramstedt venis en 1919 kiel la unua finnlanda ambasadoro kaj restis tie dek jarojn. Pri tiu periodo li poste faris radioprelegaron, eldonitan kiel libro en 1950 (Lähettiläänä Nipponissa; Kiel ambasadoro en Nipono). En ĝi temas ankaŭ pri kontaktoj kun esperantistoj, kiuj ofte invitis lin prelegi. La prelegoj instigis multajn lerni Esperanton, i. a. la verkiston Miyazawa Kenji, kiu aŭdis Ramstedt en 1926. (Lia Nokto de la Galaksia Fervojo, en kiu ankaŭ Esperanto rolas, aperis Esperante en 1984 en traduko de Konisi Gaku.) Ne mankis tamen ankaŭ malamikoj de Esperanto; ekzemple, la guberniestro de Shizuoka malpermesis Esperanto-klubojn, post kio tieaj aktivuloj petis konsilon de Ramstedt. Li rakontas:

Pripensinte la aferon el diversaj flankoj, ni fine decidis, ke mi faros prelegvojaĝon al Shizuoka. Mi prelegos Esperante – tiam ni vidos, kiel sin tenos la guberniestro al tio. – Mi veturis al Shizuoka. Ĉiuj esperantistoj de la urbo estis en la prelegejo. En la salono certe estis ankaŭ multaj aliaj, kiuj konis la situacion kaj scivolis, kio okazos. En streĉita atmosfero mi komencis la prelegon. La publiko sekvis ĝin sciavide. Oni atendis, ke en iu ajn momento aperos policanoj kaj dispelos la kunvenon. Tamen, mi povis sen ĝeno fini mian prelegon. Eble iuj elrevigis, sed almenaŭ la esperantistoj estis ĝoje surprizitaj. Ili estis tre dankaj al mi pro la afero. Ili komprenis, ke ĉar mi apartenis al la diplomataro, mi iom ŝanĝis la opinion de ilia guberniestro pri esperantistoj. Ankaŭ sian societon ili povis poste ekfunkciigi sen interveno de aŭtoritatoj.

Por esperantistoj en Osaka Ramstedt verkis Kalevala-stilan longan laŭdpoemon, kiu aperis en Verda Utopio (marto 1921). Lia okupiĝo pri poezio komenciĝis frue; kiel 20-jarulo li jam eldonis kolekton de kontraŭalkoholaj poemoj. Li kompilis ankaŭ antologion de japana poezio en la finna (1953), sed ĝian aperon li ne plu vidis, ĉar li mortis la 25an de novembro 1950.

Osmo Buller

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/12/trezoro-4/

Japanio: Obama, sed ne tiu
La lastjara 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la granda urbo Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Kontraŭe, la ĉi-jara 101a kongreso gastis la 11-13an de oktobro en la malgranda urbo Obama kiu frontas al bela maro. La urbo Obama estas historio-riĉa kaj havas kelkajn fiŝajn havenojn. Estas interese, ke kiam Barack Obama kandidatiĝis por la posteno de la usona ŝtatprezidanto, la urbanoj apogis lin ĉar la literumoj koincidas.

Inter la 240 kongresanoj estis 29 el 9 landoj ekster Japanio, inkluzive de 12 el Ĉinio kaj 7 el Koreio, kiuj partoprenis en la 4a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) en la antaŭa semajno. Krome, preskaŭ 200 personoj pagis reduktitan kotizon por morale subteni la kongreson sen ĉeesti ĝin.

En la inaŭguro salutis Suzuki Keiichiro, la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kiel la kongresa prezidanto; Kitagawa Syozi, la estro de Loka Kongresa Komitato; Matsuzaki Kouji, la urbestro de Obama; reprezentantoj de la invititaj landaj asocioj: Nan Youli el Ĉinio, Bak Suhyeon (Elstara) el Koreio kaj s-ro Huynh Van Ut el Vjetnamio; kaj invititaj prelegantoj: prof-ino Gong Xiaofeng (Arko) el Ĉinio kaj Kim Seon-Wook (Suno) el Koreio.

Ĝojigis la ĉeestantojn, ke la urbestro Matsuzaki salutis du-trione en la bele prononcita Esperanto – ja Kitagawa Syozi, la estro de LKK estis instruisto de la urbestro kiam li estis en duagrada mezlernejo.

