La Balta Ondo » interlingvistiko

Nova skanprojekto de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Mi ŝatus sciigi vin, ke la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo realigis novan skanprojekton. Dum la pasintaj semajnoj la enhavtabeloj de kvin gravaj periodaĵoj estis skanitaj kaj nun konsulteblaj per la katalogo Trovanto. Ĉi-kune mi sendas liston de la koncernantaj titoloj kun la ligiloj.

Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft. Internationale Zeitschrift für Modellierung und Mathematisierung in den Humanwissenschaften (1960-2012)

http://data.onb.ac.at/rec/AC01262463

La monda lingvo-problemo (1969-1977)

http://data.onb.ac.at/rec/AC02733406

Language Problems and Language Planning (1980-2014)

http://data.onb.ac.at/rec/AC00650520

Esperantologio (1999-2015)

http://data.onb.ac.at/rec/AC05003222

Journal of Universal Language (2001-2014)

http://data.onb.ac.at/rec/AC03512601

Bernhard Tuider

Rekorde granda sesio en Poznano
La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23 sep 2016) estis jam la kvina por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz UAM) en Poznano (Pollando). 17 persistaj partoprenantoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj Pollando, po unu el Svedio, Serbio, Ĉehio, Ruslando, Kroatio kaj Belgio) atingis la trian jaron de siaj studoj, kiam okazas specialiĝoj. Ĉi-foje – pro la granda nombro de studentoj – povis okazi eĉ kvar specialiĝoj: pri esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado.

La kvara, la specialiĝo pri instruado de Esperanto donis eblecon alorganizi grandan aldonan grupon da instruista trejnado: 18 personoj el 12 landoj decidis perfektiĝi pri instruado de Esperanto, krom la tri el la interlingvistikaj gestudentoj. La programon gvidis d-ino Katalin Kováts kun granda kompetento kaj elano, kontribuis Zsófia Kóródy kaj prof. Ilona Koutny, pri movadhistorio d-ro Ulrich Lins. La partoprenantoj ekkonis interalie diversajn instrumetodojn, instruilojn kaj internaciaj kunlaborebloj, spertiĝis pri la pretigo de fonetikaj, gramatikaj, leksikaj kaj komunikaj ekzercoj… Salutis en la nomo de UEA kaj gastprelegis pri la taskoj de la Jaro de lernanto Stefan MacGill, vizprezidanto de UEA.

István Ertl prezentis la nuntempan esperanto-literaturon por ĉiuj partoprenantoj kaj prof. Probal Dasgupta la azian kontribuon al literaturo. István Ertl kaj Tomasz Chmielik enkondukis la partoprenantojn de la literatura specialiĝo en la sekretojn de beletra tradukado, Probal Dasgupta analizis kun ili verkojn de aziaj aŭtoroj. Li gvidis kurson ankaŭ por tiuj, kiuj elektis la lingvistikan specialiĝon, krome li prelegis anglalingve por kolegoj el la Novfilologia Fakultato. Prof. Zbigniew Galor traktis sociologiajn aspektojn de komunikado, interalie, ankaŭ esplormetodologion, kaj Ilona Koutny la lingvajn aspektojn. Kontribuis al la programo Barbara Pietrzak per esperanta radiofonio kaj Roman Dobrzyński pri spertoj en filmfarado kaj ĝia aplikado en instruado.

La sesio pasis en tre bona kaj internacia etoso. La komuna vespero ebligis artan prezenton de la partoprenantoj (ekzemple, Suso Moinhos prezentis sian novan poemaron, Anna Bartek kantis). La semajnon fermis la kultura festivalo Arkones de la 23a ĝis la 25a de septembro (kie la gestudentoj prezentis sin) kun multaj interesaj programeroj, parte kompletigante la temojn de la studoj. Okazis memorkunsido dediĉita al du elstaraj esperantistoj mortintaj en tiu ĉi jaro: Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke, kiuj kontribuis al la Interlingvistikaj Studoj.

Ilona Koutny

Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

La grandnombran partoprenon multe helpis la malavara subvenciado de ESF kaj ĝia kampanjo AMU Poznanon, la monkolekta kampanjo de edukado.net kaj kvin partoprenantojn de la unujara instruista trejnado mone subvenciis ILEI.

Dankon al ĉiuj subtenantoj!

Katalin Kováts

Gvidantino de la instruista trejnado

BET-52: Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado
Ilona Koutny [pron: Kútni] naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario; ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (Hungario) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo dum jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj matematiko interesis ŝin dekomence, tial ŝi lernis kelkajn lingvojn kaj longe okupiĝis pri komputa lingvistiko.

Ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako de Eötvös Universitato, kiel posteulo de prof. Szerdahelyi, krome aplikatan kaj komputan lingvistikon. Nun ŝi estas profesoro en UAM kaj estras la Ugro-Finnan Katedron. Ŝi fondis en 1998 kaj gvidas ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe UAM, kie ŝi prelegadas pri internacia kaj interkultura komunikado, Esperanta lingvistiko kaj metodiko. Okupiĝas ankaŭ pri la rilatoj de lingvo kaj kulturo, pragmatiko kaj leksikografio. Membro de la Akademio de Esperanto (1998-2016), profesoro de AIS.

Ŝi prelegis pri fakaj temoj en diversaj konferencoj, gvidis kursojn (ekzemple, ĉe la usona NASK) kaj verkis artikolojn en diversaj lingvoj, pretigis kelkajn vortarojn (Hungara-Esperanta meza vortaro kun I. Szerdahelyi, trilingvajn laŭtemajn etvortarojn).

Internacia elektokomisiono proklamis ŝin la Esperantisto de la Jaro 2008.

http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm#2008-rezulto

Pli detala biografio kaj listo de publikaĵoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/Ilona.html

Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazontaj la 2-10an de julio en Birštonas (Litovio), Ilona Koutny prezentos minikurson “Esperanto en interkultura komunikado”: kvar prelegoj pri lingvo, kulturo kaj instruado en interaga maniero kun diskutoj.

