Arkivo por la etikedo 'informado'

Nova informa kaj instrua projekto en Litovio

Komence de la 2020a jaro en Litovio startis nova informa kaj instrua projekto pri Esperanto. Temas pri komuna projekto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj populara litovlingva novaĵretejo “Mano kraštas” (Mia lando). La projekto konsistas el du partoj: 1. En la retejo ĉiusemajne estos publikigataj lecionoj de Esperanto. 2. En la retejo regule aperos diversa informa […]

Deutsche Welle: Ruslingve pri Esperanto

La Moskva studio de “Deutsche Welle” okaze de la 160a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ Zamenhof meze de decembro sendis la junan ĵurnalistinon Anna Savĉuk al la Esperanto-urbo Herzberg am Harz (Malsupra Saksio, Germanio).

Esperanto en la 8a Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

La oka Lerneja Lingva Festivalo brile pasis la 20an de aprilo en la urbo Kaluga (ĉ. 160 km sudokcidente de Moskvo), en la mezlernejo №5. En la disdonita papera programo ĉiuj partoprenintoj, kiel ĉiam, legis: «Organizantoj de la Festivalo: departemento pri edukado de la urbo Kaluga, centro pri laboro kun talentaj infanoj “Stelaro”, kun subteno […]

Multe da popoloj, unu mondo

La 30an de marto en la urbo Uljanovsk (ĉe Volgo, 900 km sudoriente de Moskvo) okazis la 16a Internacia Lingva Festivalo “Multe da popoloj, unu mondo”. Ĝi pasis en Uljanovska Ŝtata Pedagogia Universitato I. N. Uljanov (UlGPU), kaj estis organizita de UlGPU, la Palaco de libroj – Uljanovska regiona scienca biblioteko V. I. Lenin kaj […]

Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock 2018

UEA kaj la Eŭropa Komisiono de UEA petas vian helpon. Helpu nin kolekti 4500 eŭrojn por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2018 dum la junulara festivalo Woodstock. Al ĉiuj 2 eŭroj donacotaj, UEA aldonos 1 eŭron el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de 4500 eŭroj, almenaŭ. Vi povas sendi vian donacon […]

Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock

Helpu nin kolekti € 4 000 por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2017, dum la junulara festivalo Woodstock. Ĉiu donaco al tiu ĉi evento estas duobligata de UEA, ĝis la sumo de € 2 000, tiel ke organizantoj ricevas entute la sumon de € 4 000.

Konferenco: “Esperanto: Ideo – Lingvo – Iniciatinto”

La lokanoj kaj esperantistoj atente aŭskultis la prelegojn (Foto: Nina Pietuchowska) Kio okazis en la jaro 2016a en Bjalistoko, se temas pri Esperanto? La urbestro decidis, ke pro financaj kialoj la Centro Ludoviko Zamenhof iĝos denove parto de Bjalistoka Kulturcentro, ĵurnalistoj kriis pri ĝia likvido… La urba konsilantaro neglektis la peton de esperantistoj kaj anoncis […]

150 tagoj da informado

La 27a de oktobro 2016 en La Balta Ondo aperis la novelo Dankesprimo de Julian Modest. Ekde tiu tago en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Hodiaŭ, la 26an de marto estas la 150a tago en ĉi tiu senprecedence longa seninterrompa serio. Ĉi tiu “ronda” nombro estas bona preteksto por resumi la […]

Plibonigi la publikan bildon de Esperantujo

Vidpunkto En nia nova rubriko “Vidpunkto” pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolos konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas tute identaj kun la ideoj de la nunaj gvidantoj de la Esperanto-movado kaj kun la tezoj de la Strategia Plano de UEA. Viaj reagoj estas bonvenaj. Esperanton parolanta amiko de mi rakontis scenon el […]

Sciigu al la tuta mondo pri via agado

Anoncu en la eldonaĵoj de UEA, en la revuo Esperanto (presata en ĉ. 3500 ekzempleroj, formato: 203 x 266 mm), Jarlibro (presata en ĉ. 4500 ekzempleroj, formato A6), Kontakto (presata en ĉ. 1200 ekzempleroj, formato: 195 x 275 mm) kaj Kongresa Libro (presata en ĉ. 1500 ekzempleroj, formato A5) dissendataj al pli ol 100 landoj.

