Arkivo por la etikedo 'instruado'

Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila

Wierzbowski, Przemysław. Konfuziloj: Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. – [Partizánske]: Espero, 2017. – 152 p. KONFUZILOJ? Pri kio eblas konfuzi? La subtitolo klarigas: vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. Fakte temas pri paroj aŭ trioj, malofte kvaroj da vortoj pri kiu signifo aŭ uzo eblas erari. Ekzemple: astro, astero, asterio, asterisko.

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

La sepa grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian trian studjaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando). Dek partoprenantoj el naŭ landoj (Francio, Ruslando, Brazilo, Germanio, Usono, Suda Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum la sesio, okazinta la 14-20an de septembro. Ĝin gvidis Ilona Koutny kun temoj pri internacia […]

Nitro denove gastigis esperantistojn

Inter la 12a kaj la 20a de julio gastigis la eks-UK urbo Nitro en Slovakio 164 homojn el 30 landoj, por ke ili partoprenu jam la 13an Someran Esperanto-Studadon. Intertempe SES iĝis la plej granda somera lernejo de Esperanto, kien povas veni plenaj komencantoj kaj jam tre lertaj movadanoj – ĉiu trovos por si taŭgan […]

Studado en amika rondo

Poznano: Ilona Koutny instruas (Foto: Zhang Ping “Ĝoja”) Ekde la 2a ĝis la 9a de februaro en Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) pasis la kvara sesio de la Interlingvistikaj Studoj. En la nuna grupo studas dek homoj el ok landoj (Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Koreio, Rusio, Usono). Dum unu semajno ni havis tri ekzamenojn: […]

Profesorino Gong Xiaofeng prelegos en BET-55

Gong Xiaofeng, konata en Esperantujo kiel Arko, naskiĝis en 1962, diplomiĝis pri kemio, poste doktoriĝis pri nutra scienco kaj laboras kiel profesoro pri media scienco kaj inĝenierado. Ŝi eksciis pri Esperanto en ĵurnalo kaj eklernis ĝin en 1980. Baldaŭ ŝi mem instruis Esperanton, interalie, kiel nedevigan kurson dum kelkaj jaroj ĉe Nanchanga Universitato.

SES 2019 en la eksa UK-urbo Nitro

Ĉu vi scias pri la plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton? Jes ja, SES – Somera Esperanto-Studado! Ĉi-jare SES okazos la 12-20an de julio 2019 en la historia slovakia urbo Nitro (Slovake: Nitra) – bone konata al la esperantistoj pro la okazigo de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en 2016. Jam plurfoje […]

Konatiĝu kun Gražina Opulskienė

En la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, estos organizita plurnivela instruado de Esperanto kun kompetentaj instruistoj. La instruan programon gvidos Gražina Opulskienė, kiu en la decembra kongreso de Litova Esperanto-Asocio estis elektita kiel vicprezidanto de LEA. Legu ĉi-sube ŝian sinprezenton.

Multlingva akcelilo – nova EU-projekto por instrui Esperanton al infanoj

Laborteamo de la projekto “Multlingva akcelilo” kunsidas en Bratislavo (Foto: Peter Baláž) Estas realigita duono de la projekto “Multlingva akcelilo” (angle: Multilingualism Accelerator), subtenata de la Eŭropa Unio pere de la programo “Erasmus+”. La projekto celas pretigi instru-materialojn por unuaŝtupaj bazlernejoj (de la unua ĝis la kvara lernojaro). La projekto eliras de la fama Zagreba […]

BET-55: Lernu kun Anne Jausions

Internacia Esperanto-Konferenco en Wuhan (Ĉinio, 2011): Anne Jausions montras la premiitan de OSIEK verkon “Ĉe Akvorando”, tradukitan de Laŭlum. (Foto: Eric Laubacher) Ni daŭrigas la prezentadon de la plej gravaj kontribuontoj al la programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio). Post Gábor Márkus (Hungario) […]

SES 2018 denove bonega

SES (Somera Esperanto-Studado, https://ses.ikso.net/2018/) okazis de la 14a ĝis la 22a de julio en Liptovský Mikuláš, Slovakujo. 222 homoj el 30 landoj partoprenis. Tiu estis la 11a SES en Slovakujo.