Esperantlingva bildo de la mondo levos la demandon pri la rilato inter lingvo kaj pensado, ĉu esperantistoj havas similan lingvan bildon de la mondo, kaj surbaze de esploro provas doni interesajn respondojn.

Esperanto en interkultura komunikado prezentos esperanton kiel ponton inter diversaj kulturoj, serĉos elementojn de komunaj normoj lingvaj kaj kondutaj, komparos la rolon de esperanto en interkultura komunikado kun tiu de la angla.

Esperanto en internacia komunikado traktos la strebojn uzi esperanton en internacia komunikado (efikeco, egaleco, kostoj), ĉefe en eŭropa kunteksto; ankaŭ la eblecojn de oficiala instruado de esperanto en diversaj niveloj.

Ĉu facila lingvo facile lerneblas? analizos esperanton el la vidpunkto de lingva komplekseco ĝenerale kaj kompare kun la gepatra lingvo de la lernanto, ankaŭ ĝian rolon en la lingva konsciigo kaj lernfaciligo por aliaj lingvoj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/04/bet-42/

Interlingvistika sesio en UAM
La persistaj partoprenantoj de la kvara interlingvistika sesio, okazinta en la poznana universitato Adam Mickiewicz de la 30a de januaro ĝis la 5a de februaro, spertis mildan februaran veteron. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj Pollando kaj po unu el Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, Ruslando, Serbio kaj Svedio) progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio.

D-ro Ulrich Lins, aŭtoro de La danĝera lingvo prezentis la movadhistorion de Zamenhof ĝis post la dua mondmilito kun multaj interesaĵoj. La aliajn tri kursojn gvidis prof. d-ino Ilona Koutny, envolvante la gestudentojn en diskutojn kaj ludojn. Kadre de aplikata lingvistiko temis pri leksikografio, rolo de tekstaroj, lingva planado, multlingvismo kaj denaskismo ĝis pri komputa lingvistiko, kie Esperanto havas specialan rolon. Kontribuis ankaŭ d-ro Marc Bavant pri terminologio kaj prof. d-ro Zbigniew Galor pri lingvo kaj socio.

La tria semestro de esperanta gramatiko prilumis la riĉecon de esperanta leksiko inklude frazeologiaĵojn transprenitajn kaj originajn. Tiklaj punktoj de vortfarado, la enleksikiĝintaj signifoj evidentigis la influon de la lingvokomunumo. Ilona Koutny traktis la problemojn de lingvotavoloj, skizis la evoluon de esperanto kaj la lokon de esperanto laŭ tipologio de naturaj lingvoj. Enkadre de pragmatiko, preskaŭ neesplorata tereno koncerne esperanton, okazis diskutoj pri kutimoj en lingvouzo (alparoloj, petoj kaj aliaj ĝentilecformoj) serĉante normojn kaj limojn de komunaj scioj kaj eblaj supozoj en internacia parolkomunumo.

La merkreda komuna vespero estis bonetosa: ni aŭdis tradukitajn poemojn de Suso Moinhos kaj kantojn de Suzana, krome informojn pri la elementa lernejo, kie komenciĝis instruado de esperanto kunlabore kun la Interlingvistkaj Studoj. Post la sesio, sabate okazis ekskurso al Vroclavo, kiu estas ĉi-jare eŭropa kultura ĉefurbo kaj gastigos IJK-n. Lokaj esperantistoj kaj partoprenantoj de la universitato de la tria aĝo akceptis kore la grupon.

En la tria jaro de la studoj, nome en la studjaro 2016/17 okazos specialiĝoj pri internacia kaj interkultura komunikado, esperanta lingvistiko, esperanta literaturo kaj instruado de esperanto. La lasta, la instruista specialiĝo plenumas gravan rolon en la formado de instruistoj, pro tio ni atendas aliajn interesatojn, kiuj volas dediĉi unu jaron al profesiiĝo en instruado kadre de la kunlaboro de UAM, ILEI kaj Edukado.net. La intensa surloka metodika formado (instrumetodoj, lernmaterialoj, kursplanado, ekzamensistemo ktp) enhavas ankaŭ koncizajn kursojn pri E-gramatiko, E-literaturo kaj movado, krome eblas partopreni la aktualajn kursojn de la trijaraj postdiplomaj studoj (ĉi-foje d-ro Renato Corsetti gvidos kurson pri la nuntempa Esperanto-movado). Necesas alveni por unusemajna intensa sesio fine de septembro kaj komence de februaro. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj specialiĝoj.

Ĵus aperis la jubilea volumo de la universitata lingvistika revuo JKI 10 (Lingvo. Komunikado. Informado), dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝi entenas plurajn studojn de prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj, parte prezentitaj en la 3a Interlingvistika Simpozio (2014). La materialo baldaŭ legeblos en la retejo de la revuo (http://jki.amu.edu.pl) same kiel la antaŭaj numeroj.

Ilona Koutny

Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

http://www.amu.edu.pl/~interl/

Foto: Rafael Zebretto

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/02/uam-10

Abunda torento
Interlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p.

La sorto de la afero Esperanto estas intime ligita al la fortika, diligenta, kuraĝa antaŭenirado de niaj plej seriozaj kleruloj. Ili konas kaj sekvas la lingvon. Ili konas kaj sekvas la progreson sur la priaj fakterenoj en la ĝenerala scienca mondo. Ili kuraĝas aperigadi la Esperantan fenomenon, detale kaj respondece, sur la ekranoj serioze traktataj de la fakuloj. Ili estas, kaj ĉiam estis, malabundaj, kaj prezentis siajn laborojn ĉefe en etnaj lingvoj kaj nur foje en Esperanto, pro la bezonoj de la celpubliko. Tial estas ŝlosile, ke oni daŭre kunligu iliajn laborojn almenaŭ rigore registrante ĉion aperantan lige kun Esperanto sur la diverslingvaj fakaj ekranoj.

