Arkivo por la etikedo 'Japanio'
24 Septembro 2016 de AlKo
Dum la 6a Monda Pupfestivalo estos montrataj proksimume 1,500 pupoj el 71 landoj, ĉiuj portantaj la tradiciajn kostumojn de la originaj landoj. De 2014 estas inkludita ankaŭ Esperantujo kun pupoj senditaj de esperantistoj el la tuta mondo.
21 Septembro 2016 de AlKo
Dum dekoj da jaroj mankis kontakto inter esperantistoj de la najbaraj insuloj Saĥaleno (Ruslando) kaj Hokkajdo (Japanio).
13 Novembro 2015 de AlKo
Kun la mirinda nombro de 15 mil vizitantoj finiĝis la kvina Monda Pupfestivalo en la urbo Higashikagawa loĝata de 32 mil personoj. Al tiu sukceso kontribuis 15 mencioj en la japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj informoj en ĵurnaloj, TV kaj radio eksterlande. La pupkolekto nun enhavas 1 mil 390 pupojn en tradiciaj kostumoj el 70 landoj [...]
16 Februaro 2015 de AlKo
Aibara Susumu. A Taisho Era Japanese Elite’s Consideration of the Baha’i Movement. – Tankobon: Foad Katirai, 2014. – 202 p., il. Tiu ĉi libro estas la editorita publikigo en du partoj – de la japana kaj de komentita kaj vaste prinotita angla versioj – de disertacio el 1925 de unu el la plej unuaj japanaj [...]
19 Decembro 2014 de AlKo
Per la suba artikolo en Nia trezoro finiĝis la dujara ciklo dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton. En la sekva jaro ĉi-rubrike aperos artikoloj pri dek plej gravaj movadorganizantoj. La granda finna lingvisto kaj diplomato Gustav John Ramstedt naskiĝis la 22an de oktobro 1873. La malriĉa familio havis 11 infanojn, el kiuj ne nur Gustav [...]
18 Novembro 2014 de AlKo
La lastjara 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la granda urbo Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Kontraŭe, la ĉi-jara 101a kongreso gastis la 11-13an de oktobro en la malgranda urbo Obama kiu frontas al bela maro. La urbo Obama estas historio-riĉa kaj havas kelkajn fiŝajn havenojn. Estas interese, ke kiam Barack Obama kandidatiĝis por la posteno [...]
19 Novembro 2013 de AlKo
La 12an de novembro en la Imperiestra Palaco en Tokio la japana esperantisto kaj mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno. Ĝi estis donita al li pro la kreo de la bastonvalizo Walkin’Bag, kiu helpas handikapulojn por moviĝi ien ajn dum komercado, promenado, vojaĝoj, eĉ hejme. Etsuo Miyoshi mem rakontis [...]
12 Novembro 2013 de AlKo
Kun 719 aliĝintoj okazis la jubilea 100a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio de la 12a ĝis la 15a de oktobro. La organizanto, Japana Esperanto-Instituto, invitis reprezentantojn de Esperanto-organizaĵoj de membrolandoj de KAEM, kaj venis sep reprezentantoj el Koreio, Ĉinio, Nepalo, Vjetnamio, Indonezio, Taĝikio kaj Irano. Krom ili ĉeestis pli ol 40 eksterlandaj esperantistoj el 23 landoj, [...]
21 Oktobro 2013 de AlKo
Kun la rekorda nombro de 15 mil vizitantoj la 6an de oktobro finiĝis la 3a Monda Pupekspozicio en la japana urbeto Higashikagawa. Al ĝia sukceso kontribuis 20 mencioj en japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj 30 informoj en ĵurnaloj, televido kaj radio eksterlande.
21 Septembro 2013 de AlKo
Dobrzyński, Roman. Rakontoj el Oomoto. – [Kruszyn Krajeński]: Skonpress, 2013. – 255 p., il. Multaj esperantistoj konas la vorton Oomoto, ĉar ĝi daŭre okazigas fakkunsidon en UK kaj ĉiujare donas la premion Onisaburo Deguĉi. Sed kiom da personoj scias la aktualan Oomoton? Kiel Oomoto naskiĝis? Kiamaniere ĝi aktivas religie? Kiam ĝi enkondukis Esperanton? Kiom da [...]
15 Marto 2012 de AlKo
La suba teksto, publikigita en la marta kajero de La Ondo de Esperanto okaze de la unua datreveno de la pasintjara katastrofo en Japanio, aperis ankaŭ en La Revuo Orienta.
19 Januaro 2012 de AlKo
TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 la 68a Internacia Junulara Kongreso ne okazos en Japanio. Pro organizaj malfacilaĵoj, la japana LKK devis rezigni pri organizado de la kongreso. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj TEJO devis akcepti [...]
16 Novembro 2011 de AlKo
La serenan posttagmezon de la 7a de oktobro, en trejneja instanco inter montetoj en la urbo Seongnam, sude de la korea ĉefurbo Seulo, iom post iom amasiĝis koreoj, kaj vespere, du busoj da japanoj aldoniĝis. Jen la komenco de la 43a Korea Kongreso de Esperanto por koreoj, la 98a Japana Esperanto-Kongreso por japanoj, sed ili [...]
23 Majo 2011 de AlKo
Aperis sur disko kvar kolektoj de zamenhofologia materialo kolektita de Ludovikito. Iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof, familiare konata kiel PVZ (legu pli pri ĝi), estas projekto de la japana zamenhofologo Ludovikito (Itô Kanzi). Eldoninte kadre de PVZ entute 58 volumojn en kelkaj serioj, Ludovikito forpasis en 2005, ne sukcesinte presigi ĉion kolektitan. [...]
20 Marto 2011 de AlKo
Lingvo gravas, sed grandaj katastrofoj, kiel la marta sismo kaj cunamo en Japanio, substrekas la bazon de ĉiu lingvo: vivo. Sen vivo ne estas lingvo. Pro tio, kiel esperantistoj, ni devas direkti niajn pensojn al Japanio, kaj ne nur al niaj samideanoj. Ĝuste en ĉi tiu tempo en Bruselo oni diskutas la sekurecon de atomfabrikoj [...]