Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio
La urbo apud Bajkalo, la koro de la Orienta Siberio, la loko de la lasta impeto de Ruslando orienten – al Pacifiko. Ĉi tie preĝejojn dekoras budhanaj ornamaĵoj, de ĉi tie oni veturigis okcidenten ĉinan teon, ĉi tie kunvivis kozakoj, buratoj, poloj, ĉinoj… Trajne oni longe proksimiĝas al Irkutsk, la valo de la rivero Angara [...]














