La Balta Ondo » István Nemere

Libroeldonado sen mitoj. Ne nur en Esperanto
Vilmos Benczik estis la unua alilanda esperantisto, kiu post la Dua Mondmilito oficiale vizitis Uralon. Kadre de la 6a Dekado de Esperanto (Permo kaj Jekaterinburgo, 1989) li rakontis, interalie, pri la eldonado de HEA.

Dum 1976-90 Hungara Esperanto-Asocio (HEA) eldonis 138 librojn en/pri Esperanto. Vilmos Benczik, kiu tiutempe prizorgis la eldonejon de HEA, en la julia Ondo rakontis pri la problemoj kaj solvoj de la eldonado, interalie, pri la amasa vendado de la libroj de HEA en Sovetunio. Ĉi-foje ni aperigas la duan, finan parton de lia artikolo.

Danke al la daŭra moliĝo de la diktaturo ekde 1986 HEA povis aperigi ankaŭ hungarlingvajn librojn sen rekta konekso kun Esperanto. La hungarlingvan eldonadon motivis antaŭ ĉio la deziro rikolti monan profiton, sed ankaŭ la popularigo de Esperanto. La spektro de la eldonitaj libroj estis sufiĉe bunta: troviĝis inter ili libroj kulture valoraj, kaj libroj sen specifa valoro, kiuj nur volis okupi efektivan aŭ supozatan breĉon en la libromerkato. Tamen ankaŭ tiuj lastaj portis utilon al la Esperanto ne nur per la rikoltita monprofito (tre signifa), sed ankaŭ per tio, ke ĉiu libro enhavis informojn pri Esperanto, kelkaj el ili apendice eĉ koncizan gramatikon kaj vortaron.

Tute specifa inter tiuj libroj estis Szerelmi kultúránk – Kulturo de la amo. Ĝi estis ilustrita libro pri seksaj teknikoj (sepdeko da korpaj pozicioj) – la unua tiaspeca libro en Hungario. Post kvardek jaroj de socialisma prudeco tiu libro havis enorman debiton – el 296 miloj da presitaj ekzempleroj dum kelkaj monatoj estis forvenditaj 286 miloj! La libro estis dulingva (la libroservo de UEA ĝis nun vendas ĝin), sekve pli ol duonmiliono (ja tiajn librojn oni kutime studas ne sola…) da hungaroj havis en sia litĉambro esperantlingvan libron…

Alia specifeco estis la libraro de István Nemere. Nemere tiutempe estis sendube la plej populara aŭtoro en Hungario – ŝtataj eldonejoj per la aperigo de liaj hungarlingvaj verkoj atingis enormajn enspezojn. Nemere mem sugestis, ke HEA aperigu ankaŭ liajn hungarlingvajn verkojn (liaj libroj en Esperanto jam de pluraj jaroj aperis ĉe HEA), kaj gajnu monon per ili ne la ŝtato, sed la Esperanto-movado. Lia libraro dividiĝis inter du specoj. La unua speco estis hungaraj versioj de liaj popularaj romanoj, el kiuj kelkaj pli frue jam eldoniĝis esperantlingve. La duan specon konsistigis libroj kun longaj artikoloj pri esoteraj temoj kaj historiaj misteroj – pri tiaj temoj la publiko soifegis, ĉar la socialisma kulturpolitiko pli frue plene malpermesis la aperon de tiaspecaj libroj.

Nemere ĉiupaŝe demonstris sian esperantistecon, al liaj libroj ĉiam estis aldonitaj diversspecaj apendicoj, en kiuj li alvokis siajn legantojn lerni Esperanton – liaj vortoj atingis centmilojn da homoj, kaj tiamaniere li multege (verŝajne pli ol iu ajn persono dum la historio de la hungara Esperanto-movado) kontribuis al la popularigo de Esperanto.

Plian specifan – mi eĉ povus diri: kuriozan – koloron prezentis Ortografia ekzercolibro. Ĝi estis tre bone konstruita ampleksa libro, kiun ŝtata eldonejo de lernolibroj rifuzis aperigi. Mi konstatis la metodikajn valorojn de la libro, kaj decidis aperigi ĝin. La libro rikoltis merititan sukceson, kaj malgraŭ la de tiam forpasinta kvarona jarcento ĝi ankaŭ nun estas la plej vaste uzata tiaspeca libro en Hungario. Tiam la fakto, ke la grava plimulto de la hungaraj mezlernejoj uzis por la instruado de la hungara ortografio libron eldonitan de la asocio de esperantistoj, kvazaŭ subkonscie instigis la publikon rekoni la seriozecon kaj lingvan egalrajtecon de Esperanto.