La kongresa temo estis “Ni akordu trans la maro – manĝo, naturo kaj amikiĝo”. Prelegoj malfermaj al la civitanoj okazis pri jenaj temoj:

Prof. Isobe Shosaku, specialisto kaj esperantisto, pri sekureco kaj kvalito de manĝaĵoj,

Arko pri situacio de medio kaj energio en Ĉinio,

Nisino Hikaru pri ĉi tiu distrikto, ne tro dependanta de atomcentraloj,

prof. Kimura Goro Christoph pri energi-konverto el loĝlokoj – ekzemploj en Germanio kaj la ebleco en Japanio,

Suno pri sia unumonata vojaĝo tra Japanio per Esperanto,

s-ro Omori Kazuyoshi pri la de li reeltrovita historio, ke la vilaĝanoj savis la koreajn ŝipanojn, kies ŝipoj drivis al la bordo de Obama en 1900.

Okaze de la kongreso memore eldoniĝis la bild-libro La vilaĝo, al kiu blovis la vento en Esperanto.

Pri la nukleaj centraloj prelegis en alia programero la budhisma monaĥo Nalazima Tetuen, kaj la germana kuracisto d-ro Dieter Kleemann.

Kiel unu el la fakkunsidoj okazis “Azia Agado”. Tie la invititoj el Azio raportis pri sia agado en Koreio, Vjetnamio kaj Ĉinio.

Sekvis raportoj pri Japanio, KAEM (Komisiono pri Azia Esperanta Movado de UEA) kaj pri JEJ (Japana Esperanto-Junularo) kaj invito al la 33a Komuna Seminario okazonta en Vjetnamio. Menciiĝis, ekzemple, “kakaotokaj” (poŝtelefonaj) kursoj en Koreio, printempa kaj somera renkontiĝoj en Vjetnamio kaj kurso en universitato en Hanojo, la 10a kongreso kaj malfermo de la Esperanto-muzeo en la urbo Zaozhuang en Ĉinio, enketo de JEI-membroj pri taksado kaj farendaĵoj de JEI. Petiĝis kontribuo de japanoj al la azia movado. JEJ fortigas edukadon. Post ĉiu raporto okazis demandoj, kaj sekvis libera diskuto.

Multaj kongresanoj loĝis en vilaĝaj loĝejoj proksime de fiŝhaveno. La kongresa bankedo estis en la dua vespero ĉe la vilaĝloĝejoj. Do, en la bankedo oni preparis multajn freŝajn krudajn fiŝojn. Partoprenantoj multe ĝuis la manĝaĵojn.

La programeroj en la lasta tago estis mallongigitaj pro la proksimiĝo de tajfuno. Ni revenis hejmen kun kara memoro kaj refreŝigita energio.

Kimoto Yasuhiro

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/11/japanio-2/

Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno
La 12an de novembro en la Imperiestra Palaco en Tokio la japana esperantisto kaj mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno. Ĝi estis donita al li pro la kreo de la bastonvalizo Walkin’Bag, kiu helpas handikapulojn por moviĝi ien ajn dum komercado, promenado, vojaĝoj, eĉ hejme.

Etsuo Miyoshi mem rakontis pri la evento:

«Ĉirkaŭ unu mil ordenricevantoj estis en la granda halo. La Imperiestro gratulparolis. Poste, li promene sin direktis rekte al mi. En mia koro regis konfuzo. Mi ne komprenis, kio okazis. Li afable demandis pri mia sano, mi dankis pro lia komplezo, kaj li kliniĝis. Sekve, la Imperiestro ĉirkaŭiris, salutante ĉiujn.

Post mia naskiĝo mi kaptis poliomjeliton. Infanoj primokis min, amikinoj foriris de mi, malfacilis al mi promeni, kaj nun mi batalas kontraŭ postpoliomjelito. Tiaj premoj trejnis min persisti en la kreado, surmerkatigo kaj manaĝerado de ĉio ajn. Tiel mi povis transiri Rubikonon.

Retrorigardante mian vivon, mi konstatas, ke Dio benis min. Mia malsano utilis por helpi aliajn suferantojn kaj krei paradizon.

Koran dankon pro via subteno kaj komprenemo por mia agado en Oomoto, Esperantujo kaj komercado».

Ĉi tiu artikolo aperos en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/ordeno-2/

Gaja kaj internacia jubilea kongreso en Japanio
Kun 719 aliĝintoj okazis la jubilea 100a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio de la 12a ĝis la 15a de oktobro.

