2 Oktobro 2013 de AlKo
Dum la tria semajno de septembro la pollanda urbo Poznano reeĥas Esperantan parolon, ĉar jam ekde 1998 dum tiu semajno okazas sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj tuj poste, ĉi-jare jam la 29an fojon la semajnfina kultura aranĝo Arkones. La aktuala interlingvistika grupo – tri brazilanoj, du svisoj, po [...]
12 Februaro 2013 de AlKo
Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉitaj al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de Esperanto-instruistoj. [...]
27 Septembro 2012 de AlKo
Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano. Tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28a!) allogas. Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15a studjaro: la dua jaro de la kvina [...]
18 Aŭgusto 2012 de AlKo
Kuhn, Hans-Dieter. Die Plansprachen Volapük und Esperanto in Konstanz. Geschichte und lokale Ereignisse. – Konstanz: Hartung-Gorre Verlag, 2010. – 133 p., il. Antaŭ cent jaroj, la 16an de aŭgusto 1912, mortis Johann Martin Schleyer, la germana prelato kiu kreis Volapükon, la unuan planlingvon kiu estis grandskale praktikita. Por honori tiun datrevenon la Bavaria Ŝtata Biblioteko [...]
16 Aŭgusto 2012 de AlKo
Ĉi-somere la amikoj de la internacilingva ideo havas du gravajn datrevenojn: 125-jariĝo de Esperanto (la Unua Libro de Zamenhof aperis la 26an de julio 1887) kaj la 100a mortodato de Johann Martin Schleyer (la aŭtoro de Volapük forpasis la 16an de aŭgusto 1912). Schleyer kaj lia lingvo Volapük estis plurfoje menciitaj en la verkaro de [...]
9 Februaro 2012 de AlKo
Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn.
10 Oktobro 2011 de AlKo
Ilona Koutny, posteulo de profesoro Szerdahelyi kaj iama instruisto en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Universitato, Budapeŝto, Hungario), fondinto kaj gvidanto dum 13 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando), la 27an de septembro 2011 ricevis premion de la rektoro de UAM pro sia plurjara organiza kaj didaktika laboro por [...]
25 Junio 2011 de AlKo
– Ĉu vi volas havi larĝan scion pri esperantologio? – Ĉu vi volas partopreni la kursojn de famaj esperantistaj fakuloj? – Ĉu vi volas havi unikan universitatan kursfinan diplomon? – Ĉu vi volas instrui poste en oficiala kurso? – Ĉu vi volas pasigi instigan semajnon en internacia studema rondo en Meza Eŭropo? Se jes, aliĝu [...]