La hungarlingvaj libroj eldonitaj de HEA tiutempe troviĝis en la oferto de ĉiuj hungaraj librovendejoj. Krome la libroservo de HEA plenumis ankaŭ vaste poŝtajn mendojn – nur dum la jaro 1989 estis senditaj al la mendintoj iomete pli ol 70 mil poŝtaj pakaĵoj – t. e. ĉirkaŭ 200 pakaĵoj ĉiutage.

Inter 1986 kaj 1990 aperis 35-40 hungarlingvaj libroj. Pri ili fidindaj ciferoj disponeblas nur koncerne la periodon ĝis januaro 1990. Dum ĉi tiu periodo:

aperis 30 titoloj;

la suma eldonkvanto de tiuj estis 1 924 000 ekzempleroj;

el tiu eldonkvanto ĝis tiam estis venditaj 1 589 000 ekzempleroj;

el tiu eldonkvanto (pro nevendebleco) estis fordonacitaj 16 000 ekzempleroj;

el tiu eldonkvanto (pro nevendebleco) estis forigitaj el la stoko 84 000 ekzempleroj (tiuj ekzempleroj estis fatrasitaj);

la restinta stoko en januaro 1990 estis: 235 000 ekzempleroj.

Kaj jen, ni venis al la fino de tiu ĉi raporto – mi nur esperas, ke ne estis tute superflue verki ĝin.

Vilmos Benczik

Legu ankaŭ la unuan artikolon de Vilmos Benczik pri eldonado en Hungario.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/11/benczik-2/

Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio
Rubriko: “Nia trezoro”

La revuo kaj eldonejo Literatura Mondo starigis altajn normojn por ajna sekvonto, kaj dum la same Budapeŝta, sed movade vast-temara revuo Hungara Vivo (1961–90) de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) nur grade kaj parte sekvis sian prestiĝan antaŭulon en la beletra kampo, la eldona agado de HEA, duonan jarcenton post Literatura Mondo, sukcesis kvante superi tiun kaj, eble, kvalite egali ĝin.

Ĉi tiuj atingoj dankeblas plejparte al unu homo, Vilmos Benczik (1945- ), kiu inter 1977 kaj 1990 gvidis la eldonan agadon de HEA. En tiu periodo sub la sceptro de Benczik aperis Esperantaj libroj — ofte en miloj da ekzempleroj — almenaŭ ĉiun duan monaton, kun eĉ po deko da titoloj en la pintaj jaroj 1982, 1984 kaj la jubilea 1987.

Multajn librobretojn ornamas plu la kromkovrile prun-blua Tutmonda sonoro (1981), poezia monumento de kaj al Kalocsay, la helverda Hungara antologio (1983), aŭ la oranĝo de la duvoluma, milpaĝa Trezoro (1989). La dua prezentis, precize 50 jarojn post samtitole antaŭula verko, panoramon de la hungara beletro, dum la tria elmontris, kun impona ambicio, la vastan gamon de la Esperanta novelarto. (Anekdote, de Trezoro mi mem posedas vere trezoran ekzempleron. Ĉar mispreso lasis en ĝi plurajn paĝojn blankaj, mi petis kelkajn el la aŭtoroj enverki ion por mi. Tiel mi povas posedi — ekzemple — bindite unuekzempleran, manskriban prozaĵon de Camacho.)

Multaj libroamantoj trovis plezuron ĉe HEA per la distraj Eŭlalia kaj Mariagnes de Lorjak aŭ la pli profundaj Adolesko de Vaha kaj Lappar, la antikristo de Tóth, emociojn per teatraĵoj de Julian Modest aŭ Vojaĝo al disiĝo de Štimec, streĉon per Adiaŭ, Kuzko! de Kníchal aŭ Tiu toskana septembro de Tavanti/Ertl. Eblis riĉigi konojn pri niaj klasikaĵoj per HEA-reeldonoj de Baghy, Kalocsay, Szathmári, Szilágyi. Ne mankis tradukoj el la hungara beletro, el Ady, Heltai kaj Karinthy (mem esperantisto), Móricz, Petőfi, Attila József… Pedagogiajn celojn efike servis grandkvante eldonitaj lerniloj, de La verda koro de Baghy kaj la ilustritaj kajeroj Esperanto por ni de Mikulás ĝis la utilegaj Gvidlibro por supera ekzameno kaj Baza literatura krestomatio, kaj eĉ Esperanta-kamboĝa vortaro.

Pri ĉio ĉi Esperantujo relative bone konscias, sed malpli konate estas ke, ĉefe en la 1980-aj jaroj, la HEA-eldonejo funkciis ankaŭ hungarlingve, ofte pri libroj malmulte aŭ neniom rilataj al Esperanto. Verŝajne mondrekorda estas la sistema aperigado de Esperanto-beletraĵoj en hungara traduko: sinsekvis hungarigoj de la porinfana Kumeŭaŭa de Sekelj, la krimromanoj Varmas en Romo de Tavanti (1988), Ŝia lasta poŝtkarto de Elgo, Kazinski venas tro malfrue de Dorval (1990), sed ankaŭ Maŝinmondo de Szathmári (1989). En la jaro de politika liberaliĝo, 1989, ĝeneralan publikon celis dokumentaĵo pri la ŝakista familio Polgár, aŭ libro pri la manipulita proceso (1949) kontraŭ László Rajk.