La organizanto, Japana Esperanto-Instituto, invitis reprezentantojn de Esperanto-organizaĵoj de membrolandoj de KAEM, kaj venis sep reprezentantoj el Koreio, Ĉinio, Nepalo, Vjetnamio, Indonezio, Taĝikio kaj Irano. Krom ili ĉeestis pli ol 40 eksterlandaj esperantistoj el 23 landoj, kio donis al la kongreso internacian etoson.

La unua Japana Kongreso okazis en 1906, tamen la numero 100 estas aparte signifoplena, do ni decidis okaze de ĉi tiu kongreso retrospekti la riĉan historion kaj kapti novan perspektivon de nia movado. “Esperanto ligas homajn korojn – de la pli ol 100-jara historio al estonteco” estis la temo de la jubilea kongreso.

Pro tio unu el la ĉefaj aranĝoj estis la publika prelegkunsido pri la rolo de Esperanto en la moderna Japanio kaj tiu de Japanio en la internacia Esperanto-movado. Prelegis prof. Gotoo Hitosi kaj d-ro Ulrich Lins, kaj prof. Kimura Goro Christoph parolis pri la estonta rolo de Esperanto kiel la ponto por dialogo inter Japanio kaj la mondo. Ĉeestis pli ol 350 homoj, inkluzive de ĉirkaŭ 50 civitanoj.

La kongreson karakterizis multaj publikaj programeroj, kiuj altiris neesperantistojn. Precipe ĝojigis homojn la publika koncerto, en kiu kun kelkaj japanaj esperantistoj-muzikistoj ludis JoMo. Ĝojiga fakto estas, ke venis ĉirkaŭ 50 civitanoj al la enkonduka kurso de Esperanto de Huzimaki Ken’iti. Ankaŭ la japanlingvan paroladon de Jack Halpern pri lingvolernado kaj efiko de la scio pri Esperanto aŭskultis pluraj neesperantistoj. Dekojn da neesperantistoj allogis la prelego de Osmo Buller pri Gustaf John Ramstedt, finna esperantisto, lingvisto kaj diplomato, kiu estis finnlanda ambasadoro en Japanio de 1919 ĝis 1930, kaj la “Literatura Dialogo” de du junaj esperantistoj-verkistoj.

Prelegis por la kongresanoj Lee Jungkee el Koreio, d-ro Markus Gabor el Hungario, Joel Amis el Kanado kaj Osmo Buller. La invititoj el aziaj landoj kaj aliaj azianoj ĉeestis kunsidojn kaj parolis pri la Esperanto-movado en siaj landoj kaj pri si mem.

Junaj invititoj kune kun japanaj gejunuloj gaje aktivis kaj donis al la kongreso viglecon kaj bonetoson.

Isikawa Tieko

Foto Hotta Hirohiko

Ĝi estas artikolo el la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/japanio/

Monda Pupekspozicio 2013
La varsovia esperantistino Agnieszka Mozer, kiel “pupambasadorino”, venis al Higashikagawa por la Monda Pupekspozicio 2013. (La foton sendis Etsuo Miyoshi)

Kun la rekorda nombro de 15 mil vizitantoj la 6an de oktobro finiĝis la 3a Monda Pupekspozicio en la japana urbeto Higashikagawa. Al ĝia sukceso kontribuis 20 mencioj en japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj 30 informoj en ĵurnaloj, televido kaj radio eksterlande.

La ekspozicio estis ĉi-jare dediĉita al Pollando por omaĝi la naskiĝlandon de d-ro Zamenhof. La pupkolekto kun pli ol 800 pupoj en tradiciaj kostumoj el 44 landoj estis farita danke al la tutmonda esperantistaro. Inter la polaj pupoj troviĝas ekzempleroj el porcelano donacitaj de la Pollanda Ambasado en Japanio, de la Pollanda ĉekarpata regiono, de la vojevodo de Silezio, de la vojevodo de Mazurio kaj 17 pupoj donacitaj de Facebook-amiko.

“Ĉi tiu pupekspozicio estas okazo por lerni pri aliaj kulturoj kaj kreskigi la popolan interkompreniĝon”, – emfazis dum sia parolado la ambasadoro de Pollando en Japanio, Cyryl Kozaczewski dum la malferma ceremonio. Ĝin ĉeestis ankaŭ la guberniestro de Kagawa, S-ro Keizô Hamada, la Urbestro de Higashikagawa, S-ro Hideki Fujii kaj aliaj aŭtoritatuloj pri kulturo kaj turismo de la regiono.