Vintra interlingvistika sesio en Poznano

La 7a grupo de la Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (pri kies 20-jariĝo ni raportis en oktobro), daŭrigis sian laboron dum la vintra sesio la 3-10an de februaro. Alvenis 14 gestudentoj el dek landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Ruslando, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando) kaj pruvis, ke pere de […]

SES 2018 – speciale program-riĉa

Espereble, al la legantoj de La Ondo de Esperanto ne necesas prezenti SESon – ja en ĉi tiu gazeto regule aperadas informoj kaj reklamoj pri ĝi (pro kio ni elkore dankas). La Somera Esperanto-Studado havas jam sian 11-jaran historion (ĝi ekestis en la jaro 2007, kiam oni per tia evento omaĝis la centjariĝon de la […]

NASK-2018: Elstaraj instruistoj, kvar kursoj kaj KTF

NASK-2018 estos tre speciala ĉi-jare: estos kvar niveloj de instruado (inkluzive de la komencanta kurso, la unuan fojon en multaj jaroj), famaj instruistoj (Katalin Kováts, Anna Löwenstein, José Antonio Vergara kaj Thomas Alexander) kaj la speciala gastparolanto: la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti; samtempe kun NASK denove okazos KTF: Kino-Teatro-Festo. Jen nur kelkaj kialoj […]

Novstila kurso lanĉiĝas en Seulo

Brila, sperta esperantistino el Seulo, post sia dekminuta prezentado de “Ili elektis la pafilon, mi la kameraon” (el la tria numero de Unesko-Kuriero). La komento de Brila: “Historia kurso!” En la unua semajno de decembro gelernantoj de la Seula Esperanto-Centro en Koreio ekpartoprenis en tute nova kurso por esperantistoj, kiu utiligas la novan revuon Unesko-Kuriero […]

Ĉinio: Instrui la anglan kaj Esperanton

La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang, kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du-kvar fremdajn volontulojn por instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperantan kurson kiel nedevigan programeron por interesitaj studentoj kaj instruistoj. La kandidatoj devas bone regi Esperanton kaj la anglan lingvon. La Kolegio liveros al ĉiu volontulo senpagan loĝadon kaj monate […]

SES sukcese komencis sian duan jardekon

SES laŭdifine estas Somera Esperanto-Studado, kaj pri la sukceso de ĉi-somera studado atestas novaj entuziasmaj kursanoj, ricevintaj la merititajn diplomojn. (Foto: Peter Baláž) Jam la 11a Somera Esperanto-Studado okazis inter la 15a kaj 23a de julio 2017, ĉi-foje en la urbeto Banská Štiavnica, Slovakio. Post unujara paŭzo, kaŭzita de la organizado de la 101a Universala […]

KER-ekzameno: La oka sesio en Moskvo

La 10an de junio en la ĉefurbo de Ruslando la okan fojon okazis skriba KER-ekzameno. Jam la duan fojon ĝi pasis en la perfekte konvena ejo de la Centro de pedagogia majstreco. La 14 ekzamenatoj jene grupeblas laŭ la lingvoniveloj: B1 – kvar homoj, B2 – du, C1 – ok. Ĉi-foje krom moskvanoj venis kandidatoj […]

KER-ekzamenoj dum kvin sinsekvaj semajnfinoj

Ĉi-jare la unua kaj plej grava aranĝo de la Esperanto-ekzamenoj, organizitaj de UEA kaj hungaria lingvoekzamena centro laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), okazis la 10an kaj la 17an de junio. Kadre de la Tutmonda Ekzamentago 117 personoj ekzameniĝis en 18 lokoj de 14 landoj, sur tri kontinentoj. La paralelaj ekzamenoj estis aranĝitaj en tri […]

Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo

La baza ideo venas de Lu Wunsch-Rolshoven el Germanio, fakulo pri informaj strategioj. La ideo estas, ke ĉiuj 10–18-jaraj lernantoj en la tuta mondo aŭdu tian lecionon de Esperanto. La ideo kuris tra diversaj retlistoj, kaj multaj homoj subtenis, subtenas, volas puŝi, volas fari. Laborgrupo de ILEI preparis dokumentojn. Pretas letero al decidantoj pri edukado […]

Esperanto-kurso en RUDN

La 29an de aprilo sukcese finiĝis 16-hora kurso de Esperanto en Rusia universitato de amikeco inter la popoloj (RUDN) en Moskvo. Kvin lernantoj sukcese plenumis la ekzamenon kaj ricevis oficialajn diplomojn de la universitato. Ĉi tiu kurso donas konojn, kiuj sufiĉas por plua memstara lernado de Esperanto aŭ por daŭrigo kadre de plilongaj kursoj.