La Balta Ondo » Irina Mironova

Irina Mironova forpasis
La 15an de novembro 2015 en Moskvo subite forpasis

Irina Leonidovna Mironova (1949-2015)

Irina Mironova naskiĝis la 18an de marto 1949 en la urbo Belovo (Kemerova reg., Siberio), studis en la Kemerova muzika lernejo (finis en 1970), Ŝtata muzika pedagogia instituto en Moskvo (1976) kaj en Moskva ŝtata universitato de kulturo kaj arto (1999); laboris plejparte kiel muzikinstruisto kaj pedagogo, interalie en la Kemerova ŝtata universitato de kulturo (1976–87, 1992–2000). Ekde 2000 ŝi estis docento en la Katedro de ĝeneralaj sociaj kaj sociaj ekonomiaj sciencaj disciplinoj en la Akademio de korusa arto en Moskvo. Kandidato de pedagogiaj sciencoj (decembro 1999).

Irina lernis Esperanton en 1986, gvidis Esperanto-rondeton ĉe la kulturdomo de profesia edukado (1989-91) kaj prezidis kooperativon Esperanto (ambaŭ en Kemerovo). Tiam kaj poste, loĝante en Moskvo, ŝi partoprenis, plejparte kun sia edzo Valentin Melnikov (ili geedziĝis la 15an de septembro 2000), en multaj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj Ruslandaj kaj alilandaj, en kiuj ŝi plurfoje prelegis pri klasika muziko kaj ĵazo. En tri Universalaj Kongresoj (2005, 2006, 2009) ŝi pianakompanis Internacian Koruson. Kelkaj ŝiaj artikoloj, recenzoj kaj beletraĵoj aperis en La Ondo de Esperanto, La Karavelo, Mirmekobo kaj aliloke, unu el ŝiaj originalaj noveloj aperis en la antologio El Ombro (2008).

Ni funebras pro la forpaso de Irina Mironova kaj esprimas niajn sincerajn kondolencojn al ŝia edzo Valentin Melnikov.

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

Konstanta referenco