Arkivo por la etikedo 'Irina Gonĉarova'
2 Aprilo 2013 de AlKo
La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB). Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti [...]
23 Marto 2013 de AlKo
Apero estas tradicia sezonŝanĝa renkontiĝo de la Moskva Esperanta Asocio “MASI” (eksa Moskva junulara esperanta klubo “MASI”), kiu la 21–24an de februaro 2013 okazis jam la 7an fojon. Ĝi pasis en la bien-ripozejo Jerŝovo apud la malnova urbo Zvenigorod, 40 km okcidente de Moskvo. Apero celas engaĝi en Esperant-lingvan medion la masianojn, ĉi-jarajn kursfinintojn aŭ [...]
14 Marto 2013 de AlKo
La 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman tendencon plu evolui.
7 Marto 2013 de AlKo
En Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco estas la sama, ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do ĝi estas?
4 Decembro 2012 de AlKo
La 18an de novembro en la Nacia Esplora Universitato “La Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la sepa Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun ĉ. 1400 partoprenantoj. La festivala strukturo estis kutima: solena malfermo kun parado de la programkontribuantoj kaj kelkaj koncertaj numeroj, la sep paraleloj de programeroj (sume: 70 lingvoj prezentataj po dufoje, [...]
28 Aprilo 2012 de AlKo
“Bonvenon! Faru la rondon!” Tiu salutfrazo malfermas ĉiun lecionon de la elementa Esperanto-kurso FaRo, funkcianta ekde 2000 ĉe la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. La 4an de aprilo 2012 sukcese ekzameniĝis la gekursanoj de FaRo-35. La evento logis la atenton ne tiom pro la bela vicnumero 35, kiom pro la nekredeble alta lingva nivelo [...]
13 Aprilo 2012 de AlKo
Apero-6 estas tradicia renkontiĝo de la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. Ĉi-foje ĝi okazis la 16an–18an de marto 2012 en la apudmoskva bieno-ripozejo Jerŝovo. Ĝi celas engaĝi en la Esperant-lingvan medion klubanojn kaj kursfinintojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas nur en Eperanto, kion facilis konstati, ĉar ĉiuj [...]
25 Februaro 2012 de AlKo
La sesa Moskva Internacia Lingva Festivalo tre sukcese pasis la 12an de februaro 2012 en la plej multnacia Ruslanda altlernejo: Ruslanda Universitato de la Interpopola Amikeco (RUDN). Tio estis la sekva ŝtupo en la evoluo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, kiujn ekde 2006 regule organizas la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI. Al la 1000-homa publiko [...]
18 Novembro 2011 de AlKo
La unua Moskva Lingva Festivalo por Lernejanoj (MLFL-1) sukcese pasis la 30an de oktobro en la Pedagogia kolegio №5 en Moskvo. Du kialoj kaŭzis ĝian aperon: manko de konvene granda ejo por la ordinara Moskva LF kaj okulfrapa abundo de registriĝantaj lernejanoj kaj lernejaj instruistoj (pli ol 90). La organizantoj – la Moskva junulara Esperanto-klubo [...]
19 Oktobro 2011 de AlKo
La 9an de oktobro en la Usona kulturcentro, situanta en la Fremdlingva biblioteko en Moskvo, okazis lingva festivaleto, dediĉita al la dekjariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro). Ĝin okazigis la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis grandajn Lingvajn Festivalojn en Moskvo. La direktoro de la Centro [...]