Arkivo por la etikedo 'Israelo'

Mikaelo Giŝpling forpasis

La 26an de septembro 2017 en Jerusalemo forpasis Miĥail Jakovleviĉ “Mikaelo” Giŝpling (1924-2017)

Israelo: Duoble rekorda kongreso

Kongresi en Israelo, ekskursi en Jordanio kaj kvar Maroj – tio estas la formulo, kiun la Israela Kongreso ofertas al siaj eksterlandaj partoprenantoj ĉiujare. Ankaŭ ĉi-jare tiu plano brile efektiviĝis en la 17a Israela Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo.

Israelo: Kongreso meze de dezerto

La 24–26an de aprilo meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo Kfar Hanokdim (Hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro, okazis la 15a Israela Kongreso de Esperanto. La kongresanoj ĝuis la varian programon kaj intiman, nekutiman etoson.

Partoprenu IJK-on

Ĉio komenciĝis per simpla mesaĝo sendita en februaro en la interreto sub la titolo “Partoprenu IJK-n!” Mi serĉis en la reto: kiam kaj kie okazos la kongreso, kiom da tagoj ĝi daŭros, kiom kostus… Feliĉe iu klarigis al mi, ke tio estas ne nur kuraĝigo, sed ankaŭ konkurso, kiu povas faciligi la partoprenon en la […]

Azia Kongreso en Jerusalemo

Mi ŝatus komenci ĉi tiun raporteton per letero de fama Esperanto-kantisto, kiun mi ricevis antaŭ nelonge: Mi ankoraŭ ne havis la tempon skribi al vi por danki vin pro la mirinda kongreso en Jerusalemo. Ne gravas la pluvo, la etoso estis bonega, la diverseco de la originoj valoris, la ekskursoj ege interesaj. La internacia vespero […]