Arkivo por la etikedo 'Infana Kongreseto'

Infana-adoleskanta Kongreseto en 2018

UK okazis en Lisbono, kaj la Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) okazis en Almada, trans la rivero Taĵo, en ĝia pitoreska junulgastejo, de kie oni povis vidi la grandan ponton kaj tutan Lisbonon. Nokte ne videblis miloj da steloj distancaj mil lum-jarojn, sed miloj da lumoj distancaj mil hom-metrojn.

Subtenu la 46an Internacian Infanan Kongreseton

La 46a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22a ĝis 29a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10km for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn ĉirkaŭ naturplena loko. La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuziĝos pere de Esperanto kaj uzos la temon […]