La bibliografian registradon de tiaj rikordoj Detlev Blanke ikone faradis kaj faradas sur kolosa skalo, kio en si mem sufiĉus por marki lin kiel korifeon. La fakton, ke li estas ankaŭ pinta interlingvisto, ni devus ne bezoni eksplicite mencii. Sed la generacio nun kreskanta ĉerpas siajn konojn el la retaj reliefaĵoj. Tial mi aŭdacas rediri ion bonege konatan al la generacioj paperaj, ekmalaperaj.

Tiu ĉi verko prezentas dulingve la abundan torenton da libroj, artikoloj, notoj, publicaĵoj, per kiu Blanke prezentis sian laboron, prezentis la laborojn de tiuj al ĉi tiuj kaj inverse, formulis kaj apogis starpunktojn… pli ĝenerale dirite, vivis la vivon de aktivulo okupanta severe defian geopolitikan niĉon. Li transformis la defion en avantaĝon – kiel atestas la ĉi tie recenzata silenta orkestra spektaklo en formato bibliografia.

Ni elektu kiel specimenon la paĝon 115. Ero 550, germanlingva, pri “sciencaj aspektoj de tradukado kaj interpretado en planlingvoj, resp. el Eo”, kiu aperis, 1990, en la aktoj de la unua internacia konferenco pri la tradukologio kaj la trejnado de interpretistoj, 1988. Ero 551, germanlingva “konkluda raporto pri la interlingvistika agado kadre de la 14-a Internacia Kongreso de Lingvistoj, 1987 en Berlin/GDR” (Blanke kunaŭtoris kun Sergej N. Kuznecov kaj Ronald Lötzsch), en la aktoj de tiu kongreso, 1990. Ero 552, Esperante, raporto pri “Kandidatiga disertacio pri interlingvistika temo en ĈSSR”, enfokusiganta la verkinton Stanislav Košecký, aperinta en 1990 en der esperantist. Ero 553, germane, “interlingvistiko en GDR, bilanco kun bibliografio”, aperinta en 1990 en der esperantist.

Legantojn ne konantajn la tradukologion mi devas informi, ke la germana komunumo de tradukologoj okupas pintan pozicion sur la internacia scenejo de tiu fako. Kaj hazarde ĝuste la orientgermanaj tradukologoj aspektis modelaj al anglalingva korifeo de la fako, Peter Newmark. Tio, ke Blanke sukcesis en tiu geopolitike notinda lando prezenti la laborojn el nia “verda geto” al internacia konferenco en la formiĝaj jaroj de la nuntempa teoriaro de la tradukologio, estas atingo pli grava, ol la plimulto de la kutimaj komentantoj en nia movado havas la okazon konstati.

Simile en la lingvoscienco – la malfruaj 1980aj estis tempo de tre grandaj dialogebloj inter diversaj konceptoj de tiu por ni ŝlosila fako, kaj Berlino estis atentinda okazo por renkontiĝoj ne organizeblaj aliloke. Eroj 552 kaj 553 litote indikas, kiom da surloka laboro Blanke senĉese faradis por fosi la sulkon de la interlingvistiko neniel nur lige kun la propra verkado.

Tamen ne nur por konatiĝi kun la atingoj de Blanke mem ni uzu ĉi tiun referencan verkon. Sur p. 130, ero 678 donas aliron al la germana artikolo “Rudolf Carnap über Plansprachen” (la Esperanta klarigo tekstas “la filozofo Carnap estis esperantisto kaj membro de UEA, liaj spertoj kaj opinio pri Eo”) aperinta en Interlinguistische Informationen en 1994. En Kolkato ĉi-momente iuj matematikistoj kaj filozofoj okupiĝas pri debato inter Carnap kaj lia samtempulo Kurt Gödel rilate al la matematiko kaj la homaj lingvoj. Lige kun tiu diskuto, mi kaptis la okazon ligi tiun fadenon al la nia, bengallingve atentigante niajn fakulojn pri la faka graveco de Esperanto en la teoria renkontiĝejo de la matematiko kun la prilingva pensado. Homoj provantaj fari tian ĉi intervenon – ĉu lige kun Carnap, ĉu kun alia figuro – multon gajnos el la bibliografio de la enciklopedieca erudiciaĵaro de Blanke.

Komenti kelkajn aŭtomate forigeblajn tajperaretojn (p. 18, linio 13, ekde de 1957 → ekde 1957; p. 21, linio 12, origintajn → originintajn; p. 26, linio 10, ĉuj → ĉiuj; bliografio → bibliografio; p. 145, linio 3 de sube, P ri → Pri) estas nur priparoli “folion rustan en kronverdo laŭra”, se reeĥi komenton de Kalocsay pri Waringhien. Ankaŭ tiel gigantaj plenumantoj kiel Waringhien kaj Blanke estas homoj. Estas home, ke eĉ ili eraretas foje.

Mi plenvoĉe kantas odon al montogrimpanto, kian ni ne baldaŭ vidos aliloke, kaj invitas al kunlaboro tiujn retajn kolektivojn, kiuj pripensas, kiamaniere do grupoj da kunagantaj entuziasmuloj povos kune ripeti kaj daŭrigi tiajn atingojn, eĉ se ili ne havas la spirhaltigan unuopulan energion kaj pridetalan atentkapablon de Detlev Blanke. Evidente la unua paŝo en tiu pripensado devos esti konatiĝi kun la metodoj kaj laboriloj de la nesufiĉe prikantita brigado, kiu liveradas al Modern Languages Association por aperigo en ties ĉiujara referencilo modelan kolekton de eroj pri Esperanto kaj la interlingvistiko. (Blanke, kiu kontribuis al MLA 1992–2011, kaj Tonkin, 1980–2011, estis elstarigitaj de MLA mem kiel “eminentaj bibliografoj”; sed menciindas ankaŭ la kontribuoj de Willem A. Verloren van Themaat, 1979–1989, Jane Edwards, 1984–1998, kaj la fakto, ke ekde 2012 la laboron ŝoforas Wim Jansen.)

