Arkivo por la etikedo 'Italio'

Itala tradukkonkurso

Itala Esperanto-Federacio organizas literaturan tradukkonkurson de la itala al Esperanto. La konkurso konsistas el du branĉoj: poezio: maksimuma longo ne fiksita prozo: (rakonto, novelo) maksimuma longo 13.000 tajperoj La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn por ĉiu branĉo.

83a Itala Kongreso de Esperanto: Se vi ne ebriiĝas pro la etoso, la suno, la arto, vi povas, tamen, ebriiĝi per vino

Ĉi tiu foto estas farita ne en IJK, sed en Itala Kongreso de Esperanto! Frascati (Fraskati) estas la nomo de la urbeto, en kiu okazis la 83a Itala Kongreso de Esperanto. Ĝi estas konata en la mondo ĉefe pro sia vino, kiu ricevis la honoran klasifikon, “DOC = Ni kontrolis, ke ĝi vere venas de [...]

La Konkursoj de Samideano

Revenas “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, konkurso starigita de itala samideano Giuseppe Campolo, kun la subteno de la komunumo de S-ta Anĝelo de Brolo (Mesino – Sicilio) kaj de Itala Esperanto-Federacio. Rajtas partopreni ĉiuj poetoj el nia planedo, per poeziaĵoj en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj. Oni devas sendi retpoŝte (en formato [...]

“Italoj ne kapablas organizi ion ajn. La Itala Kongreso de Esperanto estas escepto”

Pri la vereco de la unua titola frazo sufiĉas demandi iun ajn germanan ĵurnaliston, kaj tiu certigos vin. Pri la vereco de la dua frazo sufiĉas partopreni la Italan Kongreson de Esperanto.

Junulara plankunsido en Italio kaj tra la mondo

(GAZK 7) La estraro de TEJO revenis post jaro kunveni denove en Novara, Italio. De la 6a ĝis la 8a de marto kunvenis kvin el la sep estraranoj, plus TEJO-volontulo kaj observantoj de UEA kaj ILEI. La protokolado kaj taskmastrumado okazis pere de la interaktiva komputila programo Trello, tiel ke la protokolado, la registro de [...]

Italio: La malkongresa kongreso

Estas malfacile en Esperanto precize difini la signifon de vortoj kun la prefikso “mal-”. Kion signifas “malkongresa kongreso”? Mi pensas, ke en ĉi tiu kunteksto ĝi aludas je trajtoj nekongruaj kun la tradicia bildo de kongresoj de eŭropaj landaj asocioj. Unue, temas pri la loko. La 81a Itala Kongreso de Esperanto okazis en Fai della [...]

Ekumene kaj Esperante en Trento

En 1542 Trento estis la urbo elektita por gastigi Koncilion de la romkatolika eklezio, kiu poste okazis tie de 1545 ĝis 1563, kun interrompoj kaj portempa translokiĝo. Ĝi konatiĝis kiel la Tridentina koncilio, kiu deziris unuigi la eklezion post la reformacio. La Koncilio ne sukcesis, sed tiu sopiro kvazaŭ testamente gravuriĝis en la destino de [...]

Ĉiel-blua marbordo iĝis verda

Kiam oni kunmetis la 1an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro en la unua jardeko de la pasinta jarcento, oni estis plene en la franca periodo de Esperanto, kaj oni oficialigis la radikon lazur-, kiu signifu laŭ la Plena Ilustrita Vortaro: “Blua koloro de la ĉielo aŭ de Mediteraneo”. De tiam estis eble paroli pri [...]

La 79a kvazaŭitala Esperanto-Kongreso

Se vi loĝas norde de Florenco, de la montaro Apeninoj ĝis la Norda Poluso, vi ne povas kompreni, kio estas Mazaradelvalo. En la itala Mazara del Vallo, sed simple nomita de la kongresanoj: Mazaro. Temas pri urbeto ĉe la maro, fondita de fenicoj, gravigita de araboj, kiam ili konkeris Sicilion, kaj poste dum jarcentoj malbone [...]

Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio

Bone disvolviĝas nova projekto de la Itala Esperantista Federacio, lanĉita de la konata esperantisto Brunetto Kassini, pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo) ĉe la okcidenta bordo de la insulo Sicilio. Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj [...]

Volontuli en Mazaradelvalo, kie Esperanto estas bonvena!

Itala Esperanto-Federacio kaj Centro por Esperanto kaj Interkulturo serĉas volontulon por la oficperiodo inter la 1a de februaro kaj la 15a de junio 2012, aŭ por partoj de tiu periodo, en la belega urbo Mazaradelvalo (itale Mazara del Vallo). La urbo situas en la varma Mediteraneo, sur la insulo Sicilujo, ĉe la maro! La volontulado [...]

EU-subvencio por la Kongreso de Esperanto en Italio

La 17an de novembro 2011 la Itala Nacia Agentejo de la Programo de Tutviva Lernado komunikis la aprobon de la seminario Grundtvig, proponita de la Itala Instituto de Esperanto (IIE), kun la temo “Sed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof”. La seminario okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 en [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.