Arkivo por la etikedo 'intervjuo'

Mark Fettes: Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion

Ĉi-julie en Nitro la Komitato de UEA elektis profesoron Mark Fettes por la dua trijara prezidenta mandato en la plej granda esperantista asocio. Malgraŭ la granda nuntempa okupateco, interalie, pri la ĝenerala voĉdono en UEA, Mark Fettes afable konsentis respondi ok demandojn de nia redakcio. Kio decidigis vin rekandidatiĝi por la dua sinsekva prezidanteco en [...]

Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj

Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015 En la januara Ondo vi legis, ke Chuck Smith, 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2015. Li afable konsentis respondi la demandojn de La Ondo. Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? [...]

MASI 20-jara. Bela juna aĝo!

Ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando. Ĝia fondinto kaj senŝanĝa gvidanto, Irina Gonĉarova, malgraŭ sia nepriskribebla okupateco, sukcesis trovi tempon por respondi kelkajn niajn demandojn. Kiel kaj kiucele fondiĝis MASI?

Profesoro Bociort respondas

Antaŭnelonge la rumana esperantisto d-ro Ignat Florian Bociort iĝis 90-jara. En la malfavoraj kondiĉoj de la reĝimo de Ceauşescu li sukcesis establi Kolektivon Esperanto-Interlingvistiko ĉe la Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj, enkonduki Esperanto-kursojn en ĉiujn filologiajn fakultatojn de Rumanio, krei Esperantan Sekcion en la Societo de Filologoj, aperigi en la Universitato de Timişoara kvin [...]

Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes

Ĉi-vintre la Estraro de UEA, elektita somere 2013 en Rejkjaviko, atingis duonon de sia trijara mandato. Tio estas taŭga momento por vidi la (mal)atingojn de la 18-monata agado. La prezidanto de UEA Mark Fettes trovis kelkajn minutojn por respondi tri demandojn de nia redakcio: Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum [...]

Kontaktoj inter homoj estas la plej gravaj

Intervjuo kun la Ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado Marcin Nosal naskiĝis en 1969 en Sieradz (Lodza vojevodio), studis politologion en la Varsovia universitato. Laboris en la Pollandaj ambasadoj en Londono kaj Kiŝinevo, estis la dua kaj la unua sekretario en la Eŭropa departemento de la Ministerio de eksterlandaj aferoj. Ĝenerala konsulo en Kaliningrado ekde [...]

Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado

La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj. Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo? Verdire, mi sentis min iom [...]

Por kolekti fruktojn estonte, ni nun devas planti la arbojn

Jarfinaj respondoj de Peter Baláž La gasto de la lasta ĉi-jara kajero de La Ondo de Esperanto denove estas la Esperantisto de la Jaro 2012a Peter Baláž, kiu afable konsentis respondi niajn demandojn pri la forpasanta jaro.



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.