Arkivo por la etikedo 'informado'

Lingva Festivalo: La kvinan fojon en Kaluga

La 23an de aprilo, sabate, en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 5a Lerneja Lingva Festivalo. La specialaĵo de la Kaluga festivalo, kompare kun aliaj lingvaj festivaloj en Ruslando, estas ĝia mallongeco (nur tri blokoj po 40 minutoj) kaj relative malgranda kvanto da prezentitaj lingvoj (27). Ĉi-jare la festivalo pasis [...]

La 10a Moskva Lingva Festivalo en la 20-jara MASI-historio

Ni, Esperanto-agantoj, iĝas feliĉaj, kiam ni rikoltas sukcesojn sur nia vojo al amikeco inter popoloj, al paco kaj justaj homaj rajtoj. Ni estas feliĉaj, kiam ni allogas per niaj aktivecoj aliulojn, kiuj admire mergiĝas en nian atmosferon de la intereso pri diversaj kulturoj kaj reciproka estimo al diversaj gentoj. Ni estas des pli feliĉaj, kiam [...]

Belfrido informas pri la jubilea UK

En la centa Universala Kongreso de Esperanto, same kiel en ĉiu UK, ĉiutage aperas la kongresa kuriero, ĉi-jare kun la nomo “Belfrido”. Ĝin redaktas la slovaka esperantisto Stano Marček, eksredaktoro de la revuo “Esperanto”. Jam aperis du kvarpaĝaj kurieroj. Ilin senpage ricevas ĉiu kongresano en Lillo, kaj ĉiu deziranto povas elŝuti ĝin (en la doerprezenta [...]

Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj

Pli kaj pli da esperantistoj interesiĝas pri merkatiko: la scienco kaj arto informi, varbi kaj reklami, por ke membroj de iu celgrupo, en nia kazo venontaj esperantistoj, iĝu “amikoj” de nia lingvo Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio, tio povas signifi membriĝi en UEA. Por la movadestroj de UEA, tio povas signifi ankaŭ aliĝi al la [...]

Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto

En la lastaj tri jaroj mi verkis naŭ artikolojn por La Ondo de Esperanto, utiligante nociojn de merkatiko kiuj povas helpi antaŭenigi Esperanton per pli efika informado kaj varbado. En miaj unuaj skribaĵoj mi prezentis la ideojn de d-ro Everett Rogers pri la disvastiĝo de novaj ideoj. En tiuj artikoloj mi unue parolis pri la [...]

Dua AMO-seminario dementis mitojn kaj ekskizis inform-strategion por vasta kontinento

La 9an kaj 10an de julio trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Aŭstralio, Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, partoprenis dutagan Seminarion por Aktivula Maturigo (AMO) en la marborda urbeto Sidnejo (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko sub la gvido de d-ro Mark Fettes, [...]

Gimnastika artfajraĵo Esperanto

Fine de decembro kaj dum januaro 2014 tra Germanio turneis gimnastika prezento kun la nomo “TUI Artfajraĵo de gimnastiko – Esperanto”. 200 mil homoj vidis la spektaklon, kaj pluraj milionoj legis la titolon kaj la mencion de nia lingvo. La gimnastika turneo okazas ĉiujare, sed ĉi-foje la organizantoj nomis ĝin laŭ nia lingvo kaj kunvokis [...]

Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni

Respondas Dennis Keefe Dum la lasta jaro mi verkis plurajn artikolojn por La Ondo de Esperanto (LOdE) pri temoj de merkatiko, kiuj speciale rilatas al Esperanto – ne al la lingvo mem, mi substreku – sed al informado pri ĝi, kaj al ĝia disvastiĝo. Tiuj artikoloj estigis pli ol cent komentojn en la retejo La [...]

La Senata ekspozicio ekfunkciis en Gdynia

La 15an de marto en Gdynia estis malfermita la ekspozicio “125 jaroj de la lingvo Esperanto”, kiu unuafoje estis prezentita pasintjare en la Senato de Pollando en Varsovio, kaj poste en Malborko, Nowy Staw kaj Tczew. La malfermon de la ekspozicio honoris per sia ĉeesto senatano prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt kaj direktoroj de la [...]

ĈEA ricevis la premion Cigno 2013

La Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la premion Cigno 2013 al la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA). ĈEA en la daŭro de la jaro 2012a konstante rilatis kun amaskomunikiloj en Ĉeĥio kaj sukcesis aperigi grandan nombron de artikoloj ne nur en ĵurnaloj, televido kaj radio, sed ankaŭ en fakaj revuoj, per prelegoj kaj kulturaj aranĝoj.

Albanio – lando de kontrastoj

Serĉante en mia arkivo iujn informojn mi hazarde trovis la artikolon kun intervjuo farita en 2003 de loka ĵurnalistino. Ŝi demandis min, interalie, pri nerealigitaj revoj. “Viziti Albanion”, – estis la respondo. Mi naskiĝis en malgranda urbeto en la Malsupra Silezio. Ĝin ekloĝis diversaj familioj, kiuj pro ŝanĝo de limoj post la 2a Mondmilito serĉis [...]

Esperanto 125-jara – okazo por ne maltrafi!

La 26an de julio 2012 okazos la 125-jara jubileo de Esperanto – la apero de ĝia Unua Libro. Jen okazo por ekspluati – per varb-kampanjoj kaj oferto de modern-stilaj kursoj. Kelkaj landoj formulis planojn kaj starigis jubileajn teamojn. Sed ĝis nun ne videblas internaciaj elpaŝoj.

E@I-projektoj prezentitaj en Bratislavo

Jam la 19an fojon okazis en Bratislavo (Slovakio) la plej granda Slovakia librofoiro Biblioteko, kunigita kun la ekspozicio Pedagogio. Apud diversaj librovendejoj, edukaj institucioj kaj didaktikaj helpiloj en la foiro prezentiĝis ankaŭ Edukado@Interreto (E@I). Dum kvar tagoj, ekde la 3a ĝis la 6a de novembro 2011, deĵoris ĉe la stando slovakaj esperantistoj, kiuj informis pri [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.