Arkivo por la etikedo 'Irina Gonĉarova'

Apero-6

Apero-6 estas tradicia renkontiĝo de la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. Ĉi-foje ĝi okazis la 16an–18an de marto 2012 en la apudmoskva bieno-ripozejo Jerŝovo. Ĝi celas engaĝi en la Esperant-lingvan medion klubanojn kaj kursfinintojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas nur en Eperanto, kion facilis konstati, ĉar ĉiuj [...]

La 6a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo

La sesa Moskva Internacia Lingva Festivalo tre sukcese pasis la 12an de februaro 2012 en la plej multnacia Ruslanda altlernejo: Ruslanda Universitato de la Interpopola Amikeco (RUDN). Tio estis la sekva ŝtupo en la evoluo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, kiujn ekde 2006 regule organizas la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI. Al la 1000-homa publiko [...]

Moskvo: La unua LF por lernejanoj

La unua Moskva Lingva Festivalo por Lernejanoj (MLFL-1) sukcese pasis la 30an de oktobro en la Pedagogia kolegio №5 en Moskvo. Du kialoj kaŭzis ĝian aperon: manko de konvene granda ejo por la ordinara Moskva LF kaj okulfrapa abundo de registriĝantaj lernejanoj kaj lernejaj instruistoj (pli ol 90). La organizantoj – la Moskva junulara Esperanto-klubo [...]

Moskvo: Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona kulturcentro

La 9an de oktobro en la Usona kulturcentro, situanta en la Fremdlingva biblioteko en Moskvo, okazis lingva festivaleto, dediĉita al la dekjariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro). Ĝin okazigis la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis grandajn Lingvajn Festivalojn en Moskvo. La direktoro de la Centro [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.