Arkivo por la etikedo 'interlingvistiko'
16 Januaro 2017 de AlKo
Mi ŝatus sciigi vin, ke la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo realigis novan skanprojekton. Dum la pasintaj semajnoj la enhavtabeloj de kvin gravaj periodaĵoj estis skanitaj kaj nun konsulteblaj per la katalogo Trovanto. Ĉi-kune mi sendas liston de la koncernantaj titoloj kun la ligiloj.
5 Oktobro 2016 de AlKo
La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23 sep 2016) estis jam la kvina por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz UAM) en Poznano (Pollando). 17 persistaj partoprenantoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj Pollando, po unu el Svedio, Serbio, Ĉehio, Ruslando, [...]
27 Aprilo 2016 de AlKo
Ilona Koutny [pron: Kútni] naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario; ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (Hungario) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo dum jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj [...]
20 Februaro 2016 de AlKo
La persistaj partoprenantoj de la kvara interlingvistika sesio, okazinta en la poznana universitato Adam Mickiewicz de la 30a de januaro ĝis la 5a de februaro, spertis mildan februaran veteron. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj [...]
1 Majo 2015 de AlKo
Interlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p. La sorto de la afero Esperanto estas intime ligita al [...]
1 Marto 2015 de AlKo
Ekde la 31a de januaro ĝis la 6a de februaro en Poznano (Pollando) okazis la dua sesio de la sesa grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) kun partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el dek landoj (inter ili kvin brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede [...]
24 Novembro 2014 de AlKo
En Francio la okupiĝo pri la problemo de t. n. “internacia helplingvo” (langue internationale auxiliaire) aŭ “artefarita lingvo” (langue artificielle) – en interlingvistiko ni ĉefe parolas pri “internacia planlingvo” – havas longan tradicion kaj reiras ĝis la tempo de René Descartes (1596-1650). Francaj intelektuloj ludis aparte gravan rolon dum la unuaj jardekoj de Esperanto. La [...]
24 Oktobro 2014 de AlKo
La 25–26an de septembro 2014 okazis la 3a Interlingvistika Simpozio en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato) de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznano) kun la ĉefa temo Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozion malfermis prof. Marek Nawrocki, vicrektoro de UAM, parolis d-ro Paweł Nowakowski, vicdirektoro de la Lingvistika Instituto kaj Kajetan [...]
2 Oktobro 2014 de AlKo
La 20an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Ruslando, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj (IS) ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (Pollando) la sesan [...]
4 Septembro 2014 de AlKo
Esperantic Studies Foundation (ESF) jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.
7 Junio 2014 de AlKo
En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA [...]
2 Junio 2014 de AlKo
En la februara Ondo aperis raporto pri la 23a konferenco de GIL (Interlingvistiko en la 21a jarcento), kiu okazis fine de 2013 en Berlin. Kiel tie menciite, GIL estas la akronimo de Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko). Mi prezentu ĝin iom pli detale.
29 Majo 2014 de AlKo
La 1an de majo la Volapuka movado ekhavis sian okan Cifal (prezidanton): Hermann Philipps, kiu loĝas en Bonn (Germanujo) transprenas la bridon de Brian Bishop (Anglujo).
11 Februaro 2014 de AlKo
Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio ekde la 1a ĝis la 7a de februaro 2014 en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kun partopreno de dudeko da gestudentoj el dek landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po du el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Ruslando, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio).
15 Novembro 2013 de AlKo
Naskita en Romo, Italio, Mario Andrew Pei (1901–1978) estis fama usona lingvisto kun italaj radikoj, kaj konsiderata kiel unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon, inter ili la italan, anglan, francan, hispanan, portugalan, rusan, germanan, latinan, malnovan grekon kaj sanskriton. Migrinte en [...]