Ewa Bondar forpasis
La 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis en Ełk (Pollando) Ewa Bondar (1922-2015)
La 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis en Ełk (Pollando) Ewa Bondar (1922-2015)
Ni, esperantistoj, konas la nomojn de multaj admirindaj personoj, kiuj evoluigis Esperantujon de lingvoprojekto al la nuna internacia komunumo. Unu inter tiuj elstaruloj estas memorata tute aparte – Andreo Ĉe. Li naskiĝis la 12an de septembro 1895 en la transilvania urbo Marosludus (nun Luduş en Rumanio). Lia avo Jakub Čech estis ĉeĥo, kiu meze de [...]
La 11–19an de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.
La 1–8an de julio de 2015 duafoje okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto en la tereno de Universitato William Peace, en la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino. Tiu tereno estas belega: historiaj konstruaĵoj, modernaj klasĉambroj, kaj komforta loĝejo (en kiu loĝis nur la NASK-studentoj kaj teamanoj, vere Esperantuje). Estis varme, sed ne terure, [...]
Al la 48a konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), okazinta la 17–25an de julio 2015 en Oostende (Belgio), aliĝis 170 personoj el 34 landoj, kaj partoprenis ĝin 138 personoj el 30 landoj. Pluraj partoprenantoj konstatis, ke tia grandeco estas tre pozitiva: sufiĉe da bunteco en la diversaj devenlandoj en ne tro granda homamaso. [...]
Ni informas vin kun granda ĝojo kaj fiero, ke la 13an de julio 2015 ĉe AppStore aperis nova lingvokurso de Esperanto. Ĝi estas produkto de la brita entrepreno EuroTalk, kiu kunlabore kun edukado.net pretigis Esperanto-version de sia kurso por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (iPad). La programo uTalk jam funkciis por 120 [...]
Ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando. Ĝia fondinto kaj senŝanĝa gvidanto, Irina Gonĉarova, malgraŭ sia nepriskribebla okupateco, sukcesis trovi tempon por respondi kelkajn niajn demandojn. Kiel kaj kiucele fondiĝis MASI?
Ekde la 28a de majo estas plia oferto de Esperanto-kurso en la reto: La lingvolernejo Duolingo ofertas testan version de Esperanto-kurso en la angla lingvo; tion povas uzi ankaŭ nedenaskuloj de la angla. Dum la unuaj du semajnoj aliĝis pli ol dudek mil lernantoj kaj ĉiutage aldoniĝas pluraj centoj. Multaj homoj esperis tion, sed verŝajne [...]
De la 13a ĝis la 16a de majo okazis en Svislando la Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto. En la franca lingvo la evento nomiĝis “Conférence”, (laŭ la Unua en 1922 kaj la dua en 1927) sed tio ne eblas en Esperanto, ĉar ILEI, la organizanto, okazigas ĉiun jaron Konferencon en julio. Do [...]
Mia promenado tra la lando de Lingvaj Festivaloj iasence komenciĝis en la jaro 1994 en Francio kiam Marko kaj Daniela Noulin de la urbeto Vendôme invitis min prelegi pri Esperanto en la kadro de ilia longdaŭra ekspozicio pri nia universala lingvo. Marko telefonis al mi, petante min fari paroladon al vizitantoj de tiu ekspozicio pri [...]
Ekde la 31a de januaro ĝis la 6a de februaro en Poznano (Pollando) okazis la dua sesio de la sesa grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) kun partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el dek landoj (inter ili kvin brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede [...]
87 partoprenantoj el dek landoj (Ruslando 57, Francio 10, Germanio 7, Slovakio 5, Belgio 2; Ĉinio, Danlando, Hungario, Pollando, Svedio, Tajlando po 1) partoprenis la unuan ruslandan SES, kiu okazis la 17–25an de aŭgusto en Koltiŝevo, proksime de Moskvo. Ĝi estis ankaŭ la unua Somera Esperanto-Studado ekster Slovakio, kie SES startis en la jaro 2007 [...]
La 12-20an de julio okazis la 8a SES (Somera Esperanto-Studado) en la urbo Nitra (Slovakio), kiu post du jaroj gastigos la 101an Universalan Kongreson de Esperanto. Mi jam partoprenis SESon, sed ĉi-foje, estante volontulo ĉe E@I, mi estis parto de la organiza teamo (kvankam mia kontribuo al organizado estis pli modesta ol tiu de multaj [...]
La urbestrino de Montevideo bonvenigis ILEI en la Urugvaja parlamentejo Impona italstila palaco, vasta salonego kun marmoraj kolonoj, altega plafono kun koloraj vitraj fenestroj – jen la ejo de la Ĝenerala Kunsido de Unesko en novembro-decembro 1954. La salonego okupas la tutan larĝon de la Leĝa Palaco, la parlamentejo de Urugvajo. La 21an de julio, [...]
La Ekzamena Komisiono de UEA kaj Edukado.net la 17an de majo 2014 la trian fojon okazigos Tutmondan Ekzamentagon. La ĉeforganizantino Katalin Kováts, laŭ la spertoj de la antaŭaj jaroj, antaŭvidas partoprenon de 25–30 urboj en dudeko da landoj.
Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.