Arkivo por la etikedo 'Islando'

Forpasis Baldur Ragnarsson

La 25an de decembro 2018 en sia 89a vivojaro forpasis Baldur Ragnarsson (1930–2018) islanda lingvoinstruisto kaj lerneja inspektoro, aŭtoro de poemaroj kaj lernolibroj en la islanda lingvo, membro de Unuiĝo de Islandaj Verkistoj kaj eminenta esperantisto.

Por tiuj kiuj estis kaj ne estis

Vajs, Ján. Ultima Thule: Kongresumi kaj vojaĝi en Islando. – Bratislava: Karpaty-Infopress, 2013. – 48 p., il. – 100 ekz. – (Eldonserio Tra la mondo per Esperanto; №2). La Universalaj Kongresoj estas la ĉefaj manifestiĝoj de la Esperanto-komunumo. Ili havas riĉajn programojn kaj ofte okazas en landoj malproksimaj kaj interesaj. Do, la vizitantoj povas ĝui, […]

Rejkjaviko – malgranda kaj intima

98a Universala Kongreso de Esperanto Rejkjaviko, 21–28 jul 2013 Islando, loĝantare la plej malgranda lando (eĉ se kalkuli la liberan urbon Dancigo en 1927), kiu gastigis universalan kongreson, faris tion ĉi-jare la duan fojon. La kongreso kun 1034 aliĝintoj estis malpli granda ol en 1977 (1199 aliĝintoj), sed ne multe, kaj la nova kongresejo Harpa […]

Rezolucio de la 98a Universala Kongreso de Esperanto

1034 partoprenantoj en la 98a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ĉiuj mondopartoj al la plej norda ĉefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando, Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Insuloj sen izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj;

Mark Fettes – nova prezidanto de UEA!

Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato de UEA en Rejkjaviko la 20an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.

Rejkjaviko atendas vin… Kaj mil aliajn kongresanojn

La 20an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en Rejkjaviko, aliĝis kongresano №1000 – bona preteksto por fari kelkajn demandojn al kongresaj responsuloj en la Centra Oficejo de UEA. Unue respondas Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario.

Perlo en la kongresa koliero: 62a UK en Rejkjaviko (1977)

Kvin semajnojn antaŭ la malfermo de la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko ni proponas konatiĝi kun la ĉefpaĝa artikoleto el la revuo Esperanto pri la unua Islanda UK, okazinta antaŭ 36 jaroj en tute alia epoko. Jen teksto el tiu epoko, kiam multaj esperantistoj sincere kredis je plua progresado de Esperanto, ja ties […]

Nia trezoro: Baldur Ragnarsson

“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi ne eraras en la pritakso de io, kio infektis la poezion de la tuta mondo. […]

“La Ondo”: Amuza statistiko

En la marta Ondo aperis nia kutima abonstatistiko por la jaroj 1998–2010 kaj la listo de la landoj kun pli ol 10 abonantoj en la pasinta jaro: Ruslando 78, Pollando 58, Germanio 35, Francio 34, Brazilo 27, Finnlando 26, Hispanio 25, Belgio 18, Italio 17, Serbio 17, Usono 17, Britio 16, Svedio 12, Ĉeĥio 11, […]