18 Junio 2013 de AlKo
Ekde la 1910aj jaroj la plej legata, citata kaj menciata humuristo de Hungario, sed krome poeto, dram- kaj prozverkisto, kun vasta erudicio naturscienca kaj filozofia: jen la impona figuro de Frigyes Karinthy (1887–1938). Kvankam li estis ankaŭ esperantisto, pri tiu aspekto de lia vivo eĉ esperantistoj foje traktas fikciaĵojn el liaj verkoj kiel faktojn. Pri [...]
10 Februaro 2013 de AlKo
“Esperanto estas simpla, fleksebla, harmonia lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. Ĝi kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo… Ĝi estas la ideala internacia lingvo”. Ĉu citaĵo el propaganda broŝuro pionir-epoka? Ne: temas pri frazoj el la lasta romano de franca verkisto-fantaziulo, kies revoj, [...]
18 Decembro 2012 de AlKo
Al Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda. Ĝin tradukis István Ertl.
29 Julio 2012 de AlKo
Nia trezoro Ekzistas genio kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed koste de kvalita malegaleco. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene, dubeme – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Kalocsay kaj Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos Tárkony al la dua speco. 54 jaroj da verke aktiva esperantisteco postlasis nur du kompletajn, [...]
26 Aŭgusto 2011 de AlKo
Rubriko: “Nia trezoro” La revuo kaj eldonejo Literatura Mondo starigis altajn normojn por ajna sekvonto, kaj dum la same Budapeŝta, sed movade vast-temara revuo Hungara Vivo (1961–90) de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) nur grade kaj parte sekvis sian prestiĝan antaŭulon en la beletra kampo, la eldona agado de HEA, duonan jarcenton post Literatura Mondo, sukcesis kvante [...]