Arkivo por la etikedo 'instruado'

KER: Rekorda tutmonda sesio

La 9an de junio 2012 okazos eksperimentcela Tutmonda Skriba Ekzamensesio, kiun Katalin Kováts, en la nomo de la Ekzamenkomisiono de UEA, lanĉis kaj organizas tra la tuta mondo. Danke al vasta informado kaj kampanjo tra retlistoj kaj la paĝaro de www.edukado.net kolektiĝis nekredeble granda kvanto de kandidatoj. La eksterordinaran ekzamentagon, kiam en du etapoj, en [...]

Grezijono: pasigi unu monaton en Esperantujo

La Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Grezijono (Grésillon) proponas restadojn en la kastelo de la 21a de julio ĝis la 20a de aŭgusto 2012 dum kvar tutsemajnaj Esperanto-renkontiĝoj. La programo enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj kaj aliajn aktivaĵojn: prelegoj, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmoj), atelieroj (libro-bindado, masaĝo, astronomio…), sporto (tabloteniso, [...]

Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio

Bone disvolviĝas nova projekto de la Itala Esperantista Federacio, lanĉita de la konata esperantisto Brunetto Kassini, pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo) ĉe la okcidenta bordo de la insulo Sicilio. Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj [...]

35 FaRoj dum 12 jaroj

“Bonvenon! Faru la rondon!” Tiu salutfrazo malfermas ĉiun lecionon de la elementa Esperanto-kurso FaRo, funkcianta ekde 2000 ĉe la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. La 4an de aprilo 2012 sukcese ekzameniĝis la gekursanoj de FaRo-35. La evento logis la atenton ne tiom pro la bela vicnumero 35, kiom pro la nekredeble alta lingva nivelo [...]

Moskvo: La por-instruista seminario prokrastita

La por-instruista seminario, pli frue anoncita de REU, ne okazos en la menciitaj datoj (fine de marto). La ĉefa kialo estas ke la universitato “Justo”, pli frue posedita de esperantistoj, nun estas oficiale gvidata de aliaj homoj. Ĝuste en la ejo de “Justo” devus okazi la seminario kaj partoprenantoj devus post ekzameniĝo ricevi diplomojn de [...]

La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo

La 11an de februaro finiĝis la kvarsemajna intensa kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio). La aranĝon, kiu inkludis intensan BEK-kurson por komencantoj, pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el Aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj [...]

Volontuli en Mazaradelvalo, kie Esperanto estas bonvena!

Itala Esperanto-Federacio kaj Centro por Esperanto kaj Interkulturo serĉas volontulon por la oficperiodo inter la 1a de februaro kaj la 15a de junio 2012, aŭ por partoj de tiu periodo, en la belega urbo Mazaradelvalo (itale Mazara del Vallo). La urbo situas en la varma Mediteraneo, sur la insulo Sicilujo, ĉe la maro! La volontulado [...]

Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto

Intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011 Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Kiam mi eksciis, ke mi iĝis la Esperantisto de la Jaro, mi kortuŝiĝis kaj pensis pri mia familio, fakte. Pri mia iam kvinjara filo, Nikolo, kun kiu mi ludadis korbopilkon en Esperanto, [...]

Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro

La 11an de januaro en Hajnano (Ĉinio) okazis la oficiala malfermo de la kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo. Al la tutmonata programo aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigas 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiataj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon [...]

Esperanto 125-jara – okazo por ne maltrafi!

La 26an de julio 2012 okazos la 125-jara jubileo de Esperanto – la apero de ĝia Unua Libro. Jen okazo por ekspluati – per varb-kampanjoj kaj oferto de modern-stilaj kursoj. Kelkaj landoj formulis planojn kaj starigis jubileajn teamojn. Sed ĝis nun ne videblas internaciaj elpaŝoj.

Trafe al celo: recenzo de “Esperanto por lernejaj klasoj”

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 152 p., il.; disko. Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. Gvidlibro por instruistoj. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 166 p., il.; disko. Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga [...]

44a Konferenco de ILEI: Rekorde kaj pozitive en renoma universitato

La 17-23an de julio 2011, la 44a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazis en Kopenhago, kun la temo ’Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado’, kaj kun 35 prelegoj(prezentaĵoj aŭ diskutrondoj) inter 103 partoprenantoj el 35 landoj, i. a. Brazilo, Meksiko, Ĉilio, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.