2 Januaro 2016 de AlKo
1. Novjarfesto. 2. Antaŭ 75 jaroj (1941) germania aerarmeo grave damaĝis la katedralon Llandaff en Kardifo. 5. Antaŭ 950 jaroj mortis Eduardo la Konfesanto (1003?-66), antaŭlasta anglo-saksa reĝo de Anglio. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Hayao Miyazaki (1941-), japana reĝisoro de desegnofilmoj, aŭtoro de la populara mangao pri Naŭsika.
3 Januaro 2015 de AlKo
1. Novjarfesto. Antaŭ 1250 jaroj naskiĝis Alî ibn Musa al-Ridha (765-818), ŝija imamo, la okageneracia posteulo de Mohamedo. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Małgorzata Handzlik (1965-), pola esperantistino kaj membro de la Eŭropa Parlamento.
2 Januaro 2014 de AlKo
1. Novjarfesto laŭ la Gregoria kalendaro. Antaŭ 400 jaroj naskiĝis John Wilkins (1614-72), angla filozofo kaj aŭtoro de planlingvo. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Kristijonas Donelaitis (1714-80), fondinto de la litova literaturo. 3. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Robert Marvin “Bobby” Hull (1939-), legenda kanada hokeisto, konata kiel Ora Raketo. 5. Antaŭ 425 jaroj mortis Katerino de [...]