Gazetara Kampanjo “Zamenhofjaro”

La Estraro de UEA decidis pri speciala gazetara kampanjo okaze de la “Zamenhofjaro”. La celo estas informi plejeble multajn gazetojn, radiostaciojn, televidstaciojn, retpaĝojn aŭ blogojn pri Zamenhof kaj Esperanto. Por tiu tasko UEA serĉas administrajn helpantojn, kiuj kune organizu la koncernan kampanjon. Unu el la plej gravaj taskoj estas la kolektado de kontaktinformoj de amaskomunikiloj […]

Reklamkosto: 80 eŭroj por 96 mil personoj kaj 2300 klakoj

Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la vica fejsbuka reklamkampanjo pri Esperanto en Hungario. Ĝi havas malgrandan fakan specifaĵon, do mi decidis kundividi la informojn pri la projekto.

Novtipa Zamenhof-Tago en Moskvo

La nova publika MASI-aranĝo – Festo de libroj en diversaj lingvoj je la nomo de Ludoviko Zamenhof – sukcese pasis la 18an de decembro 2016 en la moskva kinejo “Kosmo”. Klaras, ke la Zamenhof-festo estas vaste celebrata en Esperantujo, kaj ĉiu esperantisto scias, ke ĝi estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, sed ekster […]

Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago

La 15a de decembro estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), kreinto de Esperanto. Laŭ iniciato de unu el niaj signifaj verkistoj, Julio Baghy, ni festas tiam ankaŭ la Esperantan kulturon. Por la plialtigo de la spirita nivelo de la esperantistaro, Baghy proponis ke la Zamenhof-tago estu ankaŭ la tago de la Esperanta libro.

La kvina Lingva Festivalo en Velikij Novgorod

Velikij Novgorod: La Moskva teamo en la fermo (Foto: Jekaterina Kolos) La kvina Lingva Festivalo en la malnova rusa urbo Velikij Novgorod okazis la 27an de novembro, dimanĉe, en la Ruslanda universitato de kooperado. Ĝin organizis teamo de volontuloj, gvidata de Vasilij Ĥaritonov, kiu antaŭ kelkaj monatoj transloĝiĝis el Moskvo al Velikij Novgorod.

La 11a Moskva Lingva Festivalo, aŭ: kiel malbono venigis al plibono

La dek-unua LF en Moskvo (Foto: Darja Morgunova) La 20an de novembro en la Ruslanda ĉefurbo pasis la 11a Moskva Lingva Festivalo. En la duan jardekon de sia historio la festivalo eniris nesenprobleme. Unu tagon antaŭ ĝi la administracio de la universitato, kun kiu estis traktita kaj jam aranĝita la festivalo, malpermesis okazigi ĝin en […]

MLF-11: 70 lingvoj prezentotaj en Moskvo

Moskva Esperanta Asocio MASI invitas moskvanojn kaj gastojn de la Ruslanda ĉefurbo viziti la 11an Moskvan Lingvan Festivalon. Ĝi ikazos la 20an de novembro (proksiman dimanĉon) en la Moskva Pedagogia Ŝtata Universitato kaj daŭros la tutan tagon – ekde la solena malfermo je la 11a horo kaj 30 minutoj. En la programo: prezentado de 70 […]

Esperanto-maratono en Kosmo

La 16an de oktobro, dimanĉe, en la moskva kinejo Kosmo dum ses horoj pasis nova Esperanta aranĝo por ekstera publiko. Ĝia ĉefa intenco estis konatigi interesiĝantojn kun Esperanto kaj kaŝitajn esperantistojn – kun iom da moskva esperantistaro. Dum ses horoj ĉirkaŭ 20 junaj esperantistoj komunikiĝis inter si kaj kun proksimume samnombraj gastoj.

Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon

Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la limdato. La Estraro havis tre malfacilan taskon elekti inter la kvalitaj kandidatiĝoj, kaj sekve de intensaj diskutoj kaj studoj la elekto falis sur la provretejon eonet.learnlangs.com. Ĝin kreis Judith Meyer kaj Adam Scott, kiuj nun intense laboros por krei la finan version […]

Konkurso por nova esperanto.net

UEA lanĉas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de tri mil eŭroj. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ĝi: moderna ideo, alloga lingvo.