Sendube universitataj katedroj, sub la zorgo de Koutny aŭ de Gobbo aŭ de diversaj aliaj laborestroj, okupiĝas ĝuste pri tiu labortereno, dum vi legas ĉi tiujn vortojn.

Probal Dasgupta

Ĉi tiu recenzo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/05/recenzo-53/

UAM: La sesa grupo plu studas
Ekde la 31a de januaro ĝis la 6a de februaro en Poznano (Pollando) okazis la dua sesio de la sesa grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) kun partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el dek landoj (inter ili kvin brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partroprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata de Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn.

La pola poetino Lidia Ligęza enkondukis la ĉeestantojn en la poezion de la dua periodo de la Esperanta literaturo, kaj la konata tradukisto kaj eldonisto Tomasz Chmielik en la prozon. Michael Farris el la Lingvistika Instituto de UAM transdonis al la gestudentoj la bazojn de morfologio kaj sintakso kun multaj diverslingvaj ekzemploj. Kadre de Esperanta gramatiko estis traktataj tiklaj problemoj kiel la morfemklasifiko kaj la radikkaraktero, la ata/ita problemo. Ĉi-foje krom Ilona Koutny kontribuis al la gramatika kurso Cyril Brosch, juna germana doktoro pri lingvistiko, kiu finis la interlingvistikajn studojn en 2008. La partoprenantoj havis eblecon diskuti kun la kursgvidantoj.

Kiel kutime, merkrede okazis la komuna vespero, ĉi-foje kun prezento de lingva seksismo en Esperanto de Cyril Brosch, de ironiaj poemoj de Lidia Ligęza kaj abunda kontribuo de partoprenantoj: poemoj, muziko kaj kantoj (Eida Lima, Małgorzata Zięba-Szmaglińska, Maria Verzun). Ni povis aŭdi la Esperantan version de la eŭropa himno (Johano Derks), memmuzikigitajn Zamenhof-poemojn (kantis Michał Kozicki), poemtradukojn (Suso Muiños) kaj ankaŭ proprajn poemojn de Paŭlo Nascentes. Victor Lufimpu montris afrikajn dancojn kaj kantojn el Kongo, kaj Zuzanna Kornicka fermis la bonetosan kunestadon per kantoj kaj gitarludo.

Post la intensa laboro sekvis ekskurso al Toruno, kie Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka gvidis la grupon tra la urbo. Okazis vizito en la Kopernik-muzeo kun esperantlingva prezento de la historio de la urbo, en la kulturdomo kun spektaklo de Studio P, en liceo, kie Grabowski havas memortabulon. La ekspozicion pri la ĉiutaga popola vivo en la Etnografia Muzeo klarigis vigle Maria Pokrzywnicka. Fine torunaj mielkukoj kun kafo kaj teo atendis la gestudentojn, kiujn Maria kantigis kaj ludigis.

Ilona Koutny

Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №3.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/03/uam-8/

Nia trezoro: André Martinet
En Francio la okupiĝo pri la problemo de t. n. “internacia helplingvo” (langue internationale auxiliaire) aŭ “artefarita lingvo” (langue artificielle) – en interlingvistiko ni ĉefe parolas pri “internacia planlingvo” – havas longan tradicion kaj reiras ĝis la tempo de René Descartes (1596-1650). Francaj intelektuloj ludis aparte gravan rolon dum la unuaj jardekoj de Esperanto. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en la franca urbo Boulogne-sur-Mer (1905). Do ne estas mirige, ke en francaj lingvistikaj rondoj oni ne povis ignori la planlingvan problemon kaj ties realiĝon en Esperanto. Al la francaj lingvistoj, kiuj apogis la ideon pri universala lingvo kaj pri Esperanto aparte – i. a. Michel Bréal (1832-1915) kaj Antoine Meillet (1866-1936) – apartenas André Martinet (1908-1999), unu el la internacie plej gravaj lingvosciencistoj de la 20a jarcento.

Martinet, unu el la ĉefaj reprezentantoj de la moderna lingvistika strukturismo, adeptis kaj pluevoluigis la strukturisman teorion de Ferdinand de Saussure (1857-1913) kaj de la Praga Skolo de Lingvistiko. Li vaste konatigis la “funkcian strukturismon” (structuralisme fonctionnel). Por disvastigi ĝin en 1974 fondiĝis “Sociètè internationale de linguistique fonctionelle” (SILF), kies sekretario en 1978 por kelkaj jaroj fariĝis la franca esperantisto François Lo Jacomo (1954–), kiu ĉe Martinet en 1981 defendis esperantologian disertacion (Liberté ou autorité dans l’évolution de l’Espéranto).

André Martinet elstaras pro kelkaj fundamentaj verkoj, tradukitaj en kelkajn lingvojn (i. a. Économie des changements phonétiques, 1955; Éléments de linguistique générale, 1960; La linguistique synchronique, 1965; Syntaxe générale, 1985).

