Arkivo por la etikedo 'Ilona Koutny'

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

La sepa grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian trian studjaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando). Dek partoprenantoj el naŭ landoj (Francio, Ruslando, Brazilo, Germanio, Usono, Suda Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum la sesio, okazinta la 14-20an de septembro. Ĝin gvidis Ilona Koutny kun temoj pri internacia […]

Lingvo kaj kulturo: prelegociklo de Ilona Koutny en BET-55

Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, sed ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo ekde jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj matematiko […]

Studado en amika rondo

Poznano: Ilona Koutny instruas (Foto: Zhang Ping “Ĝoja”) Ekde la 2a ĝis la 9a de februaro en Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) pasis la kvara sesio de la Interlingvistikaj Studoj. En la nuna grupo studas dek homoj el ok landoj (Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Koreio, Rusio, Usono). Dum unu semajno ni havis tri ekzamenojn: […]

UAM, la septembra sesio

La septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin dek gestudentoj el ok landoj: Brazilo, Ĉinio, Koreio, Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Ruslando.

Vintra interlingvistika sesio en Poznano

La 7a grupo de la Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (pri kies 20-jariĝo ni raportis en oktobro), daŭrigis sian laboron dum la vintra sesio la 3-10an de februaro. Alvenis 14 gestudentoj el dek landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Ruslando, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando) kaj pruvis, ke pere de […]

Interesa kaj leginda kolekto

Interlingvo inter lingvoj. Prilingvaj eseoj / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin; Postparolo de Carlo Minnaja. Rotterdam: UEA, 2015. 272 p. Multaj esperantistoj interesiĝas pri lingvaj aferoj, speciale pri la analizo de esperanto bonaj studoj estas necesaj. La Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1976 spronas ankaŭ tiun agadon en sia branĉo “Eseo” (memore al Luigi Minnaja). […]

20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj

20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Nun, post 20 jaroj startis la sepa interlingvistika grupo kun 21 partoprenantoj el 12 […]

20-jariĝo kaj nova grupo de la Interlingvistikaj Studoj

La grupo 2014-2017 de Interlingvistikaj Studoj kun la grupo 2016-17 de Instruista Trejnado dum la unua tago de la septembra sesio (Poznano, septembro 2016) La Universitato Adam Mickiewicz (UAM aŭ AMU) en Poznano, unu el la plej prestiĝaj universitatoj en Pollando, varbas denove studentojn por la trijaraj postdiplomaj studoj kadre de la Interlingvistikaj Studoj. La […]

Nekutima interlingvistika sesio en Poznano

Katalin Kováts gvidas la porinstruistan programon en UAM La februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj, okazinta la 4-10an de februaro ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) estis speciala el pluraj vidpunktoj. La grupo ankaŭ en sia tria jaro restis rekorda: 16 gestudentoj (el kiuj du ne povis veni).

Rekorde granda sesio en Poznano

La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23 sep 2016) estis jam la kvina por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz UAM) en Poznano (Pollando). 17 persistaj partoprenantoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj Pollando, po unu el Svedio, Serbio, Ĉehio, Ruslando, […]

BET-52: Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado

Ilona Koutny [pron: Kútni] naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario; ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (Hungario) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo dum jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj […]

Interlingvistika sesio en UAM

La persistaj partoprenantoj de la kvara interlingvistika sesio, okazinta en la poznana universitato Adam Mickiewicz de la 30a de januaro ĝis la 5a de februaro, spertis mildan februaran veteron. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj […]

Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo

La Festivalo de Sciencoj kaj Artoj en Poznano (Pollando) estas kutima printempa aranĝo, kie universitataj fakoj prezentas allogan programon por la interesiĝantoj, ĉefe por mezlernejanoj. La teamo de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Michael Farris kaj Ilona Koutny kun du doktoriĝantoj Ida Stria kaj Michał Kozicki kaj ĉina kolegino Chung-Yi Wang) la […]

UAM: La sesa grupo plu studas

Ekde la 31a de januaro ĝis la 6a de februaro en Poznano (Pollando) okazis la dua sesio de la sesa grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) kun partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el dek landoj (inter ili kvin brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede […]

Interlingvistika Simpozio la 3an fojon en UAM

La 25–26an de septembro 2014 okazis la 3a Interlingvistika Simpozio en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato) de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznano) kun la ĉefa temo Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozion malfermis prof. Marek Nawrocki, vicrektoro de UAM, parolis d-ro Paweł Nowakowski, vicdirektoro de la Lingvistika Instituto kaj Kajetan […]

UAM: Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj

La 20an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Ruslando, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj (IS) ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (Pollando) la sesan […]

AMU Poznanon!

Esperantic Studies Foundation (ESF) jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio ekde la 1a ĝis la 7a de februaro 2014 en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kun partopreno de dudeko da gestudentoj el dek landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po du el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Ruslando, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio).

La Esperantisto de la Jaro

En Esperantujo estas multaj premioj kaj honoraj titoloj. Vaste konata estas la kulturpremio, kiun la fondaĵo FAME kaj la germana urbo Aalen kreis por distingi personojn kaj instituciojn pro iliaj meritoj en stimulado de internacia interkompreno per kulturaj verkoj en Esperanto. OSIEK kaj LF-koop atribuas literaturajn jar-premiojn. La premion Deguchi, kiun financas la japana religia […]

Aŭtuna sesio en la universitato UAM

Dum la tria semajno de septembro la pollanda urbo Poznano reeĥas Esperantan parolon, ĉar jam ekde 1998 dum tiu semajno okazas sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj tuj poste, ĉi-jare jam la 29an fojon la semajnfina kultura aranĝo Arkones. La aktuala interlingvistika grupo – tri brazilanoj, du svisoj, po […]