19 Januaro 2017 de AlKo
Studsesioj, instruista kapabligo kaj kursofertoj de AGEI kaj la GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo en Herzberg De preskaŭ dudek jaroj la Esperanto-Centro en Herzberg servas konstante por multflanka klerigado, krom diversnivelaj lingvokursoj specialan atenton ni donas al instrukapabligado, metodika trejnado kaj helpo al aktivuloj por orientiĝi en la Esperanto-movado kaj esti pretaj je informado, varbado [...]
19 Novembro 2016 de AlKo
En la 24a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, okazinta ĉi-oktobre en Cambrils (Katalunio, Hispanio), la prestiĝan premion Ada Fighiera-Sikorska kaj okazan medalon ricevis Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.
24 Oktobro 2012 de AlKo
En la Esperanto-urbo Herzberg am Harz konstante okazas io favora por Esperanto. Ofte venas gastoj el diversaj landoj; la Esperanto-biblioteko konstante kreskas En la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio instruas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Regule okazas klubkunvenoj, kiuj estas la bazo de la Esperanto-agado en la Esperanto-urbo.
30 Junio 2012 de AlKo
La 64a Internacia Fervojista Kongreso (IFK), okazinta la 19–25an de majo 2012 en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, laŭ la opinio de pluraj famaj kaj aktivaj esperantistoj estis la plej sukcesa fervojista kongreso dum la lastaj jardekoj. Partoprenis 160 aliĝintoj el 21 landoj, sed kun multaj okazaj vizitantoj la nombro superis 200.