Arkivo por la etikedo 'interreto'

Pri la demoversio de La Ondo de Esperanto

Ĵus aperis en la reto la demonstra versio (demoversio) de la julia, literatura numero de La Ondo de Esperanto. La demoversio de ĉi tiu gazeto estas publikigata ekde la januara numero por 2017, kiam La Ondo fariĝis bitgazeto sen papera versio. Kutime la demoversio enhavas la titolpaĝojn de ĉiuj sekcioj (“Intervjuo”, “Eventoj”, “Tribuno”, “Arkivo”, “Kulturo” […]

Esperanto.net

Ni invitas vin ekkoni kaj uzi gravan rimedon por disvastigi Esperanton. Esperanto.net estas retejo de UEA, kiu provizas bazajn informojn pri Esperanto, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti landajn, regionajn aŭ lokajn asociojn. Tiuj informoj disponeblas en 66 lingvoj kaj la retejo aŭtomate montras la lingvon de la vizitanto.

Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA

Kun granda ĝojo UEA informas, ke la retejo Eventa Servo (eventaservo.org/) fariĝis nova servo de la Asocio. Eventa Servo (ES) estas retejo kreita de la brazilano Fernando Ŝajani, kun moderna plurrimeda sistemo por listigi Esperanto-eventojn tutmonde. La celo de ES estas ebligi al Esperantistoj scii, kio okazas en Esperantio, kaj samtempe diskonigi siajn proprajn eventojn […]

Nova retejo de UEA en simpla Esperanto

La 19an de januaro ĉi-jare aperis nova retejo de UEA. Ĝia nomo estas uea.facila, kaj ĝi estas videbla ĉe: https://uea.facila.org. Ĝia celo estas prezenti la Esperanto-movadon al novaj esperantistoj per facila lingvaĵo. Tial ĝi estas taŭga por lernantoj, sed espereble ĝiaj mallongaj novaĵartikoloj povus esti interesaj ankaŭ por pli spertaj esperantistoj. Ĝi estas senpage abonebla, […]

Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo

La Estraro de UEA, en la klopodo igi la Asocion pli demokratia, kreos novan forumon por faciligi la komunikadon kaj kunlaboron inter la esperantistaro kaj nia Asocio. Ĝi estos la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos eblecon aktivi proksime de la Estraro kaj niaj diversaj komisiitoj kaj kunlaborantoj. Samtempe, la Estraro havos eblecon […]

Multlingva akcelilo – nova EU-projekto por instrui Esperanton al infanoj

Laborteamo de la projekto “Multlingva akcelilo” kunsidas en Bratislavo (Foto: Peter Baláž) Estas realigita duono de la projekto “Multlingva akcelilo” (angle: Multilingualism Accelerator), subtenata de la Eŭropa Unio pere de la programo “Erasmus+”. La projekto celas pretigi instru-materialojn por unuaŝtupaj bazlernejoj (de la unua ĝis la kvara lernojaro). La projekto eliras de la fama Zagreba […]

Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon

La 18an de septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon. La koncerna artikolo estas “Livaie”, pri komunumo en Francio, kaj verkis ĝin kontribuanto Dominik. Legu ĝin ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie. La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6an de novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li publikigis la […]

Helpi al blindsurduloj!

La 27an de julio, je la Internacia tago de blindsurduloj, la Ruslanda ŝtata fonduso “Со-единение” (kunigo) iniciatus retkampanjon “Reverse” por logi atenton al tiaj homoj. Hodiaŭ ne ekzistas preciza statistiko pri kvanto da ili en la lando. La retkampanjo povos atingi homojn en plej foraj anguloj de la lando, helpi al ili ekscii pri la […]

Averto pri murdo

Modest, Julian. Averto pri murdo: Krimromano originale verkita en Esperanto. – Partizánske: Espero, 2018. – 100 p. De preskaŭ tridek kvin jaroj la bulgaro Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) kontribuas al nia literaturo per noveloj, romanetoj, teatraĵoj kaj priliteraturaj eseoj. Per sia rakonta prozo li kreis apartan “Modestan” mondon, uzante sian propran stilon. En […]

Radio Esperanto: ĉiuj programoj en unu retejo

Hodiaŭ ĉiuj sonprogramoj de la Esperanto-podkasto “Radio Esperanto” iĝis aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj en la retejo http://radio.esperanto-ondo.ru/ Ĝis nun aperis 44 programoj de la podkasto, kiun antaŭ dek jaroj kunfondis kaj ĝis nun kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La 45a programo aperos en julio.

Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingo?

Pli ol 1,7 milionoj da homoj eklernis Esperanton per Duolingo. Sed kie estas tiuj lernantoj? Multaj el ili eble rezignas pri la lernado pro multaj kaŭzoj, interalie, ĉar ili ne sukcesis starigi personan kontakton kaj amikecan rilaton kun esperantistoj en siaj loĝurboj.

Esperanto en Interreto

En novembro mi publikigis enketon pri Esperanto en Interreto. Por kolekti diversan gamon de opinioj, mi afiŝis mian enketon en Reddit, Fejsbuko kaj Tvitero. Ankaŭ mi retpoŝtis ĝin al miaj konatoj el la tuta mondo kaj petis, ke oni diskonigu ĝin. 86 homoj respondis al la enketo. Kompreneble, la enketo ne spegulas la opiniojn de […]

JarKompaso, la libreto, kiu helpas plibonigi vian vivon

JarKompaso estas libreto kiu helpas al vi ordigi vian pasintan jaron kaj plani la sekvan. En la rutino de ĉiutaga vivo estas facile perdi la fokuson de viaj veraj celoj kaj aspiroj. Kaj malgraŭ tio, ke ni ĉiu havas revojn, nur kelkaj el inter ni planas por ili. Efike, almenaŭ. JarKompaso funkcias simple. Uzante demandojn […]

Scratch – programista platformo (ne nur) por infanoj

Ĉu programado povas esti amuza kaj alloga eĉ por infanoj? Fakte jes! Krome, eblas lerni ĝin eĉ en Esperanto! Pluraj talentitaj homoj de la fama Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) demandis sin: “Kiel per amuza kaj luda formo instrui al infanoj (kaj ne nepre nur al ili, samo funkcios al plenkreskuloj) programadon?“ Sekve ekestis la […]

Aktuala problemo – sekstekstado kaj reta pornografio

La eŭropaj gepatroj konfesas, ke iliaj infanoj kontaktiĝas kun reta pornografio kaj sekstekstado. Sekureco en la interreto estas temo, kiun devas la gepatroj serioze ekpritrakti. La projekto IPUS, al kiu kontribuis ankaŭ la organizo Edukado@Interreto, koncentriĝas pri helpo al la gepatroj pri protektado de sana evoluo de la infanoj.

UEA serĉas redaktantojn por Esperanto.net

Nia retejo http://esperanto.net/eo/ estas renovigita kaj nun pli riĉa, bunta kaj alloga al la ekstera publiko. Ĝi havas bazajn informojn pri nia lingvo, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti naciajn aŭ lokajn asociojn.

La nova Tekstaro donas pli da Zamenhof, novajn kapablojn, kaj plian rapidecon!

La Tekstaro 3.1 provizas al la uzantoj plurajn plibonigojn. Al tiu unika korpuso de skriba Esperanto ĵus aldoniĝis gravaj pliaj verkoj de Zamenhof el pluraj periodoj. Modernigo de la interfaco nun permesas la samtempan serĉadon laŭ pluraj serĉesprimoj. Tio donas novajn eblojn por eltrovi, kompari, kaj kontrasti detalojn pri la uzado de Esperanto. Ĉio funkcias […]

Nova retejo de E@I pri Zamenhof

La 14an de aprilo 2017 estis la centjara datreveno de la morto de L. Zamenhof. La centjara datreveno estas bona okazo por rememori ĉi tiun neordinaran homon, kiu havis interesan vivon kaj nekutiman filozofion. Por tio aperis la retejo zamenhof.info. Krome, la 26an de julio ni festos la 130-jariĝon de la apero de la unua […]

UEA havos novajn retpaĝon kaj administran sistemon

Post la retejoj www.esperanto.net, www.aktivulo.net, www.zamenhof.life kaj www.revuoesperanto.org la laboroj fokusiĝos al la novaj administra sistemo, membrospaco kaj al la retejo de UEA. La laboron faros Esperanta teamo kun merkatikisto, dezajnisto kaj komputilistoj, gvidata de komputilisto, Ana Maria da Costa Ribeiro.

La Balta Ondo: plia jubileo kaj plia statistiko

Ekde la 27a de oktobro 2016, kiam en La Balta Ondo aperis la novelo Dankesprimo de Julian Modest, en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Hodiaŭ, la 27an de aprilO ĉi tiu senprecedenca seninterrompa serio atingis duonjaran longecon. La Balta Ondo estis lanĉita je la Zamenhofa tago 2010. Nun en ĝi estas […]