Simptome por tiuj hektikaj tempoj, tra-Esperanta hungarigo de La finna vojo de Kekkonen estis aperonta, aŭtune de 1989, kvazaŭ substreke al la esperoj de Hungario fariĝi neŭtrala kiel Finnlando — sed dum la kelkaj semajnoj da traduko kaj presado la politika evoluo superis eĉ tiun stadion, kaj fine la libro dronis en senatento, prefacite de la intertempe signif-perdinta politikisto Imre Pozsgay.

Alia kuriozaĵo estas la tute mala sorto de la dulingva, ilustrita seks-lernilo Kulturo de la amo / Bildlibro pri la seksa vivo de Vilmos Szilágyi, atinginta rekordan eldonkvanton de 246 mil ekzempleroj, kun represo je 40 mil.

Ĝi fariĝis certe la plej amasa libro Esperanta de ĉiuj tempoj, kaj eble ankaŭ tiu tutsocie plej profundefika (kun eventuala escepto de la Unua Libro). Plejpartege ja aĉetis ĝin kleriĝemaj neesperantistoj. (Tiutempe HEA povis eĉ permesi al si televidan reklamadon de siaj eldonaĵoj — mi ne memoras ĉu ankaŭ pri la verko de Szilágyi…)

Sed la sendiskuta stelulo de HEA estis, en ambaŭ lingvoj, István Nemere. Tra la 1980aj jaroj, de post la rakontaro La naŭa kanalo (1981), en rapida ritmo aperis en Esperanto liaj romanoj La fermita urbo, Sur kampo granita, La blinda birdo, Febro, La monto, La alta akvo, Terra, Serĉu mian sonĝon, Dum vi estis kun ni, Vivi estas danĝere, Vi povas morti nur dufoje… Kaj ofte HEA eldonis ankaŭ hungaran version de la samaj titoloj, plezurigante la kreskantan Nemere-fanaron kaj — sian monujon. En intervjuo Nemere asertis ke en Esperanto li klopodas aperigi siajn plej bonajn verkojn. Bonŝance, ĉe HEA li trovis tre bonajn zorgantojn pri liaj verkoj, kaj pri liaj tajperaroj. (Interna klaĉo ĉe HEA rakontis pri Nemerea ŝafo, kiun oni devis korekti al ŝranko, kaj iu vagonaro kiu manuskripte ankoraŭ mis-enhavis la literon i…)

La eldonaĵoj de HEA ĝuis vastan debiton, same tra la tutmonda merkato Esperanta kiel en multaj librovendejoj, eĉ kioskoj, de Hungario. Kial ĉi tiu eksterordinara sukceso? Pro escepta historia konstelacio: la pli kaj pli kapitalisma socialismo de la tiama Hungario. Unuflanke: apud la malmultaj, peze funkciantaj ŝtataj eldonejoj nur kelkaj sociaj organizaĵoj rajtis eldone agadi, inter kiuj HEA; aliflanke, al entreprenema “vulpeto” jam eblis trovi kaj profitige ŝtopi la merkatajn breĉojn neglektitajn de la ŝtataj eldon-mamutoj.

Samtempe, se rigardi translimen, al HEA prosperis komerci same okcidenten kiel orienten. Specife, la eblo fari interŝanĝ-komercon kun Sovetio certigis altajn eldonkvantojn, pro la vasteco de la verda merkato tiulanda. Alispeca komerco floris kun okcidento: mi mem (kaj certe ne mi la sola) aĉetis dekojn da, ĉefe, Nemere-verkoj je hungaraj prezoj, por pluvendi ilin kontraŭ valuto okcidenta.

La fino de tiu ĉi florado venis draste, praktike samtempe kun la forvelko de la revuo Hungara Vivo. Ĝuste ĉi ties lasta numero (1990, №5-6) konsistis trione el reklam-katalogo de 78 eldonaĵoj, preskaŭ ĉiuj de HEA mem. (La reta katalogo de UEA registras 93 HEA-eldonaĵojn, el kiuj okdeko datiĝas el la 1980-aj jaroj.) Kelkaj titoloj aperuntaj ĉe HEA (precipe reeldonoj de Baghy) fine vidis lumon sub la marko Fenikso, presitaj onidire en Aŭstrio. Post 1990, da manuskriptoj restis en la tirkestoj de la Eldona Fako de HEA cento, se ne pli. Kelketaj ja aperis — sed estus interese scii kie ripozas la aliaj, kaj kiom ili valoras…

István Ertl

Ĉi tiu artikolo aperis en la kleriga rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/08/hea/