Arkivo por la etikedo 'interreto'
30 Septembro 2014 de AlKo
Monda.eu estas nova retejo de la projekto “Global E-learning” (Tutmonda e-lernado), lanĉita fine de aŭgusto. Ĝi estas dediĉita al la tutmondiĝo kun ties diversaj flankoj. La retejo ne hazarde havas la nomon en Esperanto: du el la kvar partneroj de la projekto (E@I kaj Studio Gaus) uzas Esperanton en sia laboro ĉiutage. Ĝi estas mallonga [...]
21 Junio 2014 de AlKo
Inter multaj aliaj aferoj, Interreto estas aparte taŭga por lernado, interalie de lingvoj. Hodiaŭ oni ne nepre devas iri al lingvokursoj aŭ aĉeti kostajn lernolibrojn: ebloj lerni lingvojn rete tre multiĝis en la lastaj jaroj. Mi prezentos kelkajn senpagajn retejojn.
7 Majo 2014 de AlKo
La 21an de marto 2014 estis lanĉita “Bonan Apetiton”, nova projekto de E@I. Temas pri retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto, atingebla je la adreso http://apetito.ikso.net. Ĝis nun ne ekzistis recepto-retejo en Esperanto, do tiu projekto plenumas ĉi bezonon. Ĝi havas potencialon pro tio, ke Esperanto-parolantoj devenas de diversaj landoj kaj tiel povas [...]
31 Marto 2014 de AlKo
La elŝutejo de Vinilkosmo http://www.vinilkosmo-mp3.com/ momente ne funkcias post dua pirata atako. Okazas nun grandaj penoj refunkciigi la elŝutejon, ĉar ni devas rekonstrui ĝin (kun plej lastaj kaj aktualaj sekurbariloj). Tio povos postuli plurajn semajnojn aŭ eĉ monaton. Ni informos, kiam la retejo denove funkcios.
26 Februaro 2014 de AlKo
La 18an de februaro startis distanca propedeŭtika kurso pri la rusa lingvo surbaze de Esperanto. Ĝin gvidas Irina Gonĉarova, konsultante la magistran diploman laboron de sia filino Svetlana Gonĉarova: “Propedeŭtika rolo de Esperanto en la instruado de la rusa lingvo”. La kurso enhavas 16 lecionojn (retseminarioj) kaj daŭros du monatojn. Nun ĝin partoprenas ok personoj: [...]
11 Januaro 2014 de AlKo
Jonny M. Foresto: Ret-albumo. – Jonny M, 2013. Se mi ne eraras, mi jam aŭdis unu kanton el la nova akustika albumeto de Jonny M en lia koncerto kadre de FESTO. Ĝenerale ĉio sonas en ordo, mi daŭre ŝatas la kantovoĉon de Jonny M. Mi tre ĝojas, ke li prenis la tempon por lingvaj korektoj [...]
3 Januaro 2014 de AlKo
La 12an de aŭgusto 2011 ĉe la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia retejo. Je la novjarfesta nokto ni konservis la kurantajn informojn por resumi kaj prezenti ilin. En nia retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 631 artikoloj, el kiuj [...]
17 Decembro 2013 de AlKo
Nia ret-adreso <rihaupenthal@aol.com> estis atakita de hakistoj kaj misuzita por dissendi pet-leteron plene senbazan. La adreso ne plu funkcias kaj evidente informoj tien sendataj revenas. Ni petas uzi provizore nur la adreson editioniltis@aol.com. Skribante tien vi povas redisponigi vian adreson same malaperintan.
9 Septembro 2013 de AlKo
La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook (“Vizaĝlibro”) atingis 4000 la 7an de septembro. La paĝo estis kreita la 5an de novembro 2009, kaj unu jaron poste ĝi jam havis 1738 ŝatantojn. Poste la kresko malrapidiĝis, sed ĉi-jare la ritmo denove plivigliĝis. Kun 585 ŝatantoj Brazilo daŭre estas [...]
19 Aŭgusto 2013 de AlKo
La teamo de E@I krom poresperanta agado okupiĝas ankaŭ pri EU-projektoj (ĉefe lingvoinstruaj). Ankaŭ ĉi-jare E@I sendis plurajn projekt-proponojn al la agentejo EACEA en Bruselo. En julio venis la respondo: el ĉiuj proponitaj projektoj estis aprobitaj tri, en kiuj E@I estas envolvita. Unu projekton E@I mem kunordigos, en la du aliaj ĝi estos partnero. Temas [...]
2 Aŭgusto 2013 de AlKo
La programo WikiTrans scias traduki en Esperanton ĉiujn 4 milionojn da anglaj artikoloj el Vikipedio. Malgraŭ la alta kvalito de la maŝintraduko, ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar la tradukaĵon necesas poluri lingve kaj teknike. Por laŭeble simpligi tiun taskon, teamo de vikipediistoj kunvenis de la 1a ĝis la [...]
3 Aprilo 2013 de AlKo
La 31an de marto la nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook (Vizaĝlibro) atingis 3500. La paĝo estis kreita la 5an de novembro 2009. Kun 470 ŝatantoj Brazilo havas la unuan lokon en la laŭlanda statistiko. Aliaj pintaj landoj estas Usono (315), Francio (212), Pollando (160), Italio (157), Hispanio [...]
28 Marto 2013 de AlKo
Kiu ne konas la mondfaman servon YouTube.com? Amaso da muzikvideoj, amuzaĵoj, reklamoj, lernomaterialoj kaj prelegoj. La retejo ekzistas en pluraj lingvoj, kaj ĉe unuopaj videoj ekzistas ebleco aldoni diverslingvajn subtitolojn. Mi eksplikos, kiamaniere krei subtekstojn en via lingvo. Modela situacio: Vi volas projekcii videon de YouTube (hejme, dum aranĝo), sed unue vi devas krei subtekstojn [...]
3 Januaro 2013 de AlKo
La antaŭa statistiko en nia retejo estis farita la 12an de aŭgusto 2012, unu jaron post la tago, kiam en la La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, sed ni faras ankaŭ la tradician novjartagan revuon — la statistiko estas prenita du-tri minutojn post la novjarfesta tosto. Nia retejo, post testa periodo, estis lanĉita la [...]
7 Decembro 2012 de AlKo
E@I speciale por KAEST 2012 produktis sian novan eldonaĵon. DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 estas eksterreta (angle “offline”) eldono de la aktuala stato de Vikipedio en Esperanto je oktobro 2012, kun pli ol 170 mil artikoloj. La disko havas ankaŭ utilan arkivan signifon, ĉar ja prezentas ĉi-jaran staton de la projekto Vikipedio [...]