Li havis gravajn sciencajn postenojn i. a. en francaj (Sorbonne, Parizo) kaj usonaj (Colombia, Harvard kaj Yale) universitatoj. En siaj rememoroj (Mémoires d’un linguiste. Vivre les langues, 1993) li mencias sian laboron por internacia planlingvo. Jam ekde 1934 li havis kontakton kun la dana anglisto kaj interlingvisto Otto Jespersen (1860-1943), kiu unue estis idisto kaj poste la aŭtoro de la projekto Novial (1928). Eble Jespersen stimulis lian intereson pri planlingvoj. En 1937 en Reims kiel gimnazia instruisto Martinet faris sian unuan prelegon pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj.

Aparte grava estis lia restado en Usono ekde 1946, kie li kiel lingvistika direktoro gvidis la laboron de International Auxiliary Language Asociation (IALA), kiu tiam – kontraŭ sia origina programo – klopodis ellabori novan planlingvon surbaze de naturalismaj principoj. Ĝi aperis en 1951 sub la nomo Interlingua. Kelkaj gravaj usonaj lingvistoj, influitaj de IALA, sin esprimis pozitive pri la lingvistika valoro de “internaciaj artefaritaj lingvoj” (i. a. Edward Sapir, Leonard Bloomfield, Franz Boas, John L. Gerig, George Philip Krapp). En 1949, pro malkonsentoj kun la fina ĉefa aŭtoro de Interlingua, la german-usona romanisto Alexander G. F. Gode-von Aesch (1906-1970), Martinet rezignis pri la posteno.

En la revuo Word (1946, №2) aperis lia unua ampleksa baza interlingvistika studo La linguistique et les langues artificielles, en kiu li energie argumentas por la lingvistika valoro de planlingvoj, kritikas la tro oftan ignoron flanke de la profesia lingvistaro kaj mire konstatas la laboron de nelingvistoj ĉi-kampe. Li plue skizas la historion de la klopodoj konstrui tian lingvon, diskutas la problemon de internacieco de ties dezirinda radikaro kaj pledas por la agado de IALA. Laŭ la spirito de tiu ĉi studo en la 6a Internacia Kongreso de Lingvistoj (Parizo, 1949) Martinet prezentis unu el la ĉefaj raportoj, kiu vekis viglan diskuton kaj kontribuis inter lingvistoj al pli vasta kompreno pri la graveco de la temo.

Tio estis la dua fojo, ke dum tiu ĉi lingvista kongresaro oni serioze parolis pri planlingvoj. La samon siatempe estis farinta Otto Jespersen en la 2a kongreso (Ĝenevo, 1931) La trian fojon dum Internacia Kongreso de Lingvistoj oni aŭdis pri interlingvistikaj temoj nur en 1987 kadre de la 14a en (orienta) Berlino (ronda tablo №13 “Interlinguistics/ planned languages” kun naŭ prelegoj, krome kun tri pliaj en aliaj sekcioj).

Post la pariza kongreso la franca lingvisto kelkfoje sin esprimis pri interlingvistikaj temoj.

Post la apero de Interlingua li recenzis ĝian vortaron kaj gramatikon (Word, 1952, №2). Li ne estis kontenta pri la produkto de IALA, finredaktita de Gode, kaj li kritikis la tro etimologie konceptitan romanecon de la lingvo, kiu ne estis pli praktika ol Esperanto. Aliloke li menciis sian preferon por la pli regula Occidental-Interlingue de Edgar de Wahl (1867-1948) kaj sian unuan kontakton kun Ido. En prefaco al antologio, redaktita de Klaus Schubert (Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Languages, 1989) kaj kadre de aranĝo en la domo de Unesko (1986) li ripetis sian pozitivan sintenon pri planlingvoj. Kvankam li neniam dubis pri la praktika funkciado kaj principa utileco de tiaj lingvoj, aparte pri Esperanto, li dubis pri la eblo mondvaste akceptigi internacian konstruitan helplingvon.

Verŝajne la plej gravan, lastan kaj detalan kontribuon pri siaj interlingvistikaj opinioj André Martinet faris en sia ampleksa intervjuo de 1987, kiun mi proponas detale relegi (Martinet 1991; Lo Jacomo/Blanke 1993). Tie li esprimas lingvopolitikajn ideojn, proksimajn al tiuj de UEA, kaj klare akceptas la pozitivan realecon de Esperanto kaj entute la lingvistikan valoron de la okupiĝo pri planlingvoj.

Detlev Blanke

Bibliografio

Johannes Klare (2013): “André Martinet (1908-1999). An outstanding linguist and interlinguist of the twentieth century.” Language Problems & Language Planning (Amsterdam) 36, 3:273-293.

André Martinet (1991): “Sur quelques questions d’interlinguistique. Une interview de François Lo Jacomo et Detlev Blanke.” Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung (Berlin) 44, 6:675-687 (kun 30 notoj de D. Blanke).

François Lo Jacomo/Detlev Blanke (1993): Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko. Intervjuo kun la franca lingvisto André Martinet. (Enkonduko de F. Lo Jacomo, notoj de D. Blanke; el la franca trad. Michel Duc Goninaz). Esperanto-Dokumentoj 31E, Rotterdam: UEA, 19 p.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/11/martinet/

Interlingvistika Simpozio la 3an fojon en UAM
Prof. Zbygniew Galor, prof. Ilona Koutny, prof. Marek Nawrocki (vicrektoro de UAM) dum la malfermo de la simpozio

La 25–26an de septembro 2014 okazis la 3a Interlingvistika Simpozio en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato) de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznano) kun la ĉefa temo Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozion malfermis prof. Marek Nawrocki, vicrektoro de UAM, parolis d-ro Paweł Nowakowski, vicdirektoro de la Lingvistika Instituto kaj Kajetan Pyrzyński, honora konsulo de Peruo.

