Arkivo por la etikedo 'Internacia Junulara Kongreso'
23 Septembro 2016 de AlKo
En Vroclavo, sud-okcidenta Pollando, okazis la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Inter 240 kongresanoj el 36 landoj dudeko partoprenis ankaŭ en la trejnado de trejnistoj, kadre de la programo subvenciita de la Eŭropa Unio. La lernintoj en la fino de la kongreso mem gvidis proprajn kursojn por aliaj kongresanoj – pri praktikaj demandoj, kiel [...]
25 Aŭgusto 2015 de AlKo
Ĉirkaŭ 300 personoj el pli ol 50 landoj partoprenis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso en Vizbadeno, Germanio. En la lastaj kvar jaroj la kongreso ĉirkaŭiris la mondon, okazinte – post Kievo (Ukrainio) – en Hanojo (Vjetnamio), Nazareto (Israelo) kaj Fortalezo (Brazilo). Nun ĝi revenis al Eŭropo, tamen ne plene al la kutima por Eŭropo [...]
11 Majo 2015 de AlKo
La Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) nome de Pola Esperanto-Junularo organizas konkurson pri la emblemo de la 72a IJK en Vroclavo, kiu okazos la 16–23an de julio 2016.
19 Novembro 2014 de AlKo
La estraro de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en sia retkunsido, okazinta la 17an de novembro 2014, decidis ke Vroclavo (pole: Wrocław) en sud-okcidenta Pollando estos la kongresurbo de la 72a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en la 2016a jaro.
28 Aŭgusto 2014 de AlKo
Ekde mia esperantistiĝo mi partoprenis plurajn diversspecajn aranĝojn, sed dank’ al TEJO mi povis pli spertiĝi, partoprenante ĉi-jare la 70an Internacian Junularan Kongreson en Brazilo, kio estis por mi samtempe granda honoro kaj aventuro. Jam januare, atendante rezultojn de la konkurso, mi eltranĉis afiŝon de la 70a IJK el Kontakto kaj surgluis ĝin super mia [...]
15 Septembro 2013 de AlKo
Ĉio komenciĝis per simpla mesaĝo sendita en februaro en la interreto sub la titolo “Partoprenu IJK-n!” Mi serĉis en la reto: kiam kaj kie okazos la kongreso, kiom da tagoj ĝi daŭros, kiom kostus… Feliĉe iu klarigis al mi, ke tio estas ne nur kuraĝigo, sed ankaŭ konkurso, kiu povas faciligi la partoprenon en la [...]
19 Septembro 2012 de AlKo
La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso komenciĝis la 5an de aŭgusto, unu tagon post la fermo de la 97a Universala Kongreso en la sama urbo, Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio. La samlokiĝon kaŭzis neatendite deviga ŝanĝo de planoj pri IJK, kiu origine devis okazi en Japanio; la japanaj gejunuloj komence de la jaro informis al TEJO [...]
19 Januaro 2012 de AlKo
TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 la 68a Internacia Junulara Kongreso ne okazos en Japanio. Pro organizaj malfacilaĵoj, la japana LKK devis rezigni pri organizado de la kongreso. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj TEJO devis akcepti [...]
4 Aŭgusto 2011 de AlKo
Inter la 14a kaj 21a de julio en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, okazis la 67a Internacia Junulara Kongreso. Ĝin partoprenis ĉ. 250 homoj el ĉ. 30 landoj (pli ĝusta statistiko ankoraŭ ne haveblas; oni scias precize nur la kvanton de la retaj aliĝintoj — 319 el 35 landoj). La ĝenerala opinio de multaj partoprenantoj, enketitaj [...]