Arkivo por la etikedo 'indiĝenoj'

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9a de aŭgusto 2019.

La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj

En februaro 2019 UEA mesaĝe gratulis Uneskon kaj UN pro ties kreskanta atento al lingva diverseco, kaj emfazis, ke oni ankoraŭ ne dediĉas sufiĉan atenton al la demando de lingvaj justeco kaj egaleco, kaj instigis Uneskon kaj UN doni pli da atento al lingva justeco sur ĉiuj terenoj kaj tute aparte en klerigado.

Interveno de UEA ĉe UN en Ĝenevo

Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016). Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj […]

UEA atentigis ĉe UN pri la lingvaj rajtoj de indiĝenaj popoloj

De la 7a ĝis la 11a de julio okazis en Ĝenevo la 7a sesio de la Fakulaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, aktivis en la kvintaga evento. Ĝiaj temoj estis alireblo al justico, subteno kaj protektado de la rajtoj de […]