En nia tutmondiĝinta epoko la internacia kaj interkultura komunikado estas ĉiutaga neceso, pro tio la simpozio koncentriĝis al temoj: Kiuj estas la scenaroj de efika komunikado certiganta ankaŭ la egalecon de la partneroj? Kiom estas la kostoj, investoj por ĝin atingi? Kiel ni povas konservi kaj transdoni niajn naciajn kulturajn valorojn kaj identecon en la multkultura mondo? Kiel konstruitaj lingvoj povas kontribui al la internacia komunikado? Kiel Esperanto peras inter kulturoj?

Okazis kvar ĉefprelegoj kaj 34 prelegoj en du sekcioj en la tri oficialaj lingvoj: Esperanto, pola kaj angla. Pli ol 60% de la partoprenantoj (ĉ. 70 personoj) estis eksterlandano. La sekcio pri lingvopolitiko traktis aktualajn demandojn en Urkrainio, en la eksjugoslaviaj ŝtatoj, Litovio kaj Kimrujo. Temis ankaŭ pri la influo de la angla al naciaj lingvoj kaj pri la psikologia ekonomio de la industrio de la angla lingvo. Ankaŭ la lingvouzo en Afriko estis tuŝita. La sekcio pri tradukado analizis la kulturo-transigajn problemojn de tradukado.

La ĉefprelego de S. Fiedler prezentis la tendencojn en la fakliteraturo solvi la problemojn de la internacia komunikado, tiu de I.Ertl aplikojn kaj misaplikojn en la lingvopolitiko de la Eŭropa Unio. Ĉu eblas analizi Esperanton laŭ kriterioj aplikataj al naturaj lingvoj – revenis en la ĉefprelegoj de N. Dols kaj I. Koutny.

Interkultura komunikado per Esperanto aperis en pluraj prelegoj, traktantaj, ekzemple, la eblecojn en internacia komunumo, inter malsamlandaj lernejoj kaj en familio. Okazis prelego pri logikecoj en lingvoj, kritiko de la malfortaj punktoj de Esperanto kaj reciprokaj influoj inter Esperanto kaj gepatraj lingvoj de la parolantoj. Okazis prelego pri klasifiko de konstruitaj lingvoj, pri la vojo de Bliss-sistemo de planlingvo al helpilo por la handikapitoj. La ekzemplo de Sanskrito montris, ke lingvoplanado jam okazis antaŭ pluraj mil jaro.

La programo kaj resumoj troviĝas en: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simp14programo.html. Elektitaj artikoloj aperos en la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo.Komunikado. Informado).

La simpozion antaŭis la unua sesio de la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, startigitaj jam la 6-an fojon ekde 1998 en la Lingvistika Instituto sub la gvido de prof. Ilona Koutny. 26 aliĝintoj el 14 landoj komencis sian 3-jaran studadon.

Ni intervjuis mallonge du gastojn kiuj kontribuis kaj al la programo de sesio kaj de la simpozio.

Sabine Fiedler (profesoro en la angla fako de la Universitato en Leipzig, prezidanto de la Germana Interlingvistika Societo)

Pri kio okupigxas interlingvistiko?

Unu el la problemoj de interlingvistika esplorado estas, ke la termino “interlingvistiko” estas diversmaniere komprenata kaj uzata. Tion, cetere bone prilumis la simpozia prelego de Szabolcs Szilva Diversaj aliroj al la klasifiko de planlingvoj, prezentante la rezultojn de sia diplomlaboraĵo por la Postdiplomaj Studoj en Poznan. Laŭ la opinio de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V.: www.interlinguistik-gil.de) la studobjekto de interlingvistiko estas internacia lingva komunikado kun ĉiuj aspektoj (i.a. lingvistikaj, kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj). La fokuso de interlingvistikaj studoj estas la strukturo kaj funkcio de planlingvoj kiel ekz. Esperanto.

Via anglalingva ĉefprelego trarigardis la fakliteraturon en la tereno internacia komunikado kaj planlingvoj. Kiun rolon povas havi Esperanto en la komunikado de EU?

Esperanto (aŭ alia planlingvo) ĝis nun ne estis vere sukcesplena en sia tasko plifaciligi grandskale internacian lingvan komunikadon. Pro tio oni povus atendi, ke planlingvo tute ne ludas rolon en la fakliteraturo pri lingvopolitiko kaj lingvistiko. Sed tio ne ĝustas. Ŝajnas, ke esploristoj en tiu tereno ne povas ignori la temon. En la fakliteraturo estas diskutataj la avantaĝoj de uzado de planlingvo (kiel komunika egalrajteco, efikeco, la t.n. propedeŭtika valoro) kaj malavantaĝoj (malbona reputacio, limigita komunika funkcio, eŭropeca karaktero de Esperanto); temoj kiel la ekzisto de propra kulturo, la evoluo de la lingvo kaj la influo de denaskuloj estas traktataj kiel debateblaj aspektoj. Por respondi al la demando: Por la komunikado de EU nuntempe ne gravas unu unueca lingvo – nek nacia, nek planlingvo –, sed la konservado de multlingveco. Ĉu Esperanto kapablas kontribui al tiu (ekz. kiel pontlingvo por tradukado – kiel R. Phillipson proponis en sia libro Only-English Europe ‘Nur-angla Euxropo ?’ en 2003 – tion oni devas detale pristudi.

Viaj esploroj rilatas ankaŭ al frazeologio de la angla kaj de Esperanto, vi aperigis pri ambaŭ librojn. Ĉu eblas paroli pri frazeologio de planlingvo?

Kompreneble! Frazeologiaĵoj estas fiksitaj esprimoj, kiujn la lingvo metas je nia dispono pro ofta uzo en specifaj situacioj; temas pri fiksitaj vortgrupoj kaj frazoj, kiuj estas storataj kiel tutaĵoj en nia memoro. Ĉiu vivanta lingvo, lingvo uzata de parolantaro, enhavas ilin, do ankaŭ Esperanto. Esperanta frazeologio, cetere, evoluas simile al tiuj de nacilingvoj: parto inter ili estas prunteprenitaj el aliaj lingvoj (ekz. la nigra ŝafo, formulo kiel en nuksoŝelo), t.e. ili estas internacie konataj; alia parto estas kunligita kun la vivo en la lingvokomunumo kaj malfacile tradukebla (ekz. Ne krokodilu!, La nepoj nin benos). La ekzisto de tiu laste menciita parto fakte estas pruvo por la viveco kaj esprimeco de la lingvo, por la kultureco de Esperanto, por tiel diri.