Atentokapta por la ĉeestantoj kaj la amaskomunikiloj estis, ke la edzino de la Pollanda Ambasadoro, iliaj du filinoj kaj nia pupambasadorino veninta el Pollando, Agnieszka Mozer, surhavis tradiciajn polajn kostumojn.

Gastoj estis bonvenigataj en la ĉefsalono per muziko de Chopin. Tutmura mapo de Pollando montris la diversajn vojevodiojn kaj sur 16 podioj estis prezentitaj pupoj laŭ la vojevodia deveno.

La enketiloj montras, ke la vizitintoj pozitive taksis la ĉeeston de ĉarma pupambasadorino, la prezentitan materialon kaj esprimis sian esperon pri la plua okazigo de la ekspozicio. Plie, homoj esprimis sian rekonsciiĝon pri la kultura valoro de la japanaj pupoj. 50% el la vizitantoj sciigis, ke ili konas, kio estas Esperanto, ke ĝi necesas por la monda paco kaj kuraĝigis la esperantistojn daŭre agi malgraŭ la nuna dominado de la angla.

La pupekspozicion ĉiujare organizas la Nova Turisma Asocio en la urbo Higashikagawa. Ĉi-jare ĝin aŭspiciis la Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo de la Pola Respubliko, la Ambasado de Pollando en Japanio kaj la polaj vojevodioj Lubuŝio, Mazovio kaj Silezio.

Etsuo Miyoshi

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/pupoj/

Kio kaj kia estas Oomoto
Dobrzyński, Roman. Rakontoj el Oomoto. – [Kruszyn Krajeński]: Skonpress, 2013. – 255 p., il.

Multaj esperantistoj konas la vorton Oomoto, ĉar ĝi daŭre okazigas fakkunsidon en UK kaj ĉiujare donas la premion Onisaburo Deguĉi.

Sed kiom da personoj scias la aktualan Oomoton? Kiel Oomoto naskiĝis? Kiamaniere ĝi aktivas religie? Kiam ĝi enkondukis Esperanton? Kiom da historio ĝi havas? Kial Oomoto ofte prezentas japanan tradician arton en fakkunsidoj? Ĉu estas rilato inter arto kaj Oomoto? Kia estas la vivo en Oomoto? Kion Oomoto celas? Laŭ mia opinio, malmultaj povas respondi tiujn demandojn.

Roman Dobrzyński prenas Oomoton kiel la trian temon en Esperantujo. Li ne nur pritraktis alloge interesajn objektojn kiel ĵurnalisto, sed ankaŭ lia maniero por elsendi estas unike kreiva. Ĉi tiu libro ne estas simpla legindaĵo sed ankaŭ spektindaĵo. Tio ne signifas la abundecon de fotoj uzataj en la libro. Fakte 66 fotoj estas prezentataj en ĝi. Sed temas pri tio, ke la libro aldone havas 43-minutan filmon sur disko je la stilo DVD.

Antaŭ du jaroj lia filmo Japana printempo – Oomoto 2009 gajnis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA.

La filmo aldonita ĉi-foje estas en nova versio. Ĝi inkluzivas scenojn pri la Interamikiĝa Evento memore al la 90-jara datreveno de la fondiĝo de EPA (Esperanto-Populariga Asocio – satelita organizo pri Esperanto en Oomoto), kiu okazis fine de majo kaj komence de junio ĉi-jare en Oomoto.

Kvin jaroj da dediĉado de li al Oomoto ebligis al li en la libro kaj en la filmo sukcese montri diversajn aspektojn de Oomoto: vivo en Oomoto-Centro, ne nur kiel fundamenta historio kaj doktrino de Oomoto, sed ankaŭ kiel propra dikoncepto pere de intervjuo al mi kaj interreligia movado, unu el la fundamentaj sanktaj libroj de Oomoto, Rakontoj el la Spirita Mondo, la ideala estonta mondo celata de Oomotanoj, Esperanta aktivado en Oomoto ĝuste dum 90 jaroj kaj lastatempa internacia movado, eĉ la vizito al Oomoto de Inazo Nitobe, komprenmaniero pri arto, kredo kaj vivo, la agado de eminenta oomotano kaj esperantisto, Miyoshi Etsuo, por popularigi nian karan lingvon en Eŭropo.

Ĝi certe enkondukos vin al la aŭtenta Oomoto!

Okuŭaki Toŝiomi

Ĉi tiu recenzoo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/09/recenzo-22/