20 Januaro 2015 de AlKo
Ekde 1983 ĉiujare komence de januaro esperantistaj vojaĝantoj kaj turistoj renkontiĝas ĉe la monto Poludnica (1.549 m) en la Malaltaj Tatroj (Slovakio). Ankaŭ ĉi-jara renkontiĝo, kiu okazis la 3–6an de januaro, estis fino de riĉa jaro 2014 kaj starto por la jaro 2015.
10 Septembro 2014 de AlKo
Vajs, Ján. Ultima Thule: Kongresumi kaj vojaĝi en Islando. – Bratislava: Karpaty-Infopress, 2013. – 48 p., il. – 100 ekz. – (Eldonserio Tra la mondo per Esperanto; №2). La Universalaj Kongresoj estas la ĉefaj manifestiĝoj de la Esperanto-komunumo. Ili havas riĉajn programojn kaj ofte okazas en landoj malproksimaj kaj interesaj. Do, la vizitantoj povas ĝui, [...]
24 Januaro 2014 de AlKo
La programo de la renkontiĝoj de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj kutime celas esperantistojn. Sed la organizantoj de la 32a renkontiĝo Poludnica, okazinta la 4–6an de januaro 2014 en Malaltaj Tatroj (Slovakio), preparis interesan programon ne nur por esperantistoj – la sabata programo estis malfermita por ĉiuj, kiujn interesas vojaĝado, turismo, Esperanto kaj foraj landoj.