Nicolau Dols Salas (profesoro kaj dekano en la Filologia fakultato de la Universitato en la Balearaj Insuloj, membro de la Kataluna Scienca Akademio)

Vi okupiĝas pri fonetiko kaj fonologio. Ĉu internacia planlingvo kiel Esperanto havas fiksitan fonetikan sistemon, ĉu ekzistas prononca normo?

Unu el la komunaj trajtoj de artefaritaj lingvoj estas ke ili kutime estas planitaj surpapere kaj ne ekestas buŝe, male al la “naturaj” lingvoj, kiuj naskiĝis el la buŝo de siaj parolantoj antaŭ ili atingis paperon. Diverseco en la prononcado de Esperanto ekzistas. Tamen komprenado eblas tute senproblema, ĉar interkomunikado ne dependas nur de la malkodado de sonĉeno, sed ankaŭ de la kunteksto kaj de aliaj faktoroj. Aliflanke, la fonologia sistemo de Esperanto malfaciligas konfuzojn, eĉ se la parolantoj apartenas al malsamaj lingvofamilioj.

Via ĉefprelego temis pri malrigideco kaj moderneco de Esperanto. Ĉu vi povus diri tre mallonge, pri kio temas?

Modernigado entenas kunfluon de pluraj aspektoj de vivmaniero: nutraĵoj, vestaĵoj, rutinoj, eĉ estetiko kaj ŝatoj evoluas al unueco, ne nur ene de ĉiu lando, sed ankaŭ internacie. En ĉiu lingvo oni observas tendencon al malapero de akĉentoj, ĉefe en formala komunikado, kiam, ekzemple, oni parolas al malkonataj homoj, kiel oni faras en la televido. Lingva malrigideco signifas lasi larĝajn spacojn de libereco al parolantoj, lingva modernigado devigas redukti tian liberecon, eĉ se ĝi ne signifas perfortan agadon, sed memvolan akomodiĝon al respektindaj ŝablonoj.

Ĉu la angla aŭ Esperanto pli taŭgas el fonetika vidpunkto por la rolo de mondolingvo?

El fonetika vidpunkto estas du aspektoj gravaj en ĉi tiu kampo: (1) la simpleco de la sonsistemo, kaj (2) la rilato inter skribo kaj prononco. Esperanto havas tute regulan skribmanieron, kaj pro tio oni povas legi iun ajn vorton eĉ se oni ne konas ĝian signifon aŭ neniam antaŭe aŭdis alian homon prononcantan la vorton. Tio ne eblas en la angla. La angla havas ankaŭ pli multe da vokalaj tembroj ol Esperanto, kies vokalaro estas nur kvinmembra. Fonetike estas pli facile lerni Esperanton ol la anglan…, sed ĉi tio ne sufiĉas haltigi la fortegan impulson de la angla.

Raportis kaj intervjuis Ilona Koutny

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/10/uam-7/

UAM: Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj
La nova grupo de la interlingvistikaj studoj (Foto: Edukado.net)

La 20an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Ruslando, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj (IS) ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (Pollando) la sesan fojon ekde 1998. La brazila entuziasmo videble kreskis malgraŭ la granda distanco kaj portis freŝan koloron al la eŭropa paletro. La varbado estis nun pli grandskala, dank’ al la paĝaro edukado.net, UEA kaj ESF. Ĉi-lasta disponigis bazan stipendion al 13 partoprenantoj. Edukado.net sukcese lanĉis kampanjon por helpi financi la vojaĝkostojn al Pollando de iuj partoprenantoj. ESF antaŭ nelonge lanĉis subtenkampanjon “AMU Poznanon!” por la sekva semestro (esperantic.org/amu), ja la regula partopreno postulas grandan sindediĉon de la gestudentoj. Koran dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun helpis.

Dum la semajna intensa sesio de la unua semestro okazis kurso pri interlingvistiko kun Věra Barandovská-Frank (Germanio, prof. de AIS) donanta superrigardon pri planlingvoj, al kiu kontribuis Ivan Colling (el Brazilo), kiu ĵus finis siajn interlingvistikajn studojn ĉe AMU. Esperantan kulturon enkondukis Zbigniew Galor (prof. en la universitato en Szczecin, Pollando) , al tio adoniĝis interesaj prelegoj pri lingvo kaj kulturo de Sabine Fiedler (prof. en la universitato de Leipzig, Germanio), pri la Esperanto-gazetaro de Jukka Pietiläinen (docento en la universitato de Tampere, Finnlando) kaj pri Esperanta radiofonio de Barbara Pietrzak (pola retradio, estrarano de UEA).

La unuan periodon de la Esperanta literaturo prezentis tradicie Tomasz Chmielik (tradukisto, Pollando) kaj Lidia Ligęza (poetino el Krakovo, Pollando). Fonetikon kaj fonologion – startante de ĝeneralaj bazaj nocioj al karakterizo de la Esperantaj sonsistemo kaj prononca normo – entreprenis Ilona Koutny (gvidanto de IS, prof. de UAM) kaj Nicolau Dols Salas (prof. en la universitato de la Balearaj Insuloj). Post koncizaj prezentoj kaj diskutoj de ĉiuj studobjektoj sekvos hejma laboro.

La sesio donis eblecon ankaŭ al la finaj ekzamenoj de la malnovaj gestudentoj: sep persistuloj (tri el Brazilo, po unu el Germanio, Hungario, Litovio kaj Svislando) prezentis interesajn rezultojn de sia laboro: Ivan Colling: “Ĉu la polurita spegulo estas fleksebla kaj amika? Kelkaj konsideroj pri logikeco, reguleco, simpleco en lingvoj”; Guilherme Jardim: “Analizo de la rilato inter spiritismo kaj Esperanto en Brazilo”; Rita Moraes: “Du similaj vojoj”; Anja Christina Stecay: “Funkcio de kieeco en esperantaj krimromanoj”; Szabolcs Szilva: “Klasifikado de planlingvoj”; Snaiguole Malych: “Ĉu esperantistoj agas inter si alimaniere ol kun neesperantistoj?”; Mireille Grosjean: “Komunikado en Afriko”. Informoj pri la laboraĵoj aperos en Edukado.net. Ili intencas daŭrigi siajn esplorojn.

La unujaran instruistan trejnadon (kunlabore de UAM, ILEI kaj Edukado.net) finis kvin partoprenantoj (Annie Grente kaj Marielou Cochard el Francio, Martin Ptasinski el Germanio, Luis Ladeira el Portugalio kaj Karina Oliveira el Brazilo) kaj akiris ILEI-atestilon pri instruado. Sukcesan aplikon al ili!

Freŝdiplomitaj instruistoj (Foto: Edukado.net)

La sesion sekvis la 3a Interlingvistika Simpozio (la 25–26an de septembro), kun la ĉefa temo internacia komunikado. Ĝi estis malfermita al neesperantistaj kontribuantoj, kiuj konsistigis pli ol kvaronon de la prelegantaro. Malfermis ĝin vicrektoro de UAM kaj parolis la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto. Prelegoj estis prezentataj en Esperanto, pola kaj angla, temis pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj diversaj aspektoj de esperantologio kaj interlingvistiko. La programo kaj resumoj troviĝas en la retejo de la studoj. Elektitaj artikoloj aperos en la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo.Komunikado. Informado).

La interlingvistika simpozio altiris grandan atenton (Foto: Edukado.net)

La bankedo kunigis la malnovajn kaj novajn gestudentojn, instruistojn kaj prelegantojn en agrabla etoso en la manĝejo Jowita. Gastis kaj laŭdis la aranĝon vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la direktoro de la Lingvistika Instituto. La gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj transdonis dekjaran son- kaj videoarkivon de la studoj al la reprezentantoj de la Viena Esperanto-Muzeo, CDELI (Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia en La Chaux-de-Fonds, Svisio) kaj Edukado.net.

La semajnon finis la 30a Arkones, fama kaj riĉa kultura renkontiĝo kun muziko, filmoj, teatraĵoj kaj multaj diskutoj. En ties programoj multnombre kontribuis ankaŭ prelegintoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj.

Ilona Koutny

Fotoj el la retejo Edukado.net.

Ĝi estas artikolo el la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/10/uam-6/

AMU Poznanon!
Esperantic Studies Foundation (ESF) jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.

“Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, membro de la Akademio de Esperanto d-ro Ilona Koutny, farante aludon al la Esperanta mallongigo de la Universitato Adam Mickiewicz UAM, aŭ AMU. Ja ĝuste amo kaj pasio al Esperanto kaj interlingvistiko estas tio, kio kunigas en Poznano tiun grupon el pli ol dudek homoj de diversaj profesioj kaj aĝoj, kiuj venas al Poznano de landoj tra la mondo: Svedio, Brazilo, Usono, Irano, Rusio, Kroatio, kaj aliaj.

En la prestiĝa Universitato Adam Mickiewicz – la dua plej granda universitato en Pollando – la studentoj havas unikan ŝancon ricevi ampleksan edukon pri planlingvoj kaj interkultura komunikado, kompareblan al filologiaj studoj de aliaj lingvoj: “Kadre de interlingvistiko ni studas naciajn, etnajn lingvojn, kaj ankaŭ internaciajn planlingvojn, kiuj volis solvi la problemon de internacia komunikado. Kompreneble, la studoj fokusiĝas al la plej disvastiĝinta planlingvo, Esperanto: literaturo, lingvistiko, historio kaj diversaj praktikaj flankoj de la lingvo”, diras Ilona Koutny. Tiu ĉi tri-jara multfaceta postdiploma interlingvistika programo funkcias ekde 1998, kaj dum 16 jaroj ĝi helpis eduki multajn aktivulojn kaj altigi la prestiĝon de Esperanto kiel akademia studobjekto: “Nur en tiu programo eblas klerigi niajn aktivulojn ĝis la grado, kiun oni povus atendi de la homoj de 21a jarcento, kiuj ambicias ŝanĝi la mondon”, diras UEA-prezidanto kaj ESF-estrarano Mark Fettes, kiu subtenas la klopodojn de Ilona kaj ŝia teamo ekde ĝia komenco, eĉ se li iom bedaŭras, ke en la tuta mondo ne estas aliaj similaj programoj.

Por subteni tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉas specialan donacprogramon “AMU Poznanon”: por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni tiun unikan programon per $10.000, entute, en 2015!

Kvankam la plejparton de laboro la studentoj faras distance, oni devas veni kaj persone ĉeesti la universitatan sesion du-foje jare, en februaro kaj septembro, kaj la kolektita mono helpos al esperantistoj, kiuj bezonas tian helpon, pagi la studkostojn kaj vojaĝkostojn, ja por kelkaj el ili, ekzemple, brazilanoj, la flugdistanco estas pli ol 10 mil kilometroj!

Vi povas donaci rete (esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p (donacante per UEA, nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe sciigu al admin@esperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco… duobligita!

Lernu pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe

http://www.amu.edu.pl/